Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Esperanto prezentota en Jerusalema librofoiro

Esperanto prezentota en Jerusalema librofoiro

de Redakcio Laste modifita: 2007-02-13 10:39
Ĉiun duan jaron okazas en Jerusalemo internacia librofoiro, alloganta milojn da vizitantoj. Ĉi-jare, Esperanto-Ligo en Israelo luis budon en la foiro por prezenti Esperanton kaj ties kulturon dum la tuta semajno, de la 18-a ĝis la 23 de februaro.

La vizitantoj povos ekvidi lego- kaj lernolibrojn, muzikajn kompaktdiskojn, la retan kurson lernu! kaj aliajn viglajn esperantajn retejojn. Per multimedia stacio eblos surloke krozi en virtuala Esperantujo kaj aŭskulti Esperanto-muzikon.

Ĉiu deziranto povos aĉeti la DVD-on “Elektronika Esperantujo” de E@I, aldone al pliaj varoj – libroj, diskoj, unuatagaj kovertoj de la israela poŝtmarko “Esperanto-Zamenhof” emisiita okaze de 120-jariĝo de Esperanto. Krome, eblos jam dum la foiro aliĝi al kurso de Esperanto, okazonta en Jerusalemo tuj post la fino de la foiro.

"Esperanto-Ligo en Israelo plenkonscie kredas ke prezento de Esperanto al miloj da vizitantoj povas esti tre utila por nia afero, kaj havos grandan propagandan efikon", ELI skribas en sia komuniko.

arkivita en: