Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / xavy / Norda Francio kandidatas por la 100a UK en 2015!

Norda Francio kandidatas por la 100a UK en 2015!

de Xavier Dewidehem Laste modifita: 2009-12-16 19:47
Xavier Dewidehem, prezidanto de la Nordfrancia Esperanto-Federacio, anoncis al la prezidanto de Unuiĝo Franca por Esperanto, ke lia regiona federacio kandidatas por akcepti la Universalan Kongreson de Esperanto en 2015 en la regiona ĉefurbo Lillo. Pri tiu kandidateco ekzistas retpaĝaro, kie homoj povas deklari siajn subtenojn.
Norda Francio kandidatas por la 100a UK en 2015!

Provizora emblemo de Lille2015

Xavier Dewidehem, prezidanto de la Nordfrancia Esperanto-Federacio, elektis la Zamenhof-tagon por sendi specialan leteron al Aleks Kadar, prezidanto de la Unuiĝo Franca por Esperanto, kun kopio al Probal Dasgupta, prezidanto de UEA. En tiu letero li ja anoncas la kandidatecon de la Nordfrancia Federacio por akcepti la 100an Universalan Kongreson de Esperanto en la nordfrancia ĉefurbo Lille (Lillo)!

Tio rezultas de decido, kiun alprenis la federacia komitato en oktobro 2009. La novaĵo estis jam anoncita parole la 14an de novembro 2009 okaze de la 21a Eŭropa Rendevuo de Morbecque, kiun ĉiujare organizas la Federacio; tiam ĉeestis i.a. Barbara Pietrzak, ĝenerala sekretario de UEA.

La kandidatiga letero pri Lille 2015 tekstas jene:

"Universala Kongreso estas ĉiujara ĉefmomento en Esperantujo: tie renkontiĝas plej multaj esperantistoj el la tuta mondo por ĝui la plezuron konversacii internacilingve, por koniĝi unuj kun aliaj, por plikleriĝi, por debati kaj decidi pri politikoj de la Esperanto-movado, por ekkoni urbon kaj regionon kaj por distriĝi.

"Universala Kongreso donas eksterordinaran impulson al la Esperanto-movadoj urba, regiona, landa. Dum nia asocia movado ofte suferas pro manko de volontuloj por responsi, agadi aŭ helpi, Universala Kongreso povas doni al homoj kaj asocioj celon kaj plian entuziasmon kaj instigi ilin al pli facila kontribuemo al la movado.

"Francio rolis kaj plu rolas grave en la tutmonda Esperanto-movado. En 1997 nian landan asocion honorigis la Fyne-trofeo de UEA pro ĝia rimarkinda agado rilate informadon kaj komunikadon. Krome, norda Francio estas fama kaj aktiva regiono: fama pro ĝia esperantista historio, kiu portas i.a. la unuan Universalan Kongreson de Esperanto en 1905 en Bulonjo-ĉe-Maro; aktiva pro la ĉiujaraj aranĝoj, agadoj kaj kunlaboroj de la Nordfrancia Esperanto-Federacio kaj ĝiaj kluboj.

"En 2005 la Nordfrancia Federacio kun la Unuiĝo Franca por Esperanto (UFE), SAT-Amikaro k.a. sukcese organizis la internacian amikecan renkontiĝon Boulogne2005 en Bulonjo-ĉe-Maro por festi la centan datrevenon de la unua Universala Kongreso.

"Mi havas tiun honoron anonci al vi, ke per decido de sia komitato la 18an de oktobro 2009 la Nordfrancia Esperanto-Federacio kandidatas por akcepti la 100an Universalan Kongreson de Esperanto en la nordfrancia ĉefurbo Lillo (Lille) kun tuttaga ekskurso en Bulonjo-ĉe-Maro. Mi invitas vin viziti nian kandidatecan retpaĝaron: www.lille2015.esperanto-nord.org.

"Miaj samfederacianoj kaj mi certas pri la alta intereso organizi kun UEA tiun Universalan Kongreson en Francio kaj en Lillo. Mi petas de UFE ĝian aprobon, apogon kaj partoprenon al la kandidateco de Lillo. Se UEA decidos favore al ni, certe ni tiam kapablos arigi ĉies fortojn por organizo de sukcesoplena, antaŭeniga kaj memorinda Universala Kongreso en 2015."

La Federacio kreis apartan retpaĝaron dediĉitan al tiu kandidateco. En ĝi estas mallongaj unuaj klarigoj kaj precipe eblo por la vizitantoj deklari sian subtenon al la kandidateco de Lillo por 2015.

Universala Kongreso okazis en Francio pasintfoje en 1998 en Montpeliero.

sudastelaro
sudastelaro diras:
2009-12-17 09:53
Se la centjariĝo de UK ne okazis en Francio, nepre tie devus okazi la centa!
Mi subtenas kaj kuraĝigas la ideon. Brave, ke sufiĉe frue Lille sin prezentas!
James (Brazilo)
javergara
javergara diras:
2009-12-17 13:01
Mi tre ghojas, i.a. char mi vidas fortan konekton inter nia modesta strebado kaj la emancipaj, respublikanaj valoroj kiuj elradiis el Francujo al la mondo ("Libereco, Egaleco, Frateco"). Eble modernigante la lastan lau la nuna lingvouzo al Solidareco, ili ankorau restas kiel sopirata idealo chiutage alcelinda, samkiel ilia realigho en la lingva sfero per la pligrandigho de la Esperanto-uzantaro.

José Antonio Vergara

Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-12-17 13:18
La iamaj tri magiaj vortoj de la franca revolucio,kiuj revoluciis la mondon, kaj gxi devus denove esti sxangxita.
Al tri magiaj vortojn mi proponas aldoni solidareco´n kaj unueco´n, kiu mankas precipe en nia movado.Al la francaj gesamideanoj deziras bonan esperon!

Sincere Stanislavo