Vi estas ĉi tie: Hejmo / Bildoj / La Berlina muro

La Berlina muro

de zope Laste modifita: 2011-08-12 16:08
La Berlina muro.
La Berlina muro
Plengranda bildo: 53.1 kB | Vidu bildon Montri Elŝutu bildon Elŝuti
esperanto
esperanto diras:
2011-08-13 16:41
Ĉi tiun memoran artikolon pri la konstruo de la Berlina Muro antaŭ 50 jaroj interesataj Esperanto-gazetoj povas libere transpreni kaj publikigi.

http://www.planlingvoj.ch/BerlinaMuro50-1961.pdf


La artikolo estis sendita i.a. ankau al s-roj Wulff kaj Wowereit kaj al s-ino Merkel.
pistike65
pistike65 diras:
2011-08-13 19:41
"Ŝajnas ke ... oni efektive konstruis ŝtonan muron por marki la komenciĝon de alia ŝtato". Ŝajnis! Dankon, Andy, pro la analizo! Mi afishis la ligilon che Facebook.
Miaj ligiloj:
http://osiek.org/lagazeto/LG-36/se-la-muro-ne-estus.html
http://pistike65.wordpress.com/[…]/

amike
Istvan Ertl
esperanto
esperanto diras:
2011-08-14 13:32
El Berlino atingis min reago de iu e-isto (ne Blanke), kiu nomis mian tekston "mensoga konstruajho", kiu interesas" neniun porkon".

Mi shatus aperigi tiun leteron, sed rezignas prie, char tro embarase.

Shajnas ke ankau inter germanaj e-istoj trovighas politike torditaj mensoj, kiuj neas historiajn faktojn, kiel montras ankau alia(j) ekzemplo(j). Kauzo por forlasi la Eo-movadon, char mi supozas, ke en ghi trovighas ne malmultaj politike "reakciaj" kaj dangheraj personoj (kiujn mi rekomendas al la Konstitucia Protekto por observado).
Kirilo
Kirilo diras:
2011-08-14 18:06
Mi legis vian tekston kaj trovas ĝin vere leginda (kvankam por germano interesata de historio ĝi ne enhavas sensaciaĵojn, kompreneble) kaj eĉ simpatia, ĉar ĝi ne estas neŭtralaĉa, sed "kuraĝas" nomi totalisman sistemon tia, kia ĝi estis.
Ĝi enhavas neniujn troigojn aŭ eĉ mensogojn, evitinda miaopinie estas nur la uzo de "sovetia zono" por GDR, ĝi ja fakte estis (duon)aŭtonoma ŝtato.
esperanto
esperanto diras:
2011-08-15 18:33
Mi ghojas, ke vi atestas al mi kuraghon. Nu, por mi verki tian artikolon estas memkomprenebla afero kaj bezonas neniun apartan kuraghon au heroajhon, sed nur tempon (kiun mi volonte pretas investi).
Fakte mi celis produkti nek sensaciajhojn nek simpatiajhojn nek troigojn, sed indan kaj seeble objektivan, lau certigitaj faktoj, memorigon pri la politikaj eventoj de la tiama tempo (kiel mi provis fari tion en Spegulo). Per mia ekzerco mi krome celis sperti, chu en Eo eblas entute facile verki pri tia faka kaj komplika temo, pri kio ne ekzistas tradicio en Eo. Pro terminologiaj kauzoj tio ne estas tute facila.

Iom sensacia (fakte skandala) eble tamen estas la klarigo de la belgo pri la berlina muro, kiun mi aldonis.
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-08-15 22:15
Mi nur povas oferti anekdotojn pri la falo de Berlina Moro. Tiatempe li loĝis en Frantfurt ĉe Majno (ekzistas multaj Frankfurtoj en Germanio). Mi jam havis bonan rilaton al okcidentgermano kiu estis la koramiko de iu kion mi kredis ami. Sed ĉar mi lin tiom ami, mi akceptis helpis tiun orientgermanon liberiĝi en okcidenta parto de la lando. Tuj la orientgermanoj flankeniĝis kaj trovis novan koramikon. Mia unua koramiko venis al mi por elplori. Mi nur tiam povis oferti al li fratecan amon. La eksorienta germano donis al mi nomojn de orientgermanoj kiuj bezonis helpon por eliri el Orientgermanio. Mi tute ne volis repliki la spertojn de mi iame amata amiko. Sed mi akceptis la nomojn kaj mi skribis al ili ĉar mie vere kompenis (post mia vizito tie) ke ili vivs en aĉaj kondiĉoj.
Miaj novaj kontaktuloj estis kaj viraj kaj inaj sed ĉiuj de la nacia olimpika sportteamo. Mi invitis ilin viziti min en Frankfurt ĉe Majno. Ili venis.Ĉiuj ili plendis pri la aĵoj por kioj ni okcidentuloj devas doni monerojn! Ili ja pravis, tutsignife! Niaj estraranoj klopodas elsangriĝi nin mone de tuto kion ni have por akvotrini, admiri parkon, parkumi la aŭton por aĉeti karan aĵon aŭ manĝi en kara reataŭracio.
esperanto
esperanto diras:
2011-08-20 15:53
Artikolo prilaborita kaj kompletigita.
http://www.planlingvoj.ch/BerlinaMuro50-1961.pdf

Chisemajnfine oni povus verki memoran artikolon pri la puco en Moskvo kaj la sendependigho de la baltaj shtatoj...
Priajn resursojn oni trovas sur www.osteuropa.ch kaj www.swissbalticchamber.com au www.tallinn.ch

Komentado malŝaltita