Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / fanjono's Home

Home page for fanjono

de Fang Yong Laste modifita: 2011-11-09 09:16
fanjono
fanjono diras:
2012-03-13 04:40
Ni interkonatigxis en esperantista komerco-forumo. Jam fine de la pasinta jaro mi eksendis senpagajn specimenojn (4 telefonoj, brakhorlogxo, paro da sxuoj) al li, kaj en la komenco de Aprilo mi komencis sendi varojn laux liaj mendoj al liaj familianoj-ricevantoj cxefe en Kongo kaj Angolo. Tiuj varoj kostas 5774 $. Iom da tempo post la atingo de la varoj mi postulis pagon de li, sed li cxiam havis diversajn pretekstojn kaj promesis, ke li pagos baldaux. Pli poste al tiu sumo mi mem proponis rabaton je 774 $ kun la espero, ke li tuj pagos la tutan sumon. En Junio kaj Julio, kiam mi estis petanta la antauxajn pagojn, li ecx ankoraux kelkefoje petis min plu sendi komputilojn je valoro de pli ol 2000 $, senhonte kaj naive demandante, cxu li devas pagi? Kaj mi ne plenumis tion, cxar mi jam ne volas kaj ne kapablas. Mi ekkonsciis, ke li rigardas min kiel liveranton de senpagaj varoj, li jam nature alkutimigxis ricevi de mi senpage kiel senhonta almozopetanto. Iam mi postulis, ke li pagu etan parton por mildigi la aferon, sed senrezulte! Tiel la tempo forpasis en senfinaj amaraj petadoj kaj diskutoj, kaj meze de Julio demandite li diris, ke li pagos 2000 $ en tiu monato, kaj antaux tiu tago mi plurfoje fiksis la interkonsenton telefone kun li, konfesante, ke mi dronas en malfacila financosituacio kaj vivteno farigxis problemo, tial la mono estas ege bezonata. La 31-an de Julio en granda maltrankvilo mi telefonis al li kaj atentigis, ke jam estas la lasta tago, sed li respondis, ke li pagos post 2 tagoj, kaj “gravas la mono, ne gravas la monato”, kaj cxar la monato finigxas en sabato kaj dimancxo, kaj la 1-an de Auxgusto li havos pli "gravan" aferon. (en Cxinio estas proverbo, kiu diras, ke vorto unu fojon dirita ne povas esti retirita ecx per kvaro da cxevaloj.) Nun jam forpasis tiuj tagoj, pri kiuj li promesis, kaj li nun restas nekontaktebla retposxte kaj telefone lasinte tiujn vortojn: Saluton, mi ne havas la tutan sumon, atendu, atendu, atendu, atendu. Bonvolu atendi!!! Ni ne diskutu, bonvolu! Ankaux mi ne plu havas la forton diskuti, nek per telefono, nek per la reto, atendu iomete, mi sendu la monon, nur NE PLU DIRU KE MI NE VOLAS!
Li diris, ke li estas kristano, sed mi pensas, ke vera kristano ne tiel kondutas!
La 4-an de Auxgusto, post kiam li lasis la vortojn, mi avertis lin, ke mi publikigos la aferon en la tutmondaj Esperantaj forumoj kaj ecx petos enmiksigxon de loka financa kompanio, se tio tiel dauxros! Al tiuj miaj mesagxoj li ankoraux tenas sin silenta! Tamen ecx nun mi volas bone kaj pace solvi la aferon!
P.S 1: De la 4-a de Auxgusto gxis hodiaux la afero ne plibonigxis, al miaj mesagxoj kaj telefonoalvokoj li tenas ankoraux silenton, kaj intertempe 3 foje postrestigis la samajn ripetajxojn. Mi nun jam ne postulas lin tuj pagi, nur arangxi la pagoplanon kun detaloj de tempo, fojo kaj sumo. Sed li tute preteratentis tion, donante nenian ehxon.
P.S 2: Pro la premo al li en la retpagxoj (Mi sercxas Sinjoron Moliere ), mi sukcesis telefoni kun li kaj la sekvintan tagon, la 14-an de Auxgusto li faris la 1-an pagon je 400 $.
P.S 3: La 16-an de Septembro ni bone interkonsentis, ke la sumo 4600 $ rabatigxu je 600 $, kaj estu 4000 $. Li pagu 50% de la sumo en Septembro kaj por la cetera cxiu-monate po 500 $. La 26-an de Septembro, t.e: 4 tagojn antaux la lasta tago de la monato mi memorigis lin pri tio telefone kaj mesagxete. Li komplete montrigxis kanajlo kaj fripono, dirante, ke tute ne eblas kolekti 2000 $ dum mallongaj 4 tagoj ( cxu mi ekpetis la pagon nur tiu-tage? ) kaj cxu li devas mortigi sian filon kaj dispecigi kaj vendi lin por pagi al mi? Li pagos nur tiam kaj tiom, kiam kaj kiom li havos. (Dio scias, kiam kaj kiom li havos?) Mi proponis, ke se mi pli multe rabatos, kiom kaj kiam li pagos? Li respondis, ke kiom mi rabatos, li ankoraux ne kapablos.
P.S 4: La sekvintan tagon lasinte la proponon, ke mi refoje rabatos la sumon 4600 $ je 1600 $ al 3000 $, kaj li pagu 1000 $ en Septembro kaj 2000 $ antaux la 15-a de Oktobro, mi telefonis inviti lin al reta renkonto, li promesis veni post 1 horo. Finfine li refoje trompis min per silenta malcxeesto. La sekvintan tagon (09-28) mi sukcesis telefoni kun li, kaj ripetis mian proponon, li rifuzis! Nur nun mi komencas kompreni, ke mi falis en lian kaptilon, li komplete pretis pagi neniom kaj mangxi mian tutan monon. Mi ne pli frue publikigis tion, cxar mi dauxre havis la esperon, ke li ekhavos kompaton, kaj tio iom sxangxigxos, kaj la afero mem solvigxos!
El Kongo jam venis privataj kontaktoj kaj akuzoj kontraux sinjoro Moliere, lauxinforme, li vivas per trompo jam de multaj jaroj.






 


fanjono
fanjono diras:
2012-03-13 04:49
Li estas la prezidanto de la partio UNU MONDO.http://www.unu-mondo.org/pageID_9883048.html
edmundo
edmundo diras:
2012-03-13 11:10
Do eble vi menciu la aferon al aliaj estraranoj de tiu partio. Hokan Lundberg kaj Ulrich Matthias estas veraj homoj, kiujn mi jam renkontis.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-03-13 17:49
Vi estas parte mem kulpa. Kiel vi povas fidi al fremda persono. Kono de Esperanto ne faras lin honesta. Vi eniris en tre bona societo inter chielo kaj tero.
Estas interese, ke tiu homo volas gvidi "mondan" partion. Kiel aspektus tiu "Unu Mondo"?
umatthias
umatthias diras:
2012-03-13 18:32
Jam antaŭ 5 monatoj anoj de Unu Mondo diskutis pri Molière. En diversaj retaj forumoj li tiam mem jam respondis al la akuzoj de Fanjono. Tiuj respondoj povas veki ioman komprenon, sed neniel sufiĉis por ke Molière povu montriĝi honesta homo.

Necesas tamen atentigi pri tio, ke ankaŭ Fanjono ne estas honestulo. Li vendis ĉefe pirataĵojn, ekzemple falsajn ROLEX-horloĝojn, kaj avidis je profito sen kontroli la pagi-povon de sia komerca partnero. (Ja falsaj ROLEX-horloĝoj kostas en Ĉinio eĉ ne 5 € ...) La konflikton Fanjono kaj Molière nun simple solvu inter si.

Koncerne Unu Mondon, necesas atentigi pri tio, ke sur monda nivelo ni dividas la sorton de multaj fakaj E-asocioj: Ni formale ne vere funkcias. Fine de 2010, ni estis kortuŝitaj pro tio, ke li mem alvojaĝis de Varsovio al nia fondokunveno en Wiesbaden, kaj iom spontane aperis la ideo elekti lin prezidanto. Nuntempe mi dediĉas multan forton al la germana sekcio de Unu Mondo (kiu daŭre bone funkcias), dum ankoraŭ ne okazis reelektoj de estraro sur monda nivelo. Kompreneble post tiuj eventoj mi klare kontraŭus la reelektiĝon de Molière.
fanjono
fanjono diras:
2012-03-14 01:48
Cxu la respondoj de Moliere vekis cxe vi komprenon? Kian?
edmundo
edmundo diras:
2012-03-14 18:15
Laŭ mi, vendi falsajn ROLEX-horloĝojn ne estas malhoneste, se oni ne mensogas pri la falseco.

Kompreneble, ĉu estas morale bone, estas tute alia demando; ankaŭ murdi homojn ne estas malhoneste.

Tio eble ŝajnas stulta filozofia distingo, sed en mia lando oni ne rajtas praktiki juron, se oni estas kondamnita pro krimo de malhonesteco, do la demando povus havi "praktikan" sekvon. Tamen, ĉu la jurista asocio havas saman koncepton de "honesteco" kiel mi, tion mi ne scias. Fakte, stariginte la demandon, mi tuj emas veti, ke ne ...
fanjono
fanjono diras:
2012-03-14 20:03
Jam antaŭ 5 monatoj anoj de Unu Mondo diskutis pri Molière.
Vi diskutis kaj finfine decidis, ke Moliere restu sur la posteno de la prezidanto por dauxre gvidi la partion en misan direkton?

En diversaj retaj forumoj li tiam mem jam respondis al la akuzoj de Fanjono.
Kiel plenkreskulo kaj bone edukita homo vi ne kapablas jugxi, ke 99% de liaj eldirajxoj estas falsajxoj?

Tiuj respondoj povas veki ioman komprenon...
Kiaj eroj de liaj puraj mensogoj kaj pretekstoj ecx povas veki vian komprenon?

Necesas tamen atentigi pri tio, ke ankaŭ Fanjono ne estas honestulo. Li vendis ĉefe pirataĵojn, ekzemple falsajn ROLEX-horloĝojn…
Mi cxiam estas fidela kaj honesta al miaj partneroj, cxiaj detaloj de varoj estas antauxe montritaj kaj bone klarigitaj.

kaj avidis je profito sen kontroli la pagi-povon de sia komerca partnero.
Cxu 20% da gajno estas avido laux vi?
Jes, mi estis naiva same kiel ke vi elektis trompiston kiel vian prezidanton kaj volas dauxre restigi lin.
Sciu, ke li estas pagipova, nur ne volas pagi.

(Ja falsaj ROLEX-horloĝoj kostas en Ĉinio eĉ ne 5 € ...) La konflikton Fanjono kaj Molière nun simple solvu inter si.
Vi estas pli kapabla ol mi en negoco de falsajxoj! Cxu vi agis jam tiufake? Mi pagis 4-oble pli ol vi.
Mi neniam kalkulis pri vi, nur ne volas vidi, ke vi havas trompistan prezidanton!