-
Misinterpreto
-
de Markos Kramer
—
publikigita
2006-05-28
—
Laste modifita:
2006-06-03 21:29
—
arkivita sub:
movado
Ĝenas min kritiko, kiu klare baziĝas sur misinterpreto de diraĵo. Kompreneble, kiam Flavio uzis la adjektivon "nova", la intencita signifo estis "nova in ITV". Tio [...]
Situas en
2006
/
ITV promesas nun funkcii dum tuta jaro
/
++conversation++default
-
ITV promesas nun funkcii dum tuta jaro
-
de Redakcio
—
publikigita
2006-05-28
—
Laste modifita:
2006-06-03 21:29
—
arkivita sub:
movado
Kvindeko da esperantistoj, kiuj promesis subteni Internacian Televidon (ITV) per dek eŭroj ĉiumonate, komencis sendi monon al Brazilo. La 27-an de majo ITV reŝaltis sian elsendofluon, kiu post kelkmonata funkciado estis malŝaltita komence de aprilo pro monomanko. Nun Flávio Rebello, la iniciatinto de la projekto, promesas ke la elsendoj daŭros minimume dum plia jaro - se la donacemaj esperantistoj tenos sian promeson kaj daŭre sendados monon.
Situas en
2006
-
satira bildo
-
de Ferriol Macip
—
publikigita
2006-05-14
—
Laste modifita:
2006-05-20 21:24
—
arkivita sub:
movado
Situas en
2006
/
Rebello: "6.000 eŭroj refunkciigos ITV-n"
/
++conversation++default
-
Franca asocio helpos ITV-on per 100 € monate
-
de Axel R.
—
publikigita
2006-05-14
—
Laste modifita:
2006-05-20 21:24
—
arkivita sub:
movado
Antaŭ kelkaj semajnoj, UFE (http://esperanto-france.org) voĉdonis por helpi ITV-on per 100 € monate kondiĉe ke ITV klarigos detale kiel ĝi jam elspezis la 23 000 [...]
Situas en
2006
/
Rebello: "6.000 eŭroj refunkciigos ITV-n"
/
++conversation++default
-
La entreprenisto kaj siaj kreditantoj ...
-
de Peter Hauser
—
publikigita
2006-05-14
—
Laste modifita:
2006-05-20 21:24
—
arkivita sub:
movado
Estimataj, dankon por la raporto, ĉar multaj ja ne povis ĉeesti la diskutadon mem. Pri la demando, por kio uzis Flavio la monon, mi povas [...]
Situas en
2006
/
Rebello: "6.000 eŭroj refunkciigos ITV-n"
/
++conversation++default
-
Rebello: "6.000 eŭroj refunkciigos ITV-n"
-
de Redakcio
—
publikigita
2006-05-14
—
Laste modifita:
2006-05-20 21:24
—
arkivita sub:
movado
En sabata interreta real-tempa babilado, kiun en la pintaj momentoj samtempe partoprenis trideko da homoj, Flavio Rebello promesis, ke li refunkciigos la elsendojn de Internacia Televido tuj, kiam almenaŭ kvindek homoj estos donacintaj po dek eŭrojn, kaj promesintaj similan donacon ĉiumonate dum unu jaro. La kostoj de la elsendofluo laŭ Flavio Rebello estas kvincent eŭroj monate, kaj la tuta mono pli frue donacita al la iniciato jam estas elspezita. Li tamen ne volis malkaŝi precize kiel la mono estis elspezita, ĉar tio laŭ li povus endanĝerigi la estontecon de la projekto. Li ja malkaŝis, ke lia edzino prefere renkontus monstron ol esperantiston. Granda revo de Flavio Rebello estas fari desegnitan filmon en Esperanto.
Situas en
2006
-
Apero prokrastita
-
de Redakcio
—
publikigita
2006-05-09
—
Laste modifita:
2006-05-14 17:06
—
arkivita sub:
movado
La apero de la anonco estis lastmomente prokrastita, ĉar la redakcio postulis ŝanĝon en ĝia aspekto, supozeble por ke ĝi ne tro similu al ordinara [...]
Situas en
2006
/
Phillipson publike elpaŝis por Esperanto
/
++conversation++default
-
ne enestas
-
de Felix Zesch
—
publikigita
2006-05-09
—
Laste modifita:
2006-05-14 17:06
—
arkivita sub:
movado
Mi hodiaux acxetis "Le Figaro", sed la anonco ne enestas. Cxu gxi vere aperis hodiaux? Se jes, je kiu pagxo mi povas gxin trovi?
Situas en
2006
/
Phillipson publike elpaŝis por Esperanto
/
++conversation++default
-
Phillipson publike elpaŝis por Esperanto
-
de Redakcio
—
publikigita
2006-05-09
—
Laste modifita:
2006-05-14 17:06
—
arkivita sub:
movado
En la tago de Eŭropo, la 9-an de majo, la tutlanda franca gazeto "Le Figaro" devis publikigi tutpaĝan anoncon kun intervjuo de la konata sciencisto Robert Phillipson pri Esperanto kaj la sorto de la eŭropa multlingveco. Lastmomente la redakcio decidis, ke necesas grafika ŝanĝo en la anonco por ke la anonco ne tro similu al ordinara artikolo. Ĉar la mendintoj ne estis tuj atingeblaj por akcepti la ŝanĝon, la tago de la publikigo estis movita al la 12-a de majo. Tiam la anonco efektive aperis, sur paĝo 5, kun la aldono de la vorto "reklamo" plej supre. La anonco estas financita de la japana esperantisto Etsuo Miyoshi. Robert Phillipson diras al Libera Folio, ke per sia partopreno en la anonc-kampanjo li esperas atingi politikistojn kaj burokratojn, kiuj ne legas sciencajn verkojn. "Trovi ekvilibron inter scienca libereco kaj dialogo kun potenchavuloj estas gravega defio. La paĝo en 'Le Figaro' kunigas ĉiujn ĉi konsiderojn. Tio ke Etsuo, kiel tiom da esperantistoj, estas idealisto, igas honoro kunagi por la afero kiun li reprezentas", li klarigas.
Situas en
2006
-
Cendoj kaj eŭroj ekfluas al ITV
-
de Redakcio
—
publikigita
2006-05-02
—
Laste modifita:
2006-05-07 22:29
—
arkivita sub:
movado
La prezidanto de UEA Renato Corsetti, estrarano Ans Bakker-ten Hagen, kaj dek pliaj subskribintoj de promeso ĉe la esperantlingva promes-banko esperas pluvivigi Internacian Televidon almenaŭ dum unu plia monato, donacante al la iniciato po 25 eŭrojn. La promesoj devus certigi al ITV tujan ricevon de almenaŭ 300 eŭroj. La alia retejo de Flavio Rebello, Ĝangalo, laŭdas la novajn monkolektajn kampanjojn, sed ne diras ĉu kaj kiam ITV rekomencos siajn elsendojn. Dum la pasintaj tri jaroj esperantistoj kontribuis almenaŭ 23.000 eŭrojn al la projekto ITV. Tiu mono sukcesis funkciigi la kanalon dum kvin monatoj, sed komence de aprilo la elsendo estis malŝaltita pro monomanko.
Situas en
2006