Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / bqfan / Aprila Ŝercotago pri lernu!

Aprila Ŝercotago pri lernu!

de FAN Baiquan — Laste modifita: 2009-04-02 07:07
Kontribuintoj: FAN Baiquan
Aprila Ŝercotago pri lernu!

Informiloj ĉe lernu!

Estas la 1-a de aprilo hodiaŭ, la ŝercotago. Laŭ dire, en Francio, tradicie oni metas kaŝe paperan fiŝeton en la dorson de geamikoj, kaj oni kutime diras "aprilfiŝo (Poisson d'Avril)" kiam la ŝerco estas malkovrita.

Unu tago antaŭ la ŝercotago cxijare, kio estas hieraŭ, mi laŭkutime vizitis Ĉinan Esperantan Forumon (http://reto.cn/forumo/cina/) kaj sekvis afiŝon pri lernu.net. Mi hazarde ĉe la paĝo ”Informiloj” (http://eo.lernu.net/pri_lernu/informiloj/artikolo.php?printebla=1) trovis tian frazon ”kelkaj ĉinoj eksabotis la paĝaron pro lecioneto pri Tibeto en alia kurso” en Intervjuo kun Sonja Petrović Lundberg, estrino de la teamo de lernu! por la Itala esperantista revuo. Pli seriozaj la frazoj troviĝas en la angla kaj ĉina versioj de la paĝo, ”some Chinese began to sabotage the project because of a short lesson about Tibet in another course ” (http://en.lernu.net/pri_lernu/informiloj/artikolo.php?printebla=1 kaj http://zh-cn.lernu.net/pri_lernu/informiloj/artikolo.php?printebla=1).

Tio elvokas el mia memoro la malagrablan sperton pri mia lingvohelpo por lernu! .

Septemberon 2003, mi skribis al la Teamo de lernu! esprimi mian deziron traduki lernu! en la ĉinan. Sonja Petrovic, unu el la estraranoj de lernu!, respondis jene la 11-an de septembro, 2003:

”mi plene subtenas la iniciaton havi ankaux simpligitan cxinan version, se vi kun aliaj cxinoj volus/povus fari tion. cxe http://www.lernu.net/cgi-bin/wiki.pl?PorTradukantoj trovigxas gxeneralaj klarigoj kaj konsiloj por tradukantoj, sed se vi sxatus iel automatigi (se entute eblas) konvertadon, tiam ni devus sendi al ni pli da detaloj.”

La 13-an de septemro, 2003, Sinjoro Clayton Smith, la retmajstro de lernu! , informis min, ke li jam aldonis la simpligitan ĉinan lingvon al lernu!:

”Laux via peto, mi aldonis la simpligitan cxinan lingvon al lernu.  Nun oni povas vidi la pagxaron en tiu lingvo nur se oni estas oficiala tradukanto.  Se vi ne jam estas tradukanto, bv. sendi al mi vian salutnomon, kaj mi igos vin tradukanto.”

Mi kaj sinjoro Li Zhongmin, esperantisto el Hangzhou, Ĉinio, eklaboris traduki la paĝaron de lernu! en la simpligitan ĉinan.

Post ĉirkau duona monanto da laboro, ni finis la tradukon. Je la 29-a de septemro, sinjoro Li Zhongmin sendis al mi jenan mesaĝon:

”Mi gratulas al vi ankau' al mi mem, ke la tradukado jam estas preta (100%). Unue ni funkciigos la tradukadon. Mi skribis mesag'n pri la problemo al iu estro de TEJO antau' unu semajno, sed mi ne ricevis respondon. Antau' duona horo mi skribis alian mesag'on al la retmajstro kaj la respondantoj de "Lernu!". Ni devas atendi la respondon.”

kaj metene la 30-an de septemro, jenan mesaĝon de Sinjoro Li:

"Hodiaw mi estas tre kontenta, ke la retkurso "lernu" finfine ekfunkcias . Mi elkore dankas vin, dankas la retmajstron kaj la respondantojn de "Lernu!".
Agrabla kunlaboro, chu ne? Chion bonan al vi kaj viaj familianoj!”

La 29-an de septembro, 2003, mi informis Hokan Lundberg, unu el la estraranoj de lernu!, pri la preta tradukado de la simpligita ĉinlingva paĝaro:

”La simpligita c'ina versio de "Lernu!" jam estas tradukita je 100%. Nun ni petas la retmajstron alligi la simpligitan c'inan version c'e la c'efpag'o. Ni atendas g'in funkcii dum la 5a Tutlanda E-Kongreso de C'inio 29.09-03.10.2003.”

La simpligita ĉina versio de lernu! estis alligita al la ĉefpaĝo post la solvo de malgrandaj tekniakj problemoj. Sed la paĝaro de lernu! kreskas kaj la enhavo ankaŭ pligrandiĝas. Ni sekvas la ŝanĝon de la paĝaro kaj plidatigi ĝin. Post kelkaj monatoj, je la 15-a de marto, 2004, sinjoro Li Zhongmin skribis al mi mesaĝon en la ĉina diri, ke li trovis eraran enhavon pri Tajvano kaj Tibeto en lernu! . Mi tuj demandis al Hokan je la 16-a de marto, 2004:

”S-ro LI Zhongmin, lingvohelpanto (zh-cn) sendis al mi mesag'on hierau', ke en la retpag'oj de "Lernu!" trovig'as eraraj kaj sentofendaj enhavoj pri Tibeto kaj Tajvano.

Bonvolu kontroli la retadreson http://www.lernu.net/tradukado/redaktejo.php?lingvo=zh-cn

    /kursoj/vkz/ekzercoj/v_10.xml.php kie trovig'as la frazo

 "Tibeto estas malgranda lando." kaj     /kursoj/vkz/vojagxo_10.php kie trovog'as la frazoj "En Lhasao estas la eksloĝejo de Dalai-lamao." "En 1959 Dalai-lamao devis forlasi Lhasaon kaj Tibeton pro politikaj malfacilaĵoj." "Sed li esperas povi reveni al Lhasao iam." "Por praktiki toleremon, onia malamiko estas la plej bona instruisto." (Dalai-lamao)" Krome, c'e la regista listo Tajvano estas listigita kiel "lando" , sed ni pensas, ke estas pli bone s'ang'i "lando" al "lando kaj regiono".

Tibeto kaj Tajvano estas partoj de C'inio kaj ni esperas, ke vi povas s'anng'i la supre menciitajn enhavojn.”

kaj Hokan respondis jene la saman tago:

”mi dankas vin por la atentigoj! mi nun sxangxis tiel ke Tajvano ne aperas en la listo de aziaj landoj kaj la ekzerco nun estas "Cxinio ne estas ___granda lando."”

kaj poste, je la 5-a de aprilo, 2004, nur kelkaj tagoj post Aprila Ŝercotago:

”mi nur volas montri ke mi jes reagis al vi, vidu malsupre (sed sxajne gxi ne atingis vin pro iu teknika problemo ie). la tekston pri Dalai-lamao mi ne volas sxangxi. mi pensas ke vi kaj aliaj kritikantoj de tiu teksteto ne bone komprenas kiel la cetera mondo vidas la situacion pri Dalai-lamao kaj Tibeto.. ni e-istoj devas cxiam provi estimi kaj sekvi la homajn rajtojn miaopinie.”

Ĉu estas centra mondo? Se jes, kie ĝi estas? Kiu estas la estaro de la centra mondo? Bonvolu montri la mi! La sama tago de la 5-a de aprilo, 2004, Hokan plidetaligis lian starpunkton:

”mi tute ne celis esti kontraux Cxinio, kial vi pensas tion? simple mi sxatas la personecon de Dalai-lamao kaj pensas ke li estas tre interesa homo, pro tio mi verkis teksteton pri li en la kurso. krome interesas min kion vi pensas pri la homaj rajtoj en EU kaj Nordio (vi logxas tie nun, cxu ne?).

unu el la lernu-helpantoj proponis kelkajn demandojn, mi gxojus se vi sxatus respondi ilin:

"Cxu Dalai-lamao neniam logxis en lhasao?

Cxu Dalai-lamao ne lasis lhasaon kaj tibeton en 1959?  Se li lasis, cxu li ne lasis pro politikaj problemoj?

Cxu Dalai-lamao ne esperas ke li iam revenos al lhasao?

Cxu li ne diris ke estas pli bone esperi ol ne esperi?

Cxu li ne kredas je reenkarnigxo kaj amo al cxiuj?

Cxu li ne diris ke por praktiki toleremon, la malamiko estas la plej bona instruisto?

Mi ne vidas ofendon cxi tie, ecx ne estas mencio de la cxina registaro. Se iu leganto ne jam konas la situacion, li/sxi neniel povus scii ke la foriro iel ajn rilatas al la cxina registaro.

Dalai-lamao mem ne diras ke tibeto sendependigxu - li volas ke tibeto estu pli memstara en Cxinio, kaj li volas labori kun la cxina registaro por trovi solvon.  Li mem diris tion plurfoje.  Mi ne certas pri kial oni tiom forte kontrauxas lin.  Tamen mi sugestas ke ni demandu al la plendintoj, kiel ili sxangxus la kurson - cxu ili volas entute forigi Lhasaon kiel lokon, cxu ili volas ke ni diru ke Cxinio "liberigis" Tibeton?  Oni nun fiparolas lernu-n en cxinio, kaj se estas facila maniero por placxi kaj al ni kaj al ili, tiel ke cxiuj povas esti trankvilaj pri la enhavo de la pagxaro, do tio estas la plej bona solvo."

La saman tago, la 5-a de aprilo, 2004, mi trovis, ke la tradukantoj de la simpligita ĉina paĝaro ŝanĝiĝis. Mi skribis al la tuta teamo de lernu!:

”Mi rimarkis, ke c'e la pag'o Tradukantoj de "Lernu!" (http://www.lernu.net/lernu.php?lingvo=zh-cn&PHPSESSID=94cf2cd80d026c721f0a57d90fd4b8bf) allistig'as la nomoj jenaj: Manlai You, Fan Baiquan, Li Zhongmin.

Mi volas sciigas vin, ke s-ro Li Zhongmin faris la plej parton de la traduko. C'u s-ro You gvidis nin au' li faris la plej parton de la laboro. M ne kredas, ke s-ro Manlai You jam faris multe da laboro por "Lernu!" kaj meritas anstau'igi sian nomon antau' s-ro LI Zhongmin.

Mi volas averti vin respekti la c'inajn tradukistojn kaj iliajn opiniojn, kvankam ili ne havas saman ideologion kiel vi!!!

Mi ankau' ne kredas lian tradukon tre tau'gan  por c'inoj c'efteraj, c'ar Tajvano, Hongkongo havas diferencajn esprimojn de la c'ina lingvo, kvankam ni povas kompreni unu la alian.

Bonvolu meti la nomon Manlai You post Fan Baiquan, Li Zhongmin, alimaniere ni konsideras lin "s'teli" nian laboron pro lia politika avantag'o de la "Lernu!" teamo!!!”

Sonja Petrovic respondis la saman tagon:

”ordo en kiu aperas tradukantoj cxe la pagxo al kiu vi referencas signifas nenion. Plej ofte gxi montras fakte ordon en kiu unuopaj tradukantoj ekaktivis, kaj Manlai You ekaktivis antaux vi. Tial, bv ne ofendigxi, senti vin malrespektata aux simile. Ankaux cxe aliaj lingvoj homoj kiuj faris plej multan laboron aperas lastaj simple cxar ili lastaj aligxis al la projekto aux simple pro hazardo, kaj neniu gxis nun plendis pri tio. Kaj, mi petas, respektu iom ankaux la tempon, opinion kaj kutimojn de aliaj kunlaborantoj de "lernu!".”

Klare, Sonja ne sciis la diferencon inter du skribsistemoj de la ĉina lingvo: simpligita kaj tradicia. Sinjoro Manlai You ekaktivis je la traduado de la tradicia skribsistemo kaj li neniam kunlaboris kun ni je la simpligita skribsistemo de la tradukado ĝis tiam. La simpligita paĝaro estis nur aldonita ke de la 13-an de septemro, 2003 laŭ la mesaĝo de sinjoro Clayton Smith post mia iniciito.

Post mia diskuto kun sinjoro Li Zhongmin, ni decidis ne plu labori por lernu! Kaj demandis nuligi niajn nomojn de la paĝaro en la simpligita ĉina lingvo. Ni nur lasis la paĝaro ĝi estis.

La 7-an de aprilo, 2004, sinjoro Li Zhongmin skrinis al Jokan kun logika racio:

”Mi ja tre sxatas la retkurson “Lernu”-n, kaj volas prezenti gxin al cxinoj. Nia celo estas tio ke pli multe da homaj povas lerni nian lingvon per nia retkurso,“Lernu”,cxu ne?  En la mondo cxiuj havas diversajn politikajn opiniojn.  Pro nia celo, mi opinias ke en la kruso devas ne aperi iuj enhovoj pri argumentaj politikaj problemoj. Dalai-lamao, kiu vivas eksterlande, daure sin okupi kontrau Cxinia legxa registaro. En tiu stato, cxu vi ankorau kredas, se en la kurso “Lernu” ekzistas iuj enhavoj pri Dalai-Lamao, la retkurso povas esti uzata en nia lando? Se la retkurso ne povus esti uzata en Cxinio,  kio estas la valoto de simplita cxina versio de “Lernu”?  Mi volas daure kunlabori kun la Teamo “Lernu”, por nia Esperanto-movado, por la amikeco inter la diversaj nacioj. Mi dankas S-ron Manlajo pro lia fervora laborado pri “Lernu”.  Sed tre bedaurinde ke la iuj esprimoj en simplita cxina inter cxeftero de Cxinio kaj Tajvano ne estas tute samaj.  Do mi ankau volas kunlabori kun S-ro Manlajo.    Certe mi prirespondas pri tio kiun mi faras.  Antaue mi jam proponis ke la tradukanto devas posedi pasvorton, kaj cxiu devas prirespondi pri tio kiun ili faras. S-ro Fan Boqian, mia kolego en la laboro pri “Lernu”,  kiel unu el la tradukantoj ankau devas posedi pasvorton, cxu ne?  Ni ne volas iuj maltrankviligi nian laboron, pri kiu ni sinforgese elspezas multe da nia energio kaj tempo. Sed oni neniam sciigis nin pri niaj pasvortoj, subite forpusxas nin pri daure labori por “Lernu”, cxu tiu cxi ago estas gxentileca ?”

Hokan respondis al Sinjoro Li la saman tagon:

”> ni devis meti pasvorton cxe la tradukejo pro tio ke iu gxenis la

> tradukadlaboron pri la zh-cn-versio.

> ni volonte sendos la pasvorton al vi kaj tre gxojus se vi sxatus dauxrigi la

> bonan kunlaboron. tamen, vi devas unue promesi ke:

>  - vi ne plusendos la pasvorton al iu alia

>  - vi akceptas la enhavon de la pagxaro (ankaux kiam temas pri ekz

> Dalai-lamao)

>

> cxu en ordo por vi?”

Laŭ la mesaĝo de Hokan, ni devas akcepti ĉian enhavon de la paĝaro por traduki. Do, tio estas lia demokratio!

Mia ŝercotaga rakanto finiĝas kaj mi devas nun kontroli, ĉu estas aprilfiŝo en mia dorso.

FAN Baiqaun

Helsinko, Finnlando

la 1-a de aprilo, 2009

DanieleBinaghi
DanieleBinaghi diras:
2009-04-06 23:16
Sin proponi por tradukada laboro, precipe kiam temas pri multlingva projekto (mi pri tio spertetas, ĉar mi laboras ekzemple en tradukgrupoj de komunumo Couchsurfing), ne signifas sin proponi por verka laboro: iu alia jam pretigis tekstojn, kaj oni simple voluntulas por traduki ilin. Ĉu tiuj tekstoj plaĉas aŭ ne plaĉas, tio estas alia afero; sed, se ĉiu tradukisto ŝanĝus eĉ teksteron laŭplaĉe, je la fino ne plu temus pri la originala projekto, ĉu ne? Kaj, ĉar oni libere voluntulas, oni ĉiam rajtas same libere foriri de la tradukteamo, se oni ne konsentas kun la tradukenda teksto; aŭ, pli utile, oni rajtas sin proponi por aliĝo al la krea teamo, por plu diskuti pri tiuj temoj.

Tion dirite, mi scivolemas: kial sinjoro FAN diras ke "la frazoj kiuj troviĝas en la angla kaj ĉina versioj" de la menciita paĝo estas "pli seriozaj"? La angla (pri la ĉina mi ne povas diri) versio estas la ekzakta traduko de la originala esperanta teksto, do... ĉu eble li celas ke la angla (aŭ la ĉina) lingvo estas pli serioza ol esperanto? Aŭ ĉu temas pri plua Aprilfiŝo?