Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Literaturo / La fino de l' mondo

La fino de l' mondo

de Redakcio Laste modifita: 2005-05-23 10:30
En antaŭe nepublikigita novelo de Sten Johansson la ĉefpersono estas trafata de la fino de la mondo dum prelego pri skeptikismo kaj raciismo en la esperanta beletro. "Vera raciismo signifas rekoni averton, kiam oni spertas ĝin", rezonas la ĉefpersono, kaj pentas ke li konsentis fari la skeptikisman prelegon.
Ne facilas scii, kiu malica demono sugestis al mi akcepti inviton de la Akademio Internacia de la Sciencoj kaj de la Internacia Kongresa Universitato prelegi en la Zagreba UK pri la temo “De Varankin ĝis Valano – pri skeptikismo kaj raciismo en nia beletro“. Tamen mi akceptis kaj do devis plenumi la promeson. Mi kolektis materialon, faris konkludojn kaj strebis venki mian naturan nervan timidecon kaj inklinon ĉiam antaŭvidi katastrofojn. Fakte ne troviĝis multa materialo – en la Esperanta literaturo ŝajne pli abundas romantikismo kaj fido je spiritaj fortoj ol tiu praktika naturalismo, kiun mi elektis kiel temon.

Nokte antaŭ la kongresa semajno mi sonĝis pri la okazonta prelego. Ial mi malfruis al ĝi kaj klopodis rapide trairi koridoron, sed ĉiam aliaj homoj malrapide paŝantaj ĝenis mian iradon. Fine mi venis al vestiblo ekster la salono kie mi aperos, kaj provis pendigi mian ĉifonan, malpuran jakaĉon sur eleganta, inĝenie konstruita vestarko. Ne eblis, sed tio ne gravis – mi ĵetis la jakon en angulon. Tre malfrue mi proksimiĝis al la eleganta, helligna pordo de Salono Baghy, en kies interno orkestro ĵus finludis la uverturon. Enirante mi do devis tuj ekkanti la arion. Mi ne sciis kanti, mi ne konis la melodion, nek la tekston. Krome, la ario estis en iu fremda lingvo, kiun mi ne regis. Tamen, ĉio ĉi tute ne gravis. Mi improvizis. Kantante mi elpensis iun fuŝlingvaĵon, kiu similis miksaĵon de la finna kaj itala – efektive mi sciis neniun el tiuj lingvoj, sed tio ne zorgigis min – kaj sammomente mi improvizis la melodion. Ĝi fariĝis iom malharmonia, sed ankaŭ tio ne gravis, ĉar temis pri moderna muziko. Partoprenis ankaŭ ĥoro, kiu kompleze klopodis adapti sian kantadon al la mia.

Subite mi rimarkis, ke mia dekstra ŝuo difektiĝis. La plandumo malfiksiĝis tiel ke la ŝuo faŭkis kiel krokodilo. Tio tamen ne gravis; mi levis la piedon kaj amike signis per miaj piedfingroj al la publiko.

Nun maljuna viro alproksimiĝis kaj metis siajn fingrojn sur mian buŝon, tiel ke mi devis ĉesi kanti. Unue mi ekkoleris pro tio kaj komencis riproĉi lin, sed poste mi sentis, ke ankaŭ tiu obstaklo tute ne gravas. Julio Baghy – jes, la viro estis li – admonis min pri io, mi ne scias kio, sed mi sentis ke mi treege amas tiun maljunan etan viron. Mi pleniĝis de sankta harmonio tiel ke mi preskaŭ ekŝvebis kiel balono, sed ĝuste en tiu momento mi malfeliĉe vekiĝis.

Estis tute mallume. Jam tio estis iom stranga, ĉar mi loĝas meze de la urbo, kaj kvankam mia urbo ne estas granda, tamen kutime kelkaj lumstrioj penetras en mian dormoĉambron. Tamen eĉ pli nekutime estis, ke regas terura bruo, muĝado, martelado, kaj iufoje timige ŝira hurlo, kiu povus melki ŝviton el ŝtono. Krome, la tuta domo kliniĝis kaj skuiĝis senĉese.

La kara leganto en Irano, Japanio aŭ Kalifornio tuj deduktas: tertremo! Sed vi forgesas – aŭ pli ĝuste, mi forgesis informi vin – ke mia urbo situas meze sur tio, kion geologoj en sia ĵargono nomas “la Fenno-Skandia Pra-roka Ŝildo“. Tio estas enorma, milkilometra plato el granito, kie tertremoj proksimume tiel oftas, kiel glacimontoj sur la Amazona rivero.

La kara leganto en Bosnio, Kamboĝo aŭ Somalio siaflanke tuj konkludas: milito! Nu, permesu al mi dubi. La ĝis nun lasta milito de mia lando okazis en 1814. Tiam ni kuraĝe kaj heroe aliĝis al la kontraŭnapoleona alianco ĝuste en la momento, kiam Napoleono finfine estis definitive venkita, kaj sekve ni devis malŝpari apenaŭ unu pafon en la milito – krom eble por ia solena saluto. Jen taktiko rekomendebla al ĉiu, kiu militemas.

Bone, se tertremo ne eblas kaj milito ne probablas, kio do? Ĉu la fino de l’ mondo? Sed mi ja tute ne kredas je tiaj mitoj kaj superstiĉoj! Mi abrupte sidiĝis, kaj eĉ pli subite refalis surliten, ĉar mi frapegis la kapon al la plafono! Se oni konsideras, ke mia ĉambro altas du metrojn kaj duonon, ke mia lito situas duonmetron super la planko, ke mia staturo estas... – nu, ne necesas kalkuli. Estis evidente, ke la muroj kolapsis, la plafono falegis kaj preskaŭ frakasis min. Mi palpis per la mano suben en la mallumo apudlita. Nenio! Neniu planko plu troviĝas! Konsiderante la fakton, ke mi loĝas sur la oka etaĝo de domego dekkvaretaĝa, kiu ĉi-momente kliniĝas, skuiĝas kaj plenas de horora muĝado, mi ne plu povis dubi. Eĉ la plej sobra raciisto ja devas rekoni solidajn faktojn: jen evidente la fino de l’ mondo!

Mi konfesas, ke mia unua sento estis malpeziĝo. Do ne necesos fari tiun prelegon pri raciismo kaj skeptikismo! Nur eta malkontenteco enŝteliĝis. Se ĉi tio estas la fino, do mi neniam povos finlegi la lastan romanon de Trevor Steele – vi scias, ĉu ne, tiun Entute absolute neniu ajn papilio, eĉ ne fragmento. Aĉe, ĉar ne restis al mi multe, sed nur fragmento. Tio incitis min. Mi sciis, ke ĝi kuŝas sur mia litotablo. Mi palpis per la mano, sed – kompreneble – neniu litotablo plu restis en ĉi tiu mondo. Eĉ ne fragmento. Tiam subite frapis min – ĉifoje ne la plafono, sed iu memoro. Vespere mi ne kiel kutime metis la libron litotablen. Male mi metis ĝin... – jes ja, nun mi memoras! Vespere mi pakis ĝin kun aliaj aĵoj kaj umoj en valizon antaŭ ol paŝi al la stacidomo por suriri la noktan trajnon al Zagrebo.

Mi lumigis mian lampeton en la dormvagona kupeo kaj rigardis suben de mia supra lito. En paŭzo inter muĝado kaj martelado mi nun eĉ aŭdis ronkadon de nekonata samideano – eble akademiano – sur la suba lito. Do, la fino de l’ mondo estis provizore prokrastita. Efektive temis nur pri ia malbone zorgita Bavaria fervojkurbiĝo. Tamen, tuj alveninte en Zagrebon, mi fulmrapide nuligis la skeptikisman prelegon. Vera raciismo – laŭ mia difino – signifas rekoni averton, kiam oni spertas ĝin.

Sten Johansson
arkivita en: