Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / WinstonSmith / Itala nacia gazeto parolas Esperanton

Itala nacia gazeto parolas Esperanton

de Fabio Bettani Laste modifita: 2009-11-19 22:38
La 12-an de novembro 2009 la ĉefa itala gazeto, "La Repubblica", publikigis dukolumnan artikolon pri Esperanto en siaj kulturaj paĝoj. Sub la titolo "Nun Esperanto renaskiĝas en Interreto" ĝi prezentis skizan sed precizan raporton pri la nuntempa uzado de Esperanto (ne nur en Interreto), kaj ankaŭ enhavis intervjuojn al samideanoj Renato Corsetti kaj Michela Lipari.
Itala nacia gazeto parolas Esperanton

"150 jarojn post la naskiĝo de la kreinto, nun Esperanto renaskiĝas interrete".

Ĵaŭdon, la 12-a de novembro 2009, la ĉefa itala taggazeto, "La Repubblica" ("La Respubliko"), publikigis dukolumnan artikolon pri Esperanto. Sub la titolo "Nun Esperanto renaskiĝas interrete", ĝi prezentis skizan sed precizan raporton pri la nuntempa uzado de Esperanto (ne nur en Interreto), kaj ankaŭ enhavis intervjuojn al samideanoj Renato Corsetti kaj Michela Lipari.

Subskribis la tekston, kiu aperis en la kulturaj paĝoj de la gazeto, la ĵurnalisto Dario Pappalardo.

La kerna aserto de la artikolo estas ke Esperanto, kvankam ne rapide disvastiĝinta laŭ la deziroj de siaj pioniroj, hodiaŭ travivas duan naskiĝon danke al la eblecoj disponigitaj de la modernaj komunikiloj, kiel Interreto. Por kapti la atenton de la leganto, la ĵurnalisto komencas per rekta mencio de la subskribkolektado por enkonduki Esperanton en usonajn lernejojn, kaj pri la abundo de esperantistaj paĝoj ĉe Tvitero, Jutubo kaj Vikipedio.

La artikolo evidentigas, ke Esperanto tutfacile lerneblas per Interreto danke al la retejo Lernu; ĝi ankaŭ substrekas la gravajn servojn ofertitajn rete de Itala Esperantista Junularo, kiu, ĉe la adreso iej.esperanto.it, proponas senpagan kurson de Esperanto per retpoŝto, listigas ĉiujn Esperanto-eventojn en Italio kaj vendas la esperantigojn de famaj italaj komiksoj. Rezulte de la mencio de la retadreso sur la gazeto, la retejo de IEJ spertis duobliĝon de la averaĝa kvanto da vizitoj, kaj pluraj homoj aliĝis la Esperanto-kurson tie proponitan.

La artikolo enhavas intervjuojn al Renato Corsetti, laŭ kiu la nombro de esperantistoj tutmonde kalkuleblas je 2-3 milionoj, kaj Michela Lipari, kiu substrekas la gravecon de lingva demokratio kaj ankaŭ mencias, por tiuj kiuj interesiĝas pri la kreinto Zamenhof, la eseon "Zamenhof-Strato", kiun ŝi mem tradukis en la italan kaj publikigis ĉe ne-esperantista eldonejo antaŭ kelkaj monatoj. S-ino Lipari ankaŭ mencias la uzadon de Esperanto ekster la Reto, ne nur en Eŭropo, sed ankaŭ en Afriko kaj Ĉinio, en teatro kaj literaturo.

Fine, la artikolo skize resumas la lastajn proponojn pri la enkonduko de Esperanto kiel pontlingvo je eŭropa nivelo; ĝi rekte mencias la leĝproponojn de la eŭrop-parlamentanoj Gianfranco dell'Alba (en 2004) kaj Ljudmila Novak (dum januaro 2009).
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2009-11-15 20:54
Cxu la itala teksto legeblas rete? Mi supozas ke La Repubblica havas retan eldonon.
karles
karles diras:
2009-11-15 23:36
Mi ne trovis la originalan fonton, tamen:
http://www.dirittiglobali.it/articolo.php?id_news=16183
WinstonSmith
WinstonSmith diras:
2009-11-16 09:52
La originala teksto estas kopirajte protektita, kaj estis publikigita nur en la papera eldono de la gazeto, ne en ties retejo (www.repubblica.it). Karles sukcesis trovi kopion de la originala teksto, kiun, verŝajne, tiu retejo publikigis prifajfante pri kopirajto :-)
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2009-11-16 16:25
Mi fakte trovis la tekston en la reta versio de la gazeto - vidu

http://ricerca.repubblica.it/repubblica/archivio/repubblica/2009/11/12/ora-esperanto-rinasce-sul-web.html

aux pli mallonge

http://tinyurl.com/yaafqew