-
Ni atendas tiun tradukon dezirege
-
de Fernando Maia Jr.
—
publikigita
2006-06-06
—
Laste modifita:
2006-06-11 11:34
—
arkivita sub:
kulturo
Mi ege kuriozigxis pro tiu traduk-laboro. Imagu la magian terminaron esperante! Tiuj esperantistoj sxajnas tute prudentaj kaj dignaj. Ili certe meritas kaj atingos sukceson.
Situas en
2006
/
Harry Potter ne volas paroli Esperanton
/
++conversation++default
-
Mi insistas...
-
de Manuel Pancorbo Castro
—
publikigita
2006-06-06
—
Laste modifita:
2006-06-11 11:34
—
arkivita sub:
kulturo
Mi konfesas ke mi uzis iom drastan vortigon de miaj ideoj, ĉefe cele al provoko repensadon de la afero. Mi profitas la mesaĝon de Tom [...]
Situas en
2006
/
Harry Potter ne volas paroli Esperanton
/
++conversation++default
-
Re: Kial eldoni...?
-
de Tim Morley
—
publikigita
2006-06-06
—
Laste modifita:
2006-06-11 11:34
—
arkivita sub:
kulturo
Eniru iun ajn librovendejon. Nombru la kvanton de paperaj libroj, kaj la kvanton proponitan elektronike. Kion vi rimarkas? Eĉ interrete, kiom da libroj aĉeteblas en [...]
Situas en
2006
/
Harry Potter ne volas paroli Esperanton
/
++conversation++default
-
Kial eldoni...?
-
de Manuel Pancorbo Castro
—
publikigita
2006-06-06
—
Laste modifita:
2006-06-11 11:34
—
arkivita sub:
kulturo
La manio eldoni multekoste perpapere estas nekomprenebla en tiu cifereca epoko. Tiu viruso tro facile infektas la esperantistan vivon (kiu ne kredas, tiu iru al [...]
Situas en
2006
/
Harry Potter ne volas paroli Esperanton
/
++conversation++default
-
Harry Potter ne volas paroli Esperanton
-
de Redakcio
—
publikigita
2006-06-06
—
Laste modifita:
2006-06-11 11:34
—
arkivita sub:
kulturo
La unua libro de la tutmonde furora serio pri Harry Potter estas jam tradukita al Esperanto, kaj laboro pri la traduko de pliaj libroj progresas. Partoj el la traduko estis jam pasintjare laŭtlegitaj en Renkontiĝo de esperantaj familioj (REF) kaj en la Internacia infana kongreso (IIK). Tamen tute ne klaras, ĉu la tradukoj iam povos esti publikigitaj, ĉar la agentejo de la aŭtoro obstine ne respondas kontakt-petojn de esperantistoj. Nun la iniciatintoj de la traduko komencis kolekti subskribojn de esperantistoj en retejo, por montri al la agentejo, ke ekzistas merkato por esperanta eldono.
Situas en
2006
-
Gratulon
-
de Maria Sandelin
—
publikigita
2006-05-21
—
Laste modifita:
2006-06-04 23:44
—
arkivita sub:
kulturo
Bonege farita traduko. Gratulon al István!
Situas en
2006
/
Hardrok-haleluja nun en Esperanto
/
++conversation++default
-
Hardrok-haleluja nun en Esperanto
-
de Redakcio
—
publikigita
2006-05-21
—
Laste modifita:
2006-06-04 23:44
—
arkivita sub:
kulturo
Unuafoje en la kvindekjara historio de la tuteŭropa kantkonkurso de Eurovision gajnis finna bando. Unu el la membroj de la maskita bando Lordi estas jam pli frue konata al la esperanta publiko, ĉar ŝi ludis ankaŭ en la plej fama esperantlingva bando de Finnlando, Dolchamar. La iom surpriza sukceso de Lordi inspiris esperantan tradukon de la kanto, kiun ni nun publikigas. La tradukinto krome kontaktis la bandon por proponi, ke Lordi prezentu la kanton ankaŭ en Esperanto, sed ĝis nun ne ricevis respondon.
Situas en
2006
-
Verkoj de John Francis aperontaj
-
de Edmund GRIMLEY EVANS
—
publikigita
2006-04-26
—
Laste modifita:
2006-05-02 22:04
—
arkivita sub:
kulturo
Li mortis la 22-an de marto, la lasta el la skota "Kvaropo". Ŝajne almenaŭ du el liaj libroj ankoraŭ ne aperis: * La kronprincedzino, aperonta [...]
Situas en
2006
/
John Francis: pintulo bezonas reeldonon
/
++conversation++default
-
john mortis antaux kelkaj semajnoj
-
de Duncan Thomson
—
publikigita
2006-04-26
—
Laste modifita:
2006-05-02 22:04
—
arkivita sub:
kulturo
kun bedauxro mi informas ke john francis mortis antaux mallonga tempo. -duncan
Situas en
2006
/
John Francis: pintulo bezonas reeldonon
/
++conversation++default
-
John Francis: pintulo bezonas reeldonon
-
de Redakcio
—
publikigita
2006-04-26
—
Laste modifita:
2006-05-02 22:04
—
arkivita sub:
kulturo
"La granda kaldrono" de John Francis estas unu el la plej gravaj Esperantaj romanoj. Ĝi funde traktas la rilatojn de homoj al milito kaj la efikojn de milito al homoj. La verko estis eldonita en 1978 kaj delonge estas elĉerpita en la libroservoj. Pli ol ĉiu ajn alia verko Esperanta, ĝi meritus reeldonon, opiniis Sten Johansson en sia recenzo pri la verko. En freŝa aldono al sia serio pri la plej gravaj esperantaj verkistoj, Baldur Ragnarsson atentigas pri la granda poemo "La kosmo", aperinta en la legenda volumo "Kvaropo" antaŭ pli ol duona jarcento. Ankaŭ li tamen opinias "La grandan kaldronon" unu el la pintoj de la esperanta literaturo. "Apenaŭ troviĝas en nia literaturo verkoj kompareblaj kun 'La kosmo' kaj 'La granda kaldrono', ili estas unikaj", li konstatas.
Situas en
2006