Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Kurte / Esperantistoj trovis kompreneman publikon en Monda Socia Forumo

Esperantistoj trovis kompreneman publikon en Monda Socia Forumo

de Redakcio Laste modifita: 2005-02-08 14:19
Inter la 26-a kaj la 31-a de januaro okazis la 5-a Monda Socia Forumo en Porto Alegre, Brazilo, kiun partoprenis 155 mil homoj el 135 landoj, laŭ la organizintoj. Esperanto pli kaj pli videblas en tiu giganta festo kaj diskutejo de la internacia civitana movado por tutmonda justo, sed tamen ankoraŭ je tre modesta skalo, skribas nia aŭtoro José Antonio Vergara.
Ĉi-jare, male al la ĝisnuna neglekto flanke de siaj antaŭuloj, la nova estraro de la landa Esperanto-asocio decidis oficiale partopreni la Forumon, kio signife plifortigis la klopodojn de la lokaj esperantistoj, kiuj jam ekde la 1-a Forumo (2001) persisteme laboras disvastigcele ĉe tiu unika evento, foje kun nia helpo (t.e. unu-du nebrazilanoj venintaj por la 3-a en 2003).

Tiel Brazila Esperanto-Ligo ne nur organizis du tre sukcesajn atelierojn per kiuj ni substrekis la eblan rolon de Esperanto kiel ero ene de la strebado al alternativa, nehegemonia tutmondiĝo, kun amasa ĉeesto kaj vigla partopreno de pli ol cent diversnaciaj homoj plejparte junaj, sed ankaŭ starigis budon en la Foruma foiro, kie oni vendis gravan kvanton da lernolibroj kaj aliaj materialoj. Krome oni daŭre informis pri Esperanto danke al la sindonaj voluntuloj kiuj deĵoris la tutan tagon ĉiutage dum la Forumo.

Plene koincide kun la zorgo de la Forumo pri - kaj subtene al - lingvaj diverseco kaj demokratio, esperantistoj ankaŭ nerekte partoprenis per ateliero kaj budo de la nova asocio Libero por la lingvoj, kiun fondis la franco Francisko Simonnet, membro de la Akademio de Esperanto, kiun mi antaŭe sukcesis konvinki (per longaj interparoloj dum la UK en Gotenburgo) pri la graveco de la Sociaj Forumoj por nia afero. Ni klopodis publike ligi la batalon kontraŭ la nuna lingva genocido kiun suferas multaj indiĝenaj popoloj kaj kulturoj kun la aspiro al lingva egaleco tradicie subtenata de gravaj segmentoj de la E-movado.

En mia raporto pri la 3-a MSF (revuo Esperanto marto 2003 pp. 56-57), mi skribis ke “ni neniam trovos publikon pli kompreneman al nia ideo nek tiom amase kunvenintan”. Ĉi-foje mi plu substrekas tiun konstaton, kun la ĝojo ke malgraŭ ĉio ni faris kvalitan antaŭenpaŝon. La okazoj por alparoli interesitajn homojn kaj ĵurnalistojn estis tiom oftaj kaj gravaj, ke mi nur revis ke tie ni estus ne manpleno sed centoj aŭ miloj. Tamen la E-parolantoj ŝajne preferas nur kaŝe renkontiĝi inter si kaj sekrete ĝui la lingvon, anstataŭ informi pri ĝi la “eksterulojn”…

José Antonio Vergara
Membro de la Amerika Komisiono de UEA
(komisiito pri la Monda Socia Forumo)

Bildoj de la forumo ĉe http://gxangalo.com/blogo/Forumo.html

La oficiala retejo de MSF.