Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / EU-reguloj nuligas Civitan "establon" en Svedio

EU-reguloj nuligas Civitan "establon" en Svedio

de Redakcio Laste modifita: 2007-02-25 13:10
La sola organiza apogpunkto de la Esperanta Civito en norda Eŭropo ĝis nun situis en Lesjöfors, en la manĝejo de la Esperanto-domo en Lesjöfors, en maldense loĝata parto de meza Svedio. La manĝejo kun la kvazaŭ-esperanta nomo Bon' Apetit' aliĝis al la Esperanta Civito en la jaro 2003. La 21-an de februaro 2007 Esperantogården anoncis, ke la manĝejo estos fermita pro la reguloj de Eŭropa Unio rilate manĝaĵ-higienon.

La aliĝo de la manĝejo Bon' Apetit' al la Esperanta Civito okazis per decido de la ĉefa respondeculo Lennart Svensson, kiu laŭ siaj propraj vortoj mem ne bone regas Esperanton. Al Libera Folio li rakontis, ke li aligis sian manĝejon al la Civito ĉefe pro scivolo, por ekscii pri kio temas la tuta afero. La praktika signifo de la aliĝo konsistis en tio, ke Agneta Emanuelsson el Svedio povis reprezenti la manĝejon en la decid-organoj de la Esperanta Civito.

Multaj esperantistoj en Svedio esprimis malkontenton pri la ŝajna ligo inter Esperantogården en Lesjöfors kaj la Espеranta Civito. La plendoj plioftiĝis pasintjare, kiam iĝis konate, ke Valerio Ari (alinome Giorgio Silfer) devis gvidi "Skandinavian Esperantologian Seminarion" en Lesjöfors. Nur tri personoj aliĝis al la seminario, kaj la aranĝo fine estis nuligita pro manko de interesiĝo.

La 1-an de marto pro manko de interesiĝo kaj finance pezaj EU-reguloj estos nuligita ankaŭ la tuta manĝejo Bon' Apetit'. Pri tio informas svedlingva komuniko, dissendita la de la Esperanto-domo la 21-an de februaro:

La kialo de la nuligo estas decidoj faritaj en Bruselo. Iĝas maleble havi entreprenon kun manĝoservado en maldense loĝata regiono pro la pago kiun la municipoj devas postuli por sia laboro. Laŭ la direktivoj el Bruselo ĉiu manĝejo devas mem pagi la tutan koston de la higiena kontrolo kiun postulas la leĝo. Tio kaŭzas grandajn kostojn kiuj igus la manĝoprezojn neеlteneblaj por la gastoj.

Kvankam la manĝejo estos nuligita, la kuirejo de la Esperanto-domo plu ekzistos, kaj organizaĵoj kiuj lokas siajn aranĝojn en la Esperanto-domo povos mem prepari manĝon por la partoprenantoj. La ĉefa ŝanĝo post la nuligo de Bon' Apetit' estos, ke malgrandaj grupoj de hazardaj gastoj ne plu povos mendi pretan manĝon, kaj la Esperanta Civito ne plu havos "establon" en norda Eŭropo.

arkivita en:
piter
piter diras:
2007-02-23 00:45
mi trovas ke tiu-ĉi artikolo sufiĉe malĝuste donas bildon de lennart kaj la agado de esperanto gården. mi havis la plezuron ĉeesti kaj kef en 1998, e@i-seminarion en 2002 kaj kunorganizi ijk-n en 2003 en la esperanto gården kaj devas diri ke la laboro de lennart laŭdendas - li provas teni esperanto-centron vivanta en loko for de la mondaj centroj kaj allogi interesajn okazaĵojn tien. lennart faris pli por la movado en la lastaj 10 jaroj ol multe da esperantistoj kiujn mi konas iam faris en sia vivo! laste, mi ege bedaŭras ke bon' apetit' devis fermiĝi - lennart bone kuiras!
mi bone konscias ke libera folio pro personaj kialoj militas kontraŭ la esperanto civito, sed mi kontraŭas ke ili atakas bonajn aktivulojn kiuj provas bone agadi per kaj por esperanto!
Johano
Johano diras:
2007-02-23 09:43
david-emil wickström skribis:

"mi kontraŭas ke ili atakas bonajn aktivulojn kiuj provas bone agadi per kaj por esperanto!"

Mi legis la artikolon plurfoje kaj trovas neniun atakon flanke de la verkinto. Cxu vi povas precizigi?
redakcio
redakcio diras:
2007-02-24 12:06
La artikolo neniel atakas la sendube laŭdindan agadon de Esperanto-gården ĝenerale aŭ Lennart Svensson specife. Mi havas neniajn "personajn kialojn" "militi" kontraŭ la Esperanta Civito. Tamen estas fakto, ke multaj svedaj esperantistoj ne emis finance subteni la agadon de Esperanto-gården pro la perceptata ligo al la Civito, eĉ se ili ne publike anoncis pri sia sinteno. Eble la situacio nun ŝanĝiĝos.

Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio
slavik
slavik diras:
2009-10-17 15:41
Mi ĉiam kredis, ke Esperanto-gården estas kooperativo, posedata de kelkaj svedaj esperantistoj. El tiu ĉi diskuto kvazaŭ sekvas, ke ĝi estas entrepreno de Lennart. Kio estas la fakta stato?
MStrid
MStrid diras:
2007-02-25 11:30
Ni dankas Liberan Folion pro prava priskribo de nia situacio pro EU-direktivo kiu altigus niajn kostojn je miloj da kronoj po jaro sen aldoni kromvaloron al niaj servoj. Ni klopodas tamen solvi la situacion, tiel kiel legeblas espe je http://e-g.se/a2 kaj svede (kun protokolo) je http://e-g.se/a1.
Amike salutas vin
# :-)
Martin Strid
prezidanto de Esperanto-Gården