Vi estas ĉi tie: Hejmo
1868 eroj kongruas kun viaj serĉkriterioj
Filtru la rezultojn
Tipo de ero












Novaj eroj ekde



Aranĝu laŭ rilateco · dato (plej nova unue) · alfabete
Comment Vikipedio - kvalito, ne kvanto
de Gunnar R. Fischer publikigita 2007-09-14 Laste modifita: 2007-09-15 20:53 — arkivita sub:
Jam ekde jaroj mi ripetas: Homoj, ne gravas kvanto da artikoloj, sed kvalito! Krome ne tro fieru pri iu pozicio en la Vikipedioj-listo laŭ la [...]
Situas en 2007 / Volapuko jam superas Esperanton en Vikipedio / ++conversation++default
Comment Vikipedio en diversaj lingvoj
de zlatko tišljar publikigita 2005-01-10 Laste modifita: 2005-01-14 22:51 — arkivita sub:
La komparo de la uzo de Vikipedio en Esperanto kaj la norvega iom koincidas kun mia hazarda esploreto antaux unu monato pri la kvanto da [...]
Situas en 2005 / / Vikipedio plej furoras en la esperanta reto / ++conversation++default
Vikipedio en Esperanto - baldaŭ dekjara
de Redakcio publikigita 2011-01-15 Laste modifita: 2011-01-21 21:03 — arkivita sub:
La naskiĝtago de Vikipedio estas la 15-de januaro 2001, do nun pasis dek jaroj. Sed en tiu tago naskiĝis nur la anglalingva Vikipedio. Esperantistoj aktivas en Vikipedio preskaŭ ekde la komenco, kaj la Esperanta Vikipedio povos soleni sian propran dekjariĝon jam post kelkaj monatoj. La ĉefa iniciatinto de la Esperanta versio estas Chuck Smith. En artikolo originale aperinta felietone en lia anglalingva blogo, li rakontas kiel freŝbakita komencanto hazarde iĝis la fondinto de enciklopedio en lingvo kiun li ankoraŭ ne bone scipovis, de kie venis la unuaj 139 artikoloj de la Esperanta Vikipedio, kaj kiel Esperanto kontribuis al la transiro de Vikipedio al Unikodo.
Situas en 2011
Vikipedio en februaro rakontis pri Esperanto centmilfoje
de Redakcio publikigita 2008-03-27 Laste modifita: 2008-04-01 22:24 — arkivita sub:
Kiom ofte iu artikolo en Vikipedio estas vizitata? Fondaĵo Vikimedio, kiu prizorgas Vikipedion, longan tempon ne kuraĝis publikigi la statistikon. Sed nun esperantistoj - kaj ĉiuj aliaj - povas vidi, ĉu iliaj artikoloj vere estas legataj. La statistiko montras, ke en la anglalingva versio pri Vikipedio la artikolo pri Esperanto nur dum februaro estis legita 57.746 fojojn. En la esperanta versio de Vikipedio la plej populara unuopa artikolo dum februaro ial temis pri la tupia lingvo, grupo de dialektoj parolataj en Sudameriko. Ĝi estis vidita entute 18.612 fojojn. Sur la dua loko estis la artikolo pri Esperanto, rigardita 5.814 fojojn, kaj sur la tria loko la artikolo pri Vankuvero, kun 3.900 vizitoj en februaro. La ĉefpaĝo de la esperanta Vikipedio en februaro estis konsultita 60.318 fojojn.
Situas en 2008
Comment Vikipedio estas nia fierajxo
de Boris Kolker publikigita 2011-01-15 Laste modifita: 2011-01-21 21:03 — arkivita sub:
La Esperanta Vikipedio estas unu el la cxefaj atingoj de Esperanto. Enciklopediojn havas nur maturaj lingvoj.
Situas en 2011 / Vikipedio en Esperanto - baldaŭ dekjara / ++conversation++default
Comment Vikipedio evoluigenda!
de Martin Schäffer publikigita 2011-01-15 Laste modifita: 2011-01-21 21:03 — arkivita sub:
Jes, temas pri grandega sukceso, sed tamen la vikipedio daŭre estas evoluigenda. Oni devas korekti la tekstojn kaj oni devas krei novajn tekstojn pri diversaj [...]
Situas en 2011 / Vikipedio en Esperanto - baldaŭ dekjara / ++conversation++default
Vikipedio kreskas kiam Antverpeno festas
de Redakcio publikigita 2007-05-31 Laste modifita: 2007-06-04 21:08 — arkivita sub:
Dum la centjariĝa festo de la loka Esperanto-klubo en Antverpeno oni rigardis ne nur malantaŭen. Okazis prelegoj pri tri gravaj interretaj projektoj, kaj praktika trejnado pri redaktado de la reta enciklopedio Vikipedio. La organizintoj de la prelego kaj seminario pri Vikipedio, Chuck Smith kaj Yves Nevelsteen, konstatis ke ĝenerale daŭras longe konvinki homojn ke libere redaktebla enciklopedio povas funkcii. Por multaj esperantistoj redaktado de artikoloj en Vikipedio tute ne estas per si mem klara, tial utilas la nova manlibro kaj la volontulaj teknikaj helpantoj.
Situas en 2007
Comment Vikipedio kreskas kiam Antverpeno festas
de Van der Steen Helena publikigita 2007-05-31 Laste modifita: 2007-06-04 21:08 — arkivita sub:
Finfine ni nombris 185 registritajn partoprenantojn + kelkajn "nigrajn".....
Situas en 2007 / Vikipedio kreskas kiam Antverpeno festas / ++conversation++default
Comment Vikipedio malfidinda!
de Bernhard Pabst publikigita 2011-01-15 Laste modifita: 2011-01-21 21:03 — arkivita sub:
Dankon al Chuck pro la bona teknika flanko. Enhave kaj precipe lingve, Vikipedio estas plejparte senvalora, dubinda kaj neniel fidinda fonto. Fakte gxi estas kaperita [...]
Situas en 2011 / Vikipedio en Esperanto - baldaŭ dekjara / ++conversation++default
Comment Vikipedio malfidinda!
de esperanto publikigita 2011-01-15 Laste modifita: 2011-01-21 21:03 — arkivita sub:
Per Esperanta Vikipedio oni vere ne povas brili, nek fanfaroni. Ghi estas kun malmultaj esceptoj en plej oftaj kazoj simple tro fusha kaj tial neutiligebla, [...]
Situas en 2011 / Vikipedio en Esperanto - baldaŭ dekjara / ++conversation++default