Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Vikipedio en februaro rakontis pri Esperanto centmilfoje

Vikipedio en februaro rakontis pri Esperanto centmilfoje

de Redakcio Laste modifita: 2008-04-01 22:24
Kiom ofte iu artikolo en Vikipedio estas vizitata? Fondaĵo Vikimedio, kiu prizorgas Vikipedion, longan tempon ne kuraĝis publikigi la statistikon. Sed nun esperantistoj - kaj ĉiuj aliaj - povas vidi, ĉu iliaj artikoloj vere estas legataj. La statistiko montras, ke en la anglalingva versio pri Vikipedio la artikolo pri Esperanto nur dum februaro estis legita 57.746 fojojn. En la esperanta versio de Vikipedio la plej populara unuopa artikolo dum februaro ial temis pri la tupia lingvo, grupo de dialektoj parolataj en Sudameriko. Ĝi estis vidita entute 18.612 fojojn. Sur la dua loko estis la artikolo pri Esperanto, rigardita 5.814 fojojn, kaj sur la tria loko la artikolo pri Vankuvero, kun 3.900 vizitoj en februaro. La ĉefpaĝo de la esperanta Vikipedio en februaro estis konsultita 60.318 fojojn.

Laŭ raporto de la germanlingva vikipedia informilo Wikikurier, la teknikistoj de Fondaĵo Vikimedio timis longan tempon, ke la serviloj paneos, se ĉiu vikipediisto rajtos konsulti programon pri la artikola statistiko. Sed nun montriĝis ke tio fakte eblas sen problemoj, kiam oni publikigis ilon por vidi tiujn statistikojn por 75 lingvoj.

La artikolo Esperanto en la anglalingva Vikipedio estis alirita 57.746 fojojn dum februaro 2008. En la germanlingva tio okazis 22.247 fojojn, en la franclingva 2.815, en la pola 10.422, kaj en la esperantlingva mem 6.126 fojojn. Komune, supozeble pli ol cent mil fojojn iu homo en la mondo vidis la koncernan artikolon en sia lingvo dum tiu monato (eventuale plurfoje la samaj homoj). La pollingva artikolo montras, cetere, interesan pinton je la 27-a de februaro: 1.500 en tiu tago, anstataŭ la kutimaj ĉ. 300 tage. Ĉu pro konkreta evento?

La germanlingva Vikipedio, la plej granda kaj kvalita post la anglalingva, prezentas artikolon ne nur pri Esperanto sed ankaŭ pri rilataj temoj kaj subtemoj. Ekzemple, Esperanto-Literatur atingis 185 vizitojn, la artikolo pri la historio de Esperanto 385 kaj tiu pri Zamenhof 1.071. Plansprache (planlingvo) havis 3.802 vizitojn, kaj Ido 1.258.

Kompare kun aliaj artikoloj en la germanlingva Vikipedio, tiuj nombroj sonas ne bone, ne malbone. Ĉefministrino Angela Merkel estis alirita pli ol 43.000 fojojn, kaj George W. Bush (en la anglalingva) pli ol 560.000. Sed ĝenerale la informo-povo de Vikipedio pri Esperanto estas certe ne subtaksinda. Avantaĝas, kompare al ekzemple la informoj de Esperanto-asocia retpaĝo, ke la informoj en Vikipedio estas neŭtralaj kaj ne reklamecaj, kaj ke la kvalito de Vikipedio kaj ĝia reputacio kreskas kaj kreskas.

La ciferoj por la esperantlingvaj artikoloj estas ja ankoraŭ malpli altaj. Zamenhof trovis la interesiĝon de 581 uzuloj, George W. Bush de 359. La nuna Artikolo de la semajno, pri la Krucmilitoj, atingis nur 295 vizitojn, sed ekzemple Afganio 465, Ŝako 290 kaj Komputilo 1545 vizitojn. Fakaj kaj aliaj revuoj en Esperantujo supozeble ne atingas tiom multe da legantoj. Vikipedio do povas havi ankaŭ enorman gravecon por la faka lingvaĵo de Esperanto.

Cetere, estas interese kiel aktualaĵoj influas la klako-ciferojn. Vivtempe, la germanlingva artikolo pri Arthur C. Clarke interesis nur proksimume sesdek legantojn tage. Dum lia mortotago, la 19-a de marto 2008, ĝi estis alirata pli ol dudek mil fojojn, kaj nur je la 21-a la ciferoj falis denove sub mil. Kaj kiam la gazetaro publikigis nudbildon pri la edzino de la franca prezidento, subite miloj anstataŭ centoj da homoj volis legi pri Carla Bruni.

Ziko van Dijk

arkivita en:
pistike65
pistike65 diras:
2008-03-28 08:37
Legeblas pri Arthur C. Clarke anglalingva nekrologo el la klavoj de UEA-komitatano kaj membro de E-lingva Verkista Asocio, d-ro A. Giridhar Rao:
http://www.hindu.com/2008/03/24/stories/2008032455191100.htm
2,2 milionoj da legantoj de la cxiutaga eldono (el la artikolo The_Hindu en en.vikipedia.org) povis tie ekscii i.a. ke nia verda barata doktoro verkas ankaux en Esperanto, kaj ke ekzistas E-lingva traduko el Clarke-verko. (Vi trovos bibliografiajxojn en Vikipedio...)

amike
Istvan Ertl
edmundo
edmundo diras:
2008-03-28 10:23
Kaj hodiaŭ aldoniĝis du tradukoj al la bibliografio en Vikipedio, tre verŝajne lige kun ĉi tiu artikolo en Libera Folio.