Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Renato Corsetti iĝis la prezidanto de italaj esperantistoj

Renato Corsetti iĝis la prezidanto de italaj esperantistoj

de Redakcio Laste modifita: 2007-09-07 16:46
Renato Corsetti, la antaŭa prezidanto de UEA, nun iĝis la prezidanto de la landa asocio de UEA en Italio. La elekto okazis dum la 74-a Itala Kongreso de Esperanto en la urbo Pizo.

La elekto de Renato Corsetti okazis post voĉdono en la nacia konsilantaro de IEF. Kiel vic-prezidento de Itala Esperanto-Federacio estis elektita Aldo Grassini. Ĝenerala sekretario iĝis Laura Brazzabeni kaj kasisto Riccardo Pinori. Aliaj membroj de la nova estraro estas Ranieri Clerici, Marco Menghini kaj Nicola Ruggiero.

La kongreso, kiu finiĝas vendrede la 7-an de septembro, sendis kondolencan mesaĝon okaze de la forpaso de la mondkonata kantisto Luciano Pavarotti. La mesaĝo, sendita al la familio pere de la zorgantoj de la oficiala retejo de Pavarotti, tekstas jene en esperanta traduko:

Italaj esperantistoj partoprenas la doloron de la tuta mondo pro la malapero de Luciano Pavarotti.

Dum sia vivo li plurajn fojojn esprimis simpation al la movado favore al la internacia lingvo Esperanto, lingvo de paco kaj de dialogo, laste kiel membro de la Honora Komitato de la Universala Kongreso de Esperanto okazinta en Florenco en la jaro 2006-a.

Kun granda malĝojo
Itala Esperanto-Federacio
Renato Corsetti, prezidanto


arkivita en: