Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Disvastigo - Lingvoj kaj Kulturo / EŬROPA PATENTO: TRILINGVISMO PERFORTA ELEKTO

EŬROPA PATENTO: TRILINGVISMO PERFORTA ELEKTO

de Disvastigo - Lingvoj kaj Kulturo Laste modifita: 2011-03-26 10:45
*EŬROPA PATENTO: TRILINGVISMO PERFORTA ELEKTO* - EŬROPAJ PARLAMENTANOJ MORGANTI KAJ ROSSI (EL LA ITALA PARTIO “NORDA LIGO”) FAVORAS ESPERANTON
EŬROPA PATENTO: TRILINGVISMO PERFORTA ELEKTO

Emblemo de asocio Nitobe

La eŭropaj parlamentanoj Morganti kaj Rossi (el la itala partio “Norda Ligo”) dum intervjuo ricevita de la asocio “Nitobe” (http://www.nitobe.it/eo/) kondamnis la elekton de trilingva sistemo por eŭropaj patentoj. «Uzado de ĉiuj lingvoj de EU estus plej honesta konduto» laŭ Rossi kaj Morganti. Aliokaze naskiĝos «nelojala konkurenco inter la grandaj enterprenoj, kiuj ricevos grandegan utilon, kaj la malgrandaj, devigataj pagi traduk-kostojn».

Ambaŭ parlamentanoj favoras la proponon de “Nitobe” pri kreado de fonduso financata de tiuj ŝtatoj, kies lingvo estos favorata, sed Rossi substrekas, ke «tio neniam okazos pro la aroganta konduto de Francujo, Germanujo kaj Granda Britujo». «Adopto de Esperanto dezirindas», laŭ la du parlamentanoj, kaj pri tio ŝtatoj povus trovi ĝeneralan interkonsenton.

Intervuoj facile elsxuteblas che http://www.radioradicale.it/scheda/323730/il-brevetto-europeo-il-parere-della-lega
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-03-26 20:57
Pli aux malpli frue oni komprenos, ke Euxropunio bezonas ofican , neutralan lingvon por;

- ne avantagxi unun kaj degradi aliajn
- doni al cxiu la saman lingvan rajton kaj devon
- sxpari elspezojn
- pli rapide kaj certe integrigxi euxropan popolon
- ne detrui lingvon kaj kulturon de pli malgrandaj
- fine por ne riski disfalon de bone komencita EU!
esperanto
esperanto diras:
2011-03-26 22:48
Europa Unio vershajne fiaskis kiel ideo kaj ekzistajho, politike kaj ekonomie, kaj civitan-identece. Estas nur demando de tempo, kiam gi estos malfondita, char certaj landoj, kiuj apartenas al ghi, ne shatas ghin, sed ili volas konservi ghin pro oportunismaj kialoj - ekzemple Grekio ricevas monon de la aliaj landoj ktp. Ghi estos malfondita, kiam neniu plu deziras ghin. La samo okazis siatempe kun federacioj kiel Sovetunio kaj Jugoslavio, sub iom aliaj kondichoj, sed tamen.

Estis faritaj du historiaj eraroj: Percepti EUn kiel politikan establon, kio fiaskis, kaj la enkonduko de la euromono, kiu fiaskis.
Por la unua hipotezo parolas la fakto, ke EU ne havas tuteuropan "shtatestron", ech ne ministron pri eksteraj aferoj, do ghi estas pseuda shtato. Por la dua hipotezo parolas la drasta falo de la eurokurzo. Tion la plimulto de la civitanoj en EU-landoj ne scias, char ili ne komparas tiun kurzon kiel ekzemple en Svislando, kie la kurzo baldau estos 1:1.

En Svislando la kvoto estas sub 50%, kiu volus alighi al EU. Tion oni scias en tuta Europo. En Svislando iuj politikistoj volas alighi al EU, la popolo grandparte ne voals. Punktofino.

Al ghi ankau Esperanto ne helpos. Pri Esperanto neniu parolas en Europo, char ankau Esperanto fiaskis, krom la e-istoj neniu volas enkonduki ghin. Ne estas la tasko de la esperantistoj konservi EUn. Kaj la esperantistoj farighis fantomoj.

Kun chiuj landoj, kun kiuj mi havas kontakton, mi konas neniun, kiu simpatias al EU. Tio estas la konstruajho de elitoj kaj burokratoj (kiuj certe ne deziras Esperanton).

En Europo oni devas konservi la pacon - chio alia estas duaranga.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-03-27 01:13
> En Europo oni devas konservi la pacon

Ĝuste tiu estis la komenca ideo k impulso de EU.

> Tio estas la konstruajho de elitoj kaj burokratoj (kiuj certe ne deziras Esperanton).

Mi estas unu el tiuj burokratoj, kiuj konstruas EU. K mi certe deziras Esperanton :-)
pistike65
pistike65 diras:
2011-03-27 17:40
> Mi estas unu el tiuj burokratoj, kiuj konstruas EU. K mi certe deziras Esperanton :-)

Kaj mi estas la alia. Ni jam estas du. Antauen al la fina venko!

amike
Istvan Ertl
zecabel
zecabel diras:
2011-03-27 23:50
fjmoleon:
> Mi estas unu el tiuj burokratoj, kiuj konstruas EU. K mi certe deziras Esperanton :-)

István Ertl:
>Kaj mi estas la alia. Ni jam estas du.

Ne, ni jam estas ĉirkaŭ dudek, pli malpli, en ĉiuj EU-institucioj, en Bruselo kaj Luksemburgo.

Ankaŭ mi konstruas EU-n sed nur ĝis la fino de Aprilo 2012. Poste mi emeritiĝos.

Do ne nur Javier kaj István, sed ankaŭ Brian, René, Vladka, Angelos, Paulo, José, Manca, Saurio, Seán, Daniele, 4.
zecabel
zecabel diras:
2011-03-27 23:59
Pardonu, mia antaŭa retpoŝtaĵo estis per eraro sendita antaŭ la fino.

Mi kompletigas la tekston:

Do ne nur Javier kaj István E., sed ankaŭ Brian, René, Vladka, Angelos, Paulo, José, Manca, Saurio, Seán, Daniele, István N., Guido, 6.
zecabel
zecabel diras:
2011-03-28 00:12
Tria provo:

Do ne nur Javier kaj István E., sed ankaŭ Brian, René, Vladka, Angelos, Paulo, José, Manca, Saurio, Seán, Daniele, István N., Guido, Joelle, Sandra, Saulius, Margareta, Konrad, Ole-Peter... Kaj eble pliaj, kiujn mi ne memoras.

José Pinto de Sousa
pistike65
pistike65 diras:
2011-03-28 06:29
Chu iu fakte havas kompletan liston pri ni "verdaj eurokratoj"?
Gratulon, José, okaze de Via baldauega emeritigho!
Sed tio signifas ke, demografie, ni devos trovi du novulojn substitueblajn al Vi kaj Brian!

amike
Istvan Ertl
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-03-28 22:21
> Chu iu fakte havas kompletan liston pri ni "verdaj eurokratoj"?

Ankaŭ mi tre scivolas pri tio, k mem antaŭ monatoj foje pensis, kiel mi povus havigi al mi tian liston. Mi dummomente konsideris forsendon de ĝenerala retmesaĝo al - ĉiuj EU-oficistoj ("Pardonu, ĉu vi parolas Esperanton? Mi faras statistikon k..."), sed sammomente konstatis la absurd- k neeblecon de tio (imagu la vizaĝojn de Barroso k Van Rompuy ĉe ricevo de tia retmesaĝo).

Eble ni povus krei iun grupon (Yahoo? Facebook?), al kiu E-parolantaj EU-oficistoj simple aliĝas, tiel ke oni povus koni la nombron - eble eĉ la homojn. Ne, la grupo ne bezonas esti iel aktiva (aŭ ĉu?), ĝi taŭgus nur kiel popolnombrada ilo.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-03-28 22:39
> Eble ni povus krei iun grupon

Ja kial perdi tempon pro longaj diskutoj. Dirite, farite:

http://es.groups.yahoo.com/group/VerdajEurokratoj/
esperanto
esperanto diras:
2011-03-28 23:56
ech se vi prezentus plenan liston, ech se vi fondus iun grupon en facebook, ech se Barroso ricevus vian statistikon kaj ech se estus mil au dekmil da esperantistoj kiuj laboras en EU, tio ne kondukus Eon al la fina venko, sed lasus EUn en kompleta indiferenteco.
Sed tio shajne ech Moleon, pri kiu mi ghis nun havis pozitivan opinion, ne komprenas, sed li montrighas la same infaneca tipo kiel chiuj ceteraj, kiuj chi tie diskutas, char li estas same infektita de la verda viruso kiel chiuj ceteraj.
Se VI dissendus iun "gheneralan mesaghon" al chiuj EU-oficistoj, vi baldau ricevus la respondon pri kio estas pli absurda - chu via demando au chu la sinteno en EU. Supozeble vi seniliuziighos kaj definitive totale rezignus pri nova kontakto kun tiu burokrata sistemo. Do, mi konsilas al vi pluki fungojn en via najbara arbaro.

Mi memoras, kiam estis dissenditaj iuj mesaghoj al la anoj de la svisa parlamento, kaj certe ne temis pri idiota mesagho, la respondo estis nula. Sed eble iuj europarlamentanoj kiel Handzlik ja respondos.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-03-29 00:23
> tio ne kondukus Eon al la fina venko, sed lasus EUn en kompleta indiferenteco

Shajne vi miskomprenis au mi ne sukcesis komprenigi min: mi tute ne volas skribi al la EU-oficistaro por propagandi Esperanton; mi simple scivolas (private, individue, persone), kiom da EU-oficistoj estas E-parolantoj, k dum momento mi havis la absurdan ideon - ghuste pro la absurdeco sammomente forgesitan - skribi al la gekolegoj por demandi. Mi havas nenian interesighon k nenian intencon provi disvastigi E-on che EU, k certe ne per absurdaj retmesaghaj kampanjoj. Ni che EU estas tre (malf)felichaj kun niaj 23 lingvoj.

Ke EU (ghenerale) plene k komplete fajfas pri E-o - kredu min, pri tio mi estas multe pli rekte konscia ol vi.

> ech se vi fondus iun grupon en facebook

Nu, mi fondis grupon. Ne en Facebook, sed en Yahoo: http://es.groups.yahoo.com/group/VerdajEurokratoj. Ghia chefa, k eble sola, celo estas kontentigi mian, k vershajne ankau onian, scivolon, kiom da EU-oficistoj parolas E-on. Tiom simpla k nemondskua celo. Ghi tute ne celas disvastigi E-on nek konvinki EU pri Esperanto.

> ech se estus mil au dekmil da esperantistoj kiuj laboras en EU, tio ne kondukus Eon al la fina venko

Mi konsentas: tio tute ne kondukus E-on al la fina venko. Cetere, kie mi parolis pri fina venko?

Tamen, se che EU laborus mil au dek mil esperantistoj - kredu min, tia informo tre gravus al mi, char mia vivo estus pli facila.

Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-03-29 08:59
Kara Andreo,

ofte viaj rimarkoj estas tre realismaj sobraj kaj kvankam amaraj tamen ofte veraj.
Ofte tamen, mi ricevas senton, ke vi tute ne estus felicxa, se Esperanto antauxen marsxus. Ankaux tion jam aliaj rimarkis kaj demandis cxu vi estas amiko aux malamiko de Esperanto. Oni povas kritiki, sed ne neneigi jam antauxe cxiun entuziasmon forpreni esperon, se oni ne komencis, ne provis.
Laux miaj rimarkoj Esperanto jam ne estas forvisxebla de nuntempa kaj estonta historio.
Estas fakto, ke nuntempaj kondicxoj en EU estas pro kompreneblaj cirkonstancoj malbonaj, sed mi estas certa, ke baldaux ili devos sxangxigxi.
Jam laste trompe elektita trilingva tradukado de patentoj donos suficxe grundon por pensi kaj esti malkontenta. Kiel mi jam kelkfoje skribis, mi estas certa, ke se oni ne akceptos baldaux neutralan ofican lingvon, EU disfalos.
Pri euxropaparlamentanino de Handzlik mi ne volas perdi la vortojn, cxar laux mia observo kaj sperto, sxi nenion por Esperanto faris.Laux sxi cxiujaraj personaj invitoj de euxrodeputitoj al UEA-kongresoj estis nur farso.
Gxis nun mi observis, ke sxi reklamis la anglan kaj ne Esperanton. Se iu en EU agis tiam estis Germain Pirlot, parlamentanino Novak kaj ambasadoro Reinvart.
esperanto
esperanto diras:
2011-03-29 12:29
Certe mi estas simpatianto de la lingvo Esperanto, sed mi esstas firma malamiko de plej diversaj strangaj esperantistoj, kiuj rakontadas amasaon da stultajhoj kaj naivajhoj kaj al kiuj oni sukcesas klarigi nenion racian.

Ghuste tiuj espistoj - mi nomas ilin fundamentalistoj (havas nenion komunan kun la Fundamento de Eo) - grandparte detruis kaj malhelpas Eon, kaj tio ne estas akceptebla.

Cetere, mi adeptas al tiu teorio, kiu asertas, ke la Eo-movado neniom kaj nenial helpas al la adopto de Eo. Chi tian decidon farus ne esperantistoj, sed registaroj kaj edukministerioj, surbaze de argumentoj, kiuj al e-istoj vershajne ech ne estus konataj. Se ekzemple en referendumo en Svislando, la plimulto de la balotantoj decidus, ke Eo estu enkondukita anstatau la angla, franca kaj germana, tio estus alia situacio, kiun necesus esplori. Sed en CH ekzistas nur malpleno de e-sitoj, kiuj publike apenau plu estas aktivaj - do, premgrupo mankas, hipoteta demando. Same en chiuj aliaj landoj, lau mi. La Eo-klubojn oni povas kompari kun kluboj, kiuj flegas iun strangan hobion, kiun nur malmultaj faras, do ne la amaso. Pluki fungojn, fari kandelojn, lumigi lampionojn, bredi fishojn, tio estas hobioj , kiujn faras milionoj, pro tio tiuj hobioj estas ghenerale akceptataj, kompare kun Eo, kiu NENIE estas akceptata, krom che kelkaj e-istoj.

Kiel tiuj instancoj tiom rigide rifuzas Eon min mirigas mem kaj mi provas kompreni kaj analizi jam de jardekoj tiun fenomenon, kaj mi denove tion traktis en mia Z-libro, chapitro 38. Sed anstatau serioze okupighi pri tiuj demandoj, oni mokas kaj disshiras mian libron, kiel tion jhus faris Haupenthal kaj Lins (mia reago al tio sekvos ankorau).
Evidente la "vero", pri kiu vi parolas, ghenas tiujn e-istojn, char ghi shajnas detrui ilian personan mondkoncepton (lingvo de paco k.s.).

Mi vidas kelkajn raciulojn en tiu chi diskuto kiel vi, Moleon, eble iuj aliaj. La aliaj estas stranguloj, cinikuloj, sektemuloj kaj chefe oportunistoj. Ili formas la plimulton de la Eo-movado. Tion necesus inversigi. La Eo-movado aperas kiel sekto, kaj tion la registaraj instancoj vidas kaj komprenas, se entute ili perceptas Eon (pri kio mi dubas). Sed ne tio estas la chefa kauzo de la rifuzo de Eo. En Europo la chefa kauzo de la rifuzo estas la lingvosistemo kaj lingvopolitiko(j) en EU, kiu ne antauvidas Eon. Ankau tion mi priskribis en la sama librochapitro, bazighante sur alia interesa libro pri tiu chi temo. Eble nur por tiu chapitro indas pagi cent eurojn...

Do, prefere oni diskutu pri tiuj demandoj kaj ne kondutu kiel infanoj.
esperanto
esperanto diras:
2011-03-29 12:56
Kaj la plej gravan aferon mi menciis jam plurfoje en antauaj mesaghoj, kaj ripetas ghin chi tie:

Esperanto farighos grava faktoro nur kiam ghi estos vaste aplikata en scienco, kulturo, literaturo, verkado, jhurnalismo/publicistiko, tradukado. Tiu formo de disvastigho ech ne bezonus la "klasikajn" propagando-esperantistojn, por kiuj Eo signifas nur rimedon por pasigi la libertempon dum la someraj ferioj kaj en iuj kluboj, kaj eble por revi pli pli paca mondo (tio estas ridinda imago), au por ludi iun personan rolon, kiun en la "normala" vivo oni ne atingas (ekzemple prezidanto au ghenerala sekretario). Do, tiuj aplikiloj estas relative primitivaj kaj realigeblaj, sed Eo por ili ne necesas. Lau mi do tiu disvastigho sur pli alta intelekta nivelo estus pli grava kaj pli efika ol instrui Eon en lernejoj, kie multaj lernantoj komencus, pro tiu au alia kialo, malshati Eon, char i.a. ili devas lerni ghin. Sed ankau mi nur supozas ghin, char miaj imagoj ankorau ne estis elprovitaj, do mankas praktika empiria sperto (krom kelkaj sensignfiaj esceptoj). Kiel vi mem povis observi, multaj e-istoj malbone parolas Eon, do la simpleco de Eo eble teorie estas prava, sed en praktiko ne chiam funkcias. Ekzistas nur relative malmultaj e-istoj, kiuj perfekte parolas Eon, dum la averagha amaso parolas ghin same malbone, kiel multaj malbone parolas la anglan, kiu ghis iu grado eble estas unu el la plej facilaj etnaj lingvoj, sed certe estas pli malfacila ol Eo, sed tamen.

Do, resume, Eo devas esti aplikata kaj praktikata en la chiutaga vivo sur alta intelekta nivelo, nur tiam ghi havos shancon esti konsiderata de la "mondo". En tio estas bezonataj nek esperantistoj, kiel ni konas ilin, nek instruado de Eo en lernejojn, kie la lernantoj estas trosharghitaj de lernobjektoj (malgrau propedeutika valoro de Eo). Sed Eo nuntempe estas aplikata preskau nenie en tiu senco.
La instruado de Eo en lernejoj sekvus, lau tiu teorio, au vizio, nur post kiam Eo estos adpotita sur tiu alta intelekta nivelo.
Do, oni devus inversigi la tutan proceduron.

La problemo estas kiel atingi tiun altan nivelon de aplikado. Kie komenci ? Certe ne per vabado de Eo che oficistoj de EU. Tiu ludo estas vana kaj chiuj scias tion perfekte.

Kadre de mia disertacio pri la historio de planlingvaj movadoj, mi nun tralaboras la tutan chi-koncernan materialon kaj argumentaron, kiu renkontas min kun chiuj asertoj por kaj kontrau planlingvoj, kuj estis faritaj en SU, PL, ktp. Jam nun oni povas diri, ke la tuta planlingva diskuto komencis stagni jam en la komenco, char okupighi pri ghi estis efemera afero de nur malmultaj lingvistoj kaj eble intelektuloj. Preskau chiuj el ili bonvenigis la IDEON de Eo, sed preskau senesccepte restis skeptika pri la PERSPEKTIVOJ de Eo. La sovetia lingvisto Reformatskij diris jam en la 50aj jaroj, ke la planlingva temo vershajne elcherpighos fine de la 20a jarcento. Li pravis, bedaurinde.
esperanto
esperanto diras:
2011-03-28 13:32
Ho, tio signifas nenion. Grandparto de tiuj nomoj estas nekonataj.
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-03-27 02:27
ekzistas kelkaj uloj ĉitie kiujn mi ege bedaŭras. Ili estas tiom negativaj kaj mi pensas aŭ ili estas masoĥistoj aŭ ili nur malamas la mondon kaj la vivon - aŭ eble sin mem.
Mi eklernis Esperanton antaŭ 40 aŭ pli da jaroj. Se mi komparas la nuntempan nivelon de populareco de Esperanto kun la tiama, mi estas ege optimista. Mi parolas pri E en la universitato kaj la homoj ĉitie prenas min serioze - neniu mokas pri la ideo. Male, mi kredas ke la usonanoj estas perdantaj iom de arogeco pri la usona lingvo. Ĉisemajne mi parolis kun du aliaj profesoroj ĉe alia universitato. Ili havas projekton inistrui la usonan en Haitio. Ili petis mian helpon. Mi babilis kun ili dum tempo kaj iam ajn mi menciis miajn agadojn por E. Ili bonvenigis la ideo kaj petis pliajn informojn.
esperanto
esperanto diras:
2011-03-27 14:56
Oni ebe foje parolu pr la aroganteco de rusoj, chinoj, araboj ktp. Kaj ne chiam nur pri la usonanoj. Tiun melodion oni konas de la komunisma pacmovado de la 60aj jaroj, al kiu Kvasnak shajnas apartenas, se li ne naskighis poste kaj pro tio estas komplete naiva kaj blinda tipo, kiel granda parto de la e-istoj mem.

fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-03-29 12:58
Che kreo de la verdokrata Yahoo-forumo mi neintence k automate elektis la hispanan, kio povus kauzi komprenproblemojn. Mi do vishis ghin k kreis novan forumon, kies tekstoj aperas - nun ja - en la vera internacia lingvo...

Jen ghi: http://groups.yahoo.com/group/verdaj-eurokratoj/

Jen ghia enkonduka klarigteksto:
*********************************************
Tiu chi grupo estu renkontighejo por E-parolantaj EU-oficistoj.

Ghia chefa - kaj eble sola - celo estas simple eltrovi, kiom da "verdaj eurokratoj", t.e. E-parolantaj EU-oficistoj, ekzistas, en chiuj EU-institucioj kaj en chiuj urboj.

Vi estas verda eurokrato? Alighu al la grupo! Vi konas aliajn verdajn eurokratojn? Invitu ilin alighi!

Kiel vi povas pruvi vian EU-oficistecon? Ni fidas je la sincero kaj veramo de la E-parolantaj EU-oficistoj - kaj de la cetera esperantistaro :-) Vi ne estas verda eurokrato, sed volonte legus la mesaghojn de la grupo - se entute estas iuj? Nenia problemo: la grupo estas tute malferma, vi ne bezonas alighi por aliri la enhavon.

Kiel vi povas pruvi vian esperantistecon au E-parolantecon? Vi ne estus chi tie, se vi ne komprenus nian lingvon...

Verdaj eurokratoj, unuighu!
*********************************************
Ubikuo
Ubikuo diras:
2011-03-30 10:04
Ĉu neniu estas ĝenata de tiu apogo, veninta de partio kiu, se mi bone memoras, ekstreme dekstras ... ?
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-03-30 12:53
Se "normalaj" partioj tion ne rimarkas, mi estas gxojas, ke rimarkas almenaux ekstreme dekstra kaj iame ekstreme verdula pario ankaux iame estis. Hodiaux jam neniu tion asertas.
Krom tio bonajn rimarkojn povus akazi de ekstreme dekstra kiel ekstreme maldekstra. Alie dirite, ne cxio estas gxusta de "normalaj" partioj.
Same, ne cxio gxusta estas en la pregxejoj. En jugxejo oni ankaux ne demandas de kiu partio li/sxi estas, de kiu pregxejo, gravas fakto kaj vero.
Ubikuo
Ubikuo diras:
2011-03-31 11:13
Estas grava aserto, tiu. Ĉu ĝi signifas ke vi sekvos eĉ la diablon se li favoras al Esperanto ? Mia emon al esperanto haltas tie, kie miaj valoroj endanĝeriĝas. Tion oni kutime nomas politikan kuraĝon.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-03-31 13:01
Kara mia,
politika kuragxo estas pakti ecx kun diablo, se li faros ion bonon, se mi povus lin sxangxi.
Mi cxiam mem scii kion mi volas kion mi povas.Se mi vizitos pregxejon, cxu parolos kun pastro ne atestos, ke mi kredigxos.
En mia patrujo estas malnova proverbo; "Knajpo bonan ne malbonos, la malbonan pregxejo ne plibonos".
Krom tio mi ne povas diri, ke Esperanto estu nur por "angxeloj".Diablo ankaux volas en infero interkomprenigxi kun internacia pekantaro! Esperanto estas neutrala, do por cxiu. Esperanto estos por nenio, se ne estos por cxio!
Ubikuo
Ubikuo diras:
2011-04-01 10:56
Mi ne sekvos vin en vian inferon, ne dubu.

Kaj mi certe ne pretas apogi kampanjojn, farotaj de geulojn kies ideojn mi vomas. Jam malfacile mi aŭdas esperantistojn glorigi la papon ĉiujare nur pro la fakto ke li parolas esperanton, tute senpripense ĉu nia mondo ankoraŭ bezonas mallumemajn kredaĉojn, do...