Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Kurte / HeKo n-ro 257

HeKo n-ro 257

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2005-01-07 12:27
Ni publikigas la plenan tekston de HeKo n-ro 257. Ni pli volonte farus ligon al la retejo de la Civito, kie oni povus atendi vidi la oficialajn komunikojn. Tamen tiu retejo jam longa tempo ne plu estas ĝisdatigata. Ni konservas la originalan literumon de la komuniko, ĉar la uzo de la fundamenta h-alfabeto laŭ la teksto havas gravan ideologian signifon por la sendinto.
La retejo de la Civito




Subject: HeKo n-ro 257

Date: Fri, 31 Dec 2004 15:02:50 +0100

HeKo n-ro 257 -- 2004 12 31

* * * * *

Saluton! HeKo estas la retagentejo de la establoj en la Pakto por la Esperanta Civito. Redakto: sen. Anna Lászay. Sub la imprimaturo de la Konsulo au lia delegito.

HeKo disdonas gazetarajn komunikojn pri la aktiveco de tiuj establoj. HeKo entenas analizon pri la artikoloj, komentarioj, demandoj koncerne la Esperantan Civiton. HeKo akceptas ankau alies informojn, se la redakcio taksas ilin interesaj por la evoluo de Esperantio.

Chi-numere vi legos pri: (oficialaj el la Civitaj instancoj)
- NOVJARA SALUTMESAGHO DE LA KONSULO DE LA ESPERANTA CIVITO [Konsulo]
- UNU KATAKLISMO, TRI SINTENOJ, TRI ALFABETOJ, DU SEKSOJ: CHU SAMA LINGVO? [Kapitulo] (oficialaj el paktintaj establoj)
- AKURATE ATINGIS SIAJN LEGANTOJN LA DECEMBRA NUMERO DE "LITERATURA FOIRO" [LF]
- EN FEBRUARO LA GHENERALA ASEMBLEO DE LF-KOOP [LF-koop]
- KOMPLETA ESTAS LA OKDEKA JARKOLEKTO DE "HEROLDO DE ESPERANTO" [HdE] (diversaj neoficialaj)
- VERDA DISKUTO PRI ORANGHA REVOLUCIO
- LETERO AL NI CHIUJ DE PASTRO DUILIO MAGNANI (ricevita antau tri tagoj)

La subaj informoj estas senpage reprodukteblaj, kun la mencio "Heroldo Komunikas" au "HeKo". Legu pli en "Heroldo de Esperanto" kaj "Literatura Foiro", kaj en www.esperantio.net. La personoj petintaj la civitanecon bonvolu aligi sin al la civitana diskutlisto.

---------------------------

NOVJARA SALUTMESAGHO DE LA KONSULO DE LA ESPERANTA CIVITO

Karaj Geamikoj, Legantoj de HeKo,

Okaze de la Nova Jaro 2005 mi deziras al chiuj legantoj de HeKo sukcesojn.

Mi havas tiun chi privilegion ke mi estas la unua leganto de HeKo, kiu rajtas interveni en ties enhavon. En la jaro 2004, foje plena de konfliktoj en Esperantio (ekz. feminista agado, sed ne nur) neniam mi bezonis interveni en la tekston, opiniante ke la bona redaktado bezonas neniun intervenon, kvankam ne chiam mi konsentis kun ideoj esprimitaj en HeKo. Mi dankas al la redaktoro de HeKo por la korekta laboro. Antau chio mi dankas al chiuj geamikoj, kiuj sendas al ni informojn. Sen ilia bonvolo kaj laboro HeKo ne povus aperi. Mi gratulas la redaktorojn de esperantaj revuoj, kiuj regule profitas de nia servo: bonan elekton.

Estu la 2005a por vi, la legantoj, la jaro de nur bonaj informoj.

Walter Zelazny La Konsulo de la Civito

---------------------------

UNU KATAKLISMO, TRI SINTENOJ, TRI ALFABETOJ, DU SEKSOJ: CHU SAMA LINGVO?

La kataklismo en la Hinda Oceano kauzis komentariojn ankau interne al Esperantio. Estas simptome interesaj la mesaghoj de d-ro Renato Corsetti (UEA-Prezidanto), de s-ro Radoijca Petrovic (ILEI-Prezidanto) kaj de c-ino Marie-France Conde Rey (Civita Vickonsulo pri socialaj aferoj).

La unua legeblas: jen plia okazo por donaci monon tra/al UEA. La dua legeblas: jen plia okazo por eduki al certaj idealoj. La tria legeblas lau politika enhavo, turnita ekster Esperantion.

Ech la uzo de helpa alfabeto, diferenca inter la tri, estas interesa. En la centa datreveno de la Fundamento la legantoj mem jughu kiu el la tri koincidas kun la Fundamento. Aldona detaleto: du estas viroj kaj unu estas virino.

(mesagho de UEA) SOLIDARECO KUN LA VIKTIMOJ DE LA CUNAMA KATASTROFO

Karaj esperantistoj,

c'iuminute ig'as pli klara la enorma grandeco de la katastrofo, kiun granda parto de la homaro travivis pro la cunamo en la hinda oceano. C'iuminute la nombro de la viktimoj pliig'as kaj certe g'i ankorau' pliig'os en la venontaj tagoj.

En c'i tiu momento mi ne kapablas fari ion alian ol sendi la solidarecon de c'iuj esperantistoj al c'iuj popoloj tiel kruele trafitaj fare de c'i tiu natura katastrofo.

Povus s'ajni ec' maldece en c'i tiu momento pensi krome pri la esperantistoj en tiuj landoj, sed tiuj estas la solaj viktimoj, kiujn ni povos rekte helpi pere de la Fondaj'o Espero de UEA.

La unuaj esploroj faritaj kaj de mi kaj de aliaj ne donis informojn pri esperantistaj viktimoj, sed mi supozas, ke kelkaj povus ekzisti c'efe en Barato.

Se iu havas fidindajn informojn pri tiaj kazoj, tiu bonvolu kontakti min au' Hans Bakker au' la Centran Oficejon de UEA.

Mi fidas, ke, preter c'i tiu malgranda helpo, la esperantistoj en c'iuj landoj, kiuj estas mobilizig'antaj por sendi kuracistojn, kuracilojn kaj aliajn urg'e bezonatajn materialojn, respondos al la help-alvokoj de la landaj registaraj kaj neregistaraj organizaj'oj. Finfine unu el la bazaj valoroj de nia kulturo, kiun ni volas transdoni al la mondo, estas tiu de solidareco tutmonda.

Mi estas tre malg'oja, c'ar mi volus fari multon plian, ion konkretan, por tiuj homoj, kies domoj estas forportitaj kaj kies familianoj estis mortigitaj, sed mi ne kapablas.

Renato Corsetti prezidanto de Universala Esperanto-Asocio

(mesagho de ILEI) NOVJARE

Karaj gekolegoj,

La teruraj informoj pri konsekvencoj de la cunama katastrofo, kiuj cxiam plu atingas nin, plifirmigas nian konvinkon pri graveco de edukado al solidareco, paco kaj homa amo sen lingvaj kaj kulturaj limoj. Gxi estas esenca parto de la esperantista esto kaj dauxra tasko de esperantistaj instruistoj.

Tra cxi tiuj retlistoj kaj aliaj niaj informkanaloj abunde fluas informoj pri tiucela edukagado plenumata de membroj kaj sekcioj de ILEI. Ni povas fieri pri gxi. Gxia praktika valoro sendube montrigxos ankaux nun, kiam necesos longa tempo por kuraci la vundojn de centmiloj da homoj kiuj perdis siajn karajn proksimulojn kaj sian havajxon. Niaj solidareco, kunsento kaj pregxoj helpu al ili.

Mi petas cxiujn esperantistojn kiuj havas kontakton kun la trafitaj regionoj kaj familioj de suferintoj kaj suferantoj, informu nin kiel ni iniciatu, organizu kaj realigu la helpon laux niaj ebloj, kiu estos longe bezonata. Kaj en la nokto de jarsxangxa festado, inter cxiuj viaj vivogxojoj, brilu la gxojo de homa amo kaj homa kapablo superi cxiujn katastrofojn, kaj malforgeso pri tiuj kiuj bezonas nian helpon, kie ajn en la mondo ili vivas kaj kiun aljn lingvon ili parolas.

Al vi cxiuj kaj viaj familioj mi deziras bonfarton, cxiun tagon plenan de etaj kaj grandaj plezuroj, kaj malavaron en reciproka atento kaj amo.

Radojica Petrovic, prezidanto de ILEI

(mesagho de la Esperanta Civito) LA UNUA SOLIDARECO ESTAS LA NULIGO DE LA SHULDOJ EN LA TRIA MONDO

Kion povas fari Esperantio fronte al la kataklismo en la Hinda Oceano, kie pereis dekmiloj kaj dekmiloj da homoj, precipe infanoj, kaj kie la pretervivintoj tute ne havas la saman shancon de la rehejmigitaj turistoj, richlande devenaj (inter ili, mankas informoj pri almenau unu esperantisto, iama dungito de KCE kaj rezidanta en Chaudefono)?

Chiu civitano, kiu persone rilatas al esperantistoj trafitaj de la katastrofo havos okazon por konkrete apliki la Civitan solidarecon, ech vokante laubezone la multnombrajn retojn kaj esperantistajn kaj ne esperantistajn, por tion efektivigi.

La Esperanta Civito povas proponi du reagojn. Unue, lanchi projekton de transnacia labor-tachmento esperantlingva, kiu estu eta pac-forto mobilizebla laubezone. Nature ghi devus, almenau komence kaj eble dum longa tempo, apogi sin al jam ekzistanta, efika kaj neregistara organizo, kiu akceptu por siaj celoj tiun novan, unikan chelon.

Due, mobilizi la esperantistaron, por ke la ghenerala opinio sciu, ke Esperantio ne plu konsentas pri la daura shuldado de la malrichaj landoj al la richaj. Chiu propono de laugrada elimino de la shuldaro, ekde la Tobin-imposto ghis la radikala forstreko de la shuldaro, devas esti pozitive konsiderata, multe pli ol okazas nuntempe.

Esperantio ne ekzistu por reproponi sur liliputa skalo la kutiman almozostrategion de richaj landoj, sed por kontribui al nova strategio kontrau la monda pauperismo. Tiurilate la Esperanta Civito estas almenau intelekte avangarda.

Marie-France Conde Rey Vickonsulo pri socialaj aferoj en la Civita Kapitulo

---------------------------

AKURATE ATINGIS SIAJN LEGANTOJN LA DECEMBRA NUMERO DE "LITERATURA FOIRO"

En la diversaj rubrikoj de la numero 212 el la 35-a jarkolekto de "Literatura Foiro":

Originala literaturo: intervjuo de Giorgio Silfer al William kaj Meta Auld pri "La Infara Raso"; uvertura poemo "La verda talismano" de Ljudmila Novikova; eseo "Pri verkado" de Radoslaw Nowakowski; retorika demando kun parabola nunanco "Metamorfozo" de Constantin Dominte; ciklo de hajkoj "Muzikaj lumbildoj" de Jean-Marie Ries; humurajho "Meditoj pri la medito" de Rubén Feldman Gonzalez.

Monda literaturo: komentarioj de Giorgio Silfer, Vinko Oshlak kaj Ljubomir Trifonchovski pri la jhusa literatura Nobel-premio al Elfride Jelinek; eseo "La landlimo chekore de la mondo" de Grytzko Mascioni en traduko de Paul Gubbins; ciklo de poemoj de Ilpo Tiihonen en traduko de Anja Karkiainen; recenzo de Jean-Luc Tortel pri la traduko de Andre Cherpillod de "Historio de farmobiena servistino" de Guy de Maupassant; artikolo de Bertil Englund pri la poeto kaj trubaduro Carl Bellman.

Esperantologio: komentario "Kiuj estas la dogmoj de la zamenhofa blinda fervoro?" de Dimitar Haghiev; dua parto de la simpozia prelego "Komunikado kaj reprezento" de Giorgio Silfer (kun intervenoj de Walter Zelazny, Vinko Oshlak kaj Kep Enderby); unua parto de la esploro "Sciencaj kaj fakaj aplikoj de esperanto" de Otto Haszpra.

Etnismo: "Sendependigha proklamo de la indighenaj popoloj" en traduko de Manuel de Seabra.

Muziko: recenzo de Milena Makaveeva pri "Lida Ludo".

Revuo "Literatura Foiro" estas la plej longe senchese aperanta literatura kaj kultura revuo en esperanto: en 2004 estas la 35-a jarkolekto. Ghin posedas, eldonas kaj administras Kooperativo de Literatura Foiro. Organo de la Esperanta PEN-Centro. Chefredaktoro: Ljubomir Trifonchovski. Redakcia adreso: p.k. 26, BG-3000 Vraca (Bulgario), retadreso lofo@bluewin.ch . Perantoj en 37 landoj. Administrejo: LF-koop, CP 928, CH-2301 La C.haux-de-Fonds (Svislando), lf-koop £ esperantio.net.

---------------------------

EN FEBRUARO LA GHENERALA ASEMBLEO DE LF-koop

Kiel jam anoncite, la ghenerala Asembleo de LF-koop okazos en Chaudefono sabaton la 26an de FEBRUARO 2005, kaj ne en marto, kiel volas preskoboldo en la lasta numero de "Literatura Foiro".

Marc Hiltbrand, prezidanto de LF-koop

---------------------------

KOMPLETA ESTAS LA OKDEKA JARKOLEKTO DE "HEROLDO DE ESPERANTO"

Per la samkoverta sendo de la 16a kaj de la speciala 17a numero akurate kompletighis la 80a jarkolekto de "Heroldo de Esperanto", la oka eldonita de LF-koop, kiu sukcesis porti la gazeton al trisemajna ofteco, kiel en la epoko de Teo Jung.

"Heroldo de Esperanto" estas fakte la plej ofte aperanta periodajho en nia lingvo. Lau kelkaj, ghi aperas ech tro ofte. Kaj efektive la numero 15 estis en la presejo dum la numero 14 estis liverata al la abonantaro. Se "Heroldo" estus nur monata, eblus malhelpi ke teknika problemeto (malapero de R en kelkaj grasliteraj tekstoj) okazu en du numeroj, anstatau nur unu. Intertempe la problemo estas solvita, kaj la lastaj numeroj de la jaro estas en perfekta ordo -- je granda bedauro de tiuj kiuj vartas cinikan kontenton pro alies problemoj.

La unuan paghon de la numero 16a malfermas Zamenhof-taga medito de Marie-France Conde Rey, unu el la du redaktoroj. Sen. Conde Rey revuas tre koncize eventojn kaj datrevenojn de 2004. Interalie shi aludas al Montevideo, kiu "estis esence la sukceso de unu homo, kiu havis laborkapablon, reprezentan talenton, klerecon kaj persiston". Lau shi, "Hodiau kiel hierau Esperantio bezonas similan personecon, kies rolo estu demokratie sankciita".

La alia redaktoro, sen. Perla Martinelli, en frunta artikolo raportas pri la konferenco de Virinoj por la Paco, kiun shi partoprenis en Ghenevo 22-24 novembro 2004 kiel oficiala reprezentanto de Feminisma Esperanta Movado: do FEM debutis sur la podio de internaciaj kaj eksteraj rilatoj nur tri monatojn post sia fondo.

La shultraj kolumnoj traktas la verdikton en Moskvo pri la PORTOS-afero kaj la centjarighon de Bakin. La fundaj artikoloj koncernas la lastajn deklarojn de EDE kaj de la Radikala Partio pri esperanto en EU, la lanchon de nova kulturcentro en Germanio kaj la "demografian inversigon" anoncitan en Roterdamo, kun detala analizo pri la situacio.

En la numero 2063 (16:2004) estas interalie rimarkinda la kvara pagho, komplete dedichita al la kontribuoj (Degoul, Martinelli, Silfer, Sorgi, Zelazny) okaze de la Zamenhofologia Semajnfino de KCE pri "La Fundamento baldau centjara".

La numero 2064 (17:2004) vaste panoramas pri la finighanta jaro. La uvertura titolo tiel chapelas la faktojn de 2004, lige kun la ekstera mondo: "En la plej grava Europa jaro nia Esperanto-Mondo movighis en kaj ekster la tradicia movado", en la unua pagho. La dua estas plene dedichita al la evoluo de UEA kaj TEJO, sub la ghenerala titolo: "UEA: de akordo pri Roterdamo ghis elektoj en Pekino". La tria revuas la plej gravajn eventojn lige al nia kulturo: muzika, teatra, literatura, kinematografia. Fine la kvara pagho donas iom da spaco al la progresoj de la Esperanta Civito kaj al la aktiveco de SAT.

"Heroldo de Esperanto" aperas chiun trian semajnon. Tutjara abono: 48,- svisaj frankoj (32,- euroj) Posedas, eldonas kaj administras: LF-koop, cp 928, 2301 La Chaux-de-Fonds, Svislando. Provekzemplero petebla che lf-koop £ esperantio.net.

---------------------------

VERDA DISKUTO PRI ORANGHA REVOLUCIO

En AVE (Asocio de Verduloj Esperantistaj) kelkaj el la 26 kotizintoj en 2004 havas la Esperantan civitanecon. Lastatempe unu el tiuj Civitanoj formale petis de la AVE-kunordiganto, Manfred Westermayer, ke li vochdonigu la AVE-anojn pri oficiala starpunkto rilate la ukrainajn eventojn.

La publike esprimita pozicio de Westermayer estas: "la Orangx-kolora Revolucio en Ukrainio gajnis plimulton de la (espereble) lasta fin-baloto. Gratulon al Jusxtsxenko kaj la subtenantaj civitanoj. Bedauxrinde ecx nun la antauxa cxefministro ne pretas akcepti la rezulton kiu estas suficxe klara (cx. 54%)."

Malkonsenton pri chi tiu opinio esprimis, en nerekta maniero, interalie d-ro Renato Corsetti, kiu tamen ne petis tiun etan internan referendumon. Pro tiu malkonsento Corsetti estis aparte kritikata de retgazeto produktata en Svedio.

La pledantoj por interna konsultigho eventuale konsentas pri la pozicio de Westermayer, sed shatus ke oni komencu distingi inter la individua kaj la asocia starpunkto rilate al gravaj politikaj temoj, lau la demokratia stilo praktikata en la Esperanta Civito.

---------------------------

LETERO AL NI CHIUJ DE PASTRO DUILIO MAGNANI (ricevita ankau tri tagoj)

Rimini, 21.11.04 Prot. EA 228-04

Temo: Propono al la tutmonda samideanaro

Tre estimata samidean(in)o, ekde dek jaroj Papo Johano Paulo la Dua, je Pasko kaj Kristnasko, aldonas ech esperantlingve sian salutmesaghon al la tuta mondo. Kiam mi estis prezidanto de IKUE (Internacia Katolika Unuigho Esperantista) plurfoje mi petis ghin al la Shtatsekretariejo de Vatikano kaj finfine oni konsentis la 3-an de Aprilo 1994.

Do, chi jare okazas la 10a datreveno de tiu evento tre utila al la E-movado. Ekde tri jaroj oni substrekas la paskan au kristnaskan salut-mesaghojn de la Papo en Placo Sankta Petro per la nauliteraj paneloj E-S-P-E-R-A-N-T-O, iniciate de S-ro Giovanni CONTI el Milano, kiuj tre trafas la tutmondan televid-spektantaron (ESPERANTO nr. 5/2002, koverto kaj pag. 108 HEROLDO de ESPERANTO nr.17/2002) . Mi esperas ke ankau en la venonta Kristnasko oni aranghu tian spektaklon.

Tiuokaze, mi proponas ke ni chiuj, chu je Kristanasko (por la ne-katolikoj kaj alireligianoj mi sciigas ke Kristnasko okazos chiam la 25an de Decembro) chu je Pasko (ghia dato shanghighas chiujare), audigu sian dankon per letero, ech mallonga, adresita al Lia Eminenco SODANO kard. Angelo, Shtatsekretario, 00120 CITTA DEL VATICANO.

Mi opinias ke se miloj da gratul-leteroj atingos tiuokaze Vatikanon, la jam favora sinteno al Esperanto plibonighos. Tiu chi iniciato, se ghi sukcesos, povus farighi deirpunkto por pripensi eksperimenton kaj ech la adopton de la neutrala lingvo en la katolika Eklezio apoge de la kuragha propono farita, dum la Europaj Episkopaj Sinodoj 1991 kaj 1999, de la Chefepiskopo de Alba Iulia, Rumanio, D-ro Georgo Jakubinji. Lia Ekscelenco, resume, asertis tute klare ke la katolika Eklezio, ne plu uzante la latinan lingvon, nepre bezonas neutralan lingvon Esperanto, char ne eblas diskriminacie preferi en la Liturgio nur kelkajn naciajn lingvojn.

Mi invitas chiujn gesamideanojn, t. e. chu la laboristaro kaj intelektularo, chu la plenaghuloj, la junularo kaj infanaro, verki tiun leteron por laudi la Shtatsekretariejon pro la iniciato de la E-salutmesaghoj en la du gravaj festoj de la Katolikoj. Sed oni povas mencii kaj gratuli ghin pro la E-elsendoj de Vatikana Radio trifoje semajne, la aprobon de la Meslibro, la oficialan rekonon de IKUE fare de la Pontifika Konsilio por la Laikoj. Tre gravaj historiaj atingoj de IKUE, kiuj pruvas la malfermitecon de la roma eklezio al la planita lingvo kaj samtempe ili favoras la enkondukon de Esperanto en la katolika medio.

Tiu chi propono atingu ech la gesamideanojn de aliaj kristanaj kredkonfesioj (Esperanto kiel ekumena lingvo), tiujn de la aliaj religioj (Esperanto por la Interreligia dialogo), la ne-kredantojn kaj la ateistojn. Des pli bone se ili sin deklaras tiaj. Mi rimarkas denove ke se lavango da esperantlingvaj leteroj el chiuj kontinentoj antigos Vatikanon, blovos nova lingva vento che la centro de la katolikaro kun certa influo ankau che la civilaj institucioj.

Kompreneble, neniu forgesu sian adreson. El ghi la vatikanaj oficistoj divenas la Landon kaj por la respondo ili uzos ghian nacian lingvon. Se la kristnaska salut-mesagho ne okazos (unufoje dum la dek jaroj tio okazis pro malsanigho de la Papo), ni same skribu por substreki la bedaurindan mankon kaj ni petu insiste la daurigon de la shatataj salut-mesaghoj okaze de venontaj Paskoj kaj Kristnaskoj kaj ech okaze, kiel ne, de eksterordinaraj tutmondaj okazintajhoj.

Mi esperas ke tiu chi propono estu shatata de la tuta samideanaro kaj mi dankas chiujn pro la afabla atento. Samideane salutas kaj bondeziras chiujn:

(Pastro Duilio Magnani)

NOTO: La beno okazis, kaj en la placo de Sankta Petro cheestis unuafoje ankau Civita senatano.

* * * * *

KOMUNIKO DE LA POLA RADIO "PAROLAS VARSOVIO - ESPERANTO"

Hodiau estas la dekjara jubileo de alporolo de la Papo Johano Paulo la Dua al ni e-istoj sur placo Sankta Petro, Romo. Ech ateistoj rajtas gratuli lin.

Dieter Rooke proparolanto de la rugha grupo

---------------------------

LIBERAJ ANONCETOJ (senpage por la Civitanoj, maks. 25 vortoj)

La blanka senatano Alessandro Beltramini unuafoje patrighis. Lia edzino, s-ino Caterina, akushis filinon la 1an de decembro. La 9an de januaro shi estos romkatolike baptita per la nomo Giulia.

---------------------------

REDAKCIA NOTO Se vi ne deziras plu ricevi chi tiun retbultenon, bv komuniki tion al pakto@freesurf.ch. La Esperanta Civito akceptas donacojn che la svisa poshta konto 23-4803-0, Pro Esperanto. Dankon pro via atento.