Vi estas ĉi tie: Hejmo
5427 eroj kongruas kun viaj serĉkriterioj
Filtru la rezultojn
Tipo de ero












Novaj eroj ekde



Aranĝu laŭ rilateco · dato (plej nova unue) · alfabete
Comment mi ne komprenas
de rubulo publikigita 2006-04-11 Laste modifita: 2006-04-19 09:13 — arkivita sub:
Mi bedaŭrplene legas, ke fiasko minacas al ITV sed mi fake miras. Mi ne komprenas, kial oni pensas, ke televido estas simbolo 21a jarcento. Laŭ [...]
Situas en 2006 / Internacia Televido malŝaltita pro monomanko / ++conversation++default
Internacia Televido malŝaltita pro monomanko
de Redakcio publikigita 2006-04-11 Laste modifita: 2006-04-19 09:13 — arkivita sub:
La 23.000 eŭroj kolektitaj el la poŝoj de donacemaj esperantistoj estas elĉerpitaj. Novaj donacemuloj kiuj emus subvencii la pluan ekziston de esperantlingva reta televido ŝajnas malfacile troveblaj. Tial la iniciatinto de Internacia Televido, Flavio Rebello, nun malŝaltis la elsendon. Se nova mono ne aperos ĝis la fino de aprilo, la tuta projekto estos fermita. "Sciu ĉiuj, ke neniu bedaŭros pli tion, ol mi mem, kiu perdis sennombrajn horojn, tagojn, semajnojn, monatojn de diligenta laboro, por liveri al la esperantistoj tiun vere profesian televidkanalon en Esperanto", li klarigas.
Situas en 2006
La deficito de UEA ŝrumpas
de Redakcio publikigita 2006-04-08 Laste modifita: 2006-04-10 13:57 — arkivita sub:
La buĝeta deficito de UEA iom post iom ŝrumpas, kaj por la jaro 2007 la estraro proponas preskaŭ ekvilibran buĝeton. Dum la lastaj jaroj la financoj de UEA suferas de grandaj deficito: post rekorde malalta deficito en 2001 UEA subite havis rekorde altan deficiton en 2002, pli ol 57.000 eŭrojn. En 2003 la deficito superis 49.000 eŭrojn kaj en 2004 35.000 eŭrojn. Tamen pasintjare ĝi ne atingis 15.000 eŭrojn, kaj en 2006 la estraro planas ankoraŭ duonigi la deficiton. Renato Corsetti diras, ke li ne komprenas, kial la komitato de UEA dum la pasintaj jaroj entute akceptis tiajn deficitajn buĝetojn, sed li mem prezidis la estraron, kiu faris la buĝetojn.
Situas en 2006
Pola Esperanto-Asocio: "La Civito militas kontraŭ UEA"
de Redakcio publikigita 2006-03-23 Laste modifita: 2006-04-06 09:18 — arkivita sub:
Post longa silento, la estraro de Pola Esperanto-Asocio (PEA) decidis publike komenti la okazaĵojn de 1985, kiam la pola militista registaro gvidata de generalo Jaruzelski eksigis la demokratie elektitan estraron de PEA kaj nomumis novan "komisaran" estraron. En oktobro 2005 la Esperanta Civito publikigis "konkludan raporton" pri la "polaj eventoj". Laŭ la oficiala reago de PEA, la raporto estas "frukto de ordinara mensogado kaj artifika prisilentado de la vero". La estraro de PEA konstatas, ke la celo de la Civito evidente estas "ataki UEA-n, konfuzi la movadon, interkvereligi esperantistojn, dividi por regi".
Situas en 2006
La aŭtoro de Casarosa renkontis esperantistojn
de Redakcio publikigita 2006-03-19 Laste modifita: 2006-03-23 22:29 — arkivita sub:
Komence de marto milionoj da rusianoj povis vidi la tripartan televidan serion Casarosa, kies intrigo volviĝas ĉirkaŭ murdo okazinta en provinca Esperanto-klubo en la 1920-aj jaroj. Du semajnojn poste, la aŭtoro de la rakonto, la konata verkisto Leonid Juzefoviĉ, vizitis Moskvan Esperanto-klubon. Dum pli ol horo Leonid Juzefoviĉ respondis al demandoj, rakontis pri la filmo kaj pri la romano sur kiu ĝi baziĝas. Kelkaj el la ĉeestintaj esperantistoj sintenis al la televid-serio kritike kaj opiniis, ke ĝi donis falsan bildon pri la Esperanto-movado, sed la plej multaj ŝajnis kontentaj pri tio, ke multaj televid-spektantoj en Rusio eksciis pri la ekzisto de Esperanto.
Situas en 2006
Comment Civita komitato kreos raŭmisman lingvon
de KaraGu publikigita 2006-03-13 Laste modifita: 2006-03-19 19:47 — arkivita sub:
Ŝajne la Civito opinias, ke oni ne donu tro multe da informoj pri sia organizo. Mi provis informi min pri kiuj personoj aŭ organizoj kiuj [...]
Situas en 2006 / Civita komitato kreos raŭmisman lingvon / ++conversation++default
Comment Chu skismo ? Plej probable ne
de José Antonio Vergara publikigita 2006-03-13 Laste modifita: 2006-03-19 19:47 — arkivita sub:
Tre vershajne (au espereble) ne estos ia lingva skismo au disdialektigho, lau la historia sperto de antauaj opoziciaj au ideologie alternativaj grupighoj ene de la [...]
Situas en 2006 / Civita komitato kreos raŭmisman lingvon / ++conversation++default
Comment Nova skismo?
de Przemysław Wierzbowski publikigita 2006-03-13 Laste modifita: 2006-03-19 19:47 — arkivita sub:
Esperanto jam travivos la skismon, kun malbonega rezulto. Cxiu neksta skismo nur malfortigos internacian lingvon. Esperantan Civiton gvidas simple ne iu "raŭmisma lingvokoncepto" (io ajn [...]
Situas en 2006 / Civita komitato kreos raŭmisman lingvon / ++conversation++default
Comment Civito PIVota ?
de rubulo publikigita 2006-03-13 Laste modifita: 2006-03-19 19:47 — arkivita sub:
Ŝajnas, ke same kiel en la cetero de la mondo okazas inter esperantistoj nenio-donaj fuŝbataloj. Homoj estas homoj. Iel estas kuraĝige : tio signifas, ke [...]
Situas en 2006 / Civita komitato kreos raŭmisman lingvon / ++conversation++default
Civita komitato kreos raŭmisman lingvon
de Redakcio publikigita 2006-03-13 Laste modifita: 2006-03-19 19:47 — arkivita sub:
La Esperanta Civito ne estas kontenta pri la Akademio de Esperanto, ĉar multaj nunaj akademianoj ne havas "raŭmisman lingvokoncepton". Tial la Civito nun planas fondi propran, alternativan lingvonormigan institucion, revivigante la 60-jaran kadavron de la Lingva Komitato. Akademianoj kredas ke la decidoj de la civita komitato havos tre marĝenan signifon, se ian ajn. "Mi pensas, ke la rolo de la Civita Lingva Komitato estos tre malgranda kaj tre malgrava por Esperantujo kiel tuto, kaj ke oni baldaŭ forgesos pri ĝi", komentas Bertilo Wennergren. Carlo Minnaja aliflanke bonvenigas la planon: "Ĉiu rajtas lanĉi kion li volas, Akademio de Esperanto ne havas monopolon pri la lingvonormigo".
Situas en 2006