Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Etsuo Miyoshi nuligis subvencion Cigno

Etsuo Miyoshi nuligis subvencion Cigno

de Redakcio Laste modifita: 2012-01-13 07:48
Ekde 1994 la Estraro de UEA ĉiujare decidis pri la ricevanto de subvencio Cigno, kiu celas finance subteni projektojn por divastigo de Esperanto en la Tria mondo, aŭ eksaj socialismaj landoj de Eŭropo. Ekde la jaro 2012 subvencio Cigno ne plu ekzistos. Anstataŭe parto de la mono estos uzita por premii informan agadon en landoj de Eŭropa Unio. Tion decidis la financanto de la premio, la konata mecenato Etsuo Miyoshi.

La subvencio Cigno valoris 500.000 japanajn enojn (laŭ la nuna kurzo iom malpli ol 5.000 eŭrojn), kaj tiel estis la plej granda regule disdonata subvencio en Esperantujo. Pere de ĝi dum 16 jaroj estis financataj multaj valoraj projektoj.

En 2011 la subvencio estis uzita por subteni la 8-an Tutamerikan Kongreson de Esperanto en Brazilo, kaj la unuan Esperantan filmfestivalon, okazintan lige kun la kongreso. Parto de la subvencio iris al Dokumenta Esperanto-Centro en Zagrebo, Kroatio, por plibonigi la materiajn kondiĉojn de la centro kaj pligrandigi ĝiajn kolektojn.

En 2010 la subvencion ricevis Esperanto-Asocio de Bosnio kaj Hercegovino por renovigo de sia sidejo, kaj la agado de UEA por informado pri Esperanto en arablingvaj landoj. En antaŭaj jaroj per la subvencio estis financita interalie la presado de vortaro sinhala-Esperanto-sinhala, ĝi subtenis la agadon de Armena Esperanto-Asocio kaj Federacio Esperanto de Barato kaj la projekton Indiĝenaj dialogoj.

Laŭ siaj novaj prioritatoj, la financanto de la premio, Etsuo Miyoshi, kiu pli frue mem financis la aperigon de gazetaj anoncoj pri Esperanto en diversaj eŭropaj landoj, decidis nun nuligi la subvencion. Anstataŭe li starigis novan, malpli grandan monpremion de 200.000 enoj (proksimume 2.000 eŭroj), kiu ĉiujare estos aljuĝita al la plej bona informa agado pri Esperanto en landoj de Eŭropa Unio. 

Sekve de la decido nuligi la subvencion Cigno, Universala Esperanto-Asocio - kiu decidis pri la ricevanto de la mono - nun disponos je malpli da financaj rimedoj por subteni la movadon en finance malfortaj landoj. Lige kun tio, ni demandis al la ĝenerala direktoro de la asocio, kion tio signifos en la praktiko.

Libera Folio: Kiel signifa estis la subvencio, kiu nun estas nuligita?

Osmo Buller: Mi  estas tre danka al s-ro Miyoshi, ke dum 16 jaroj li financis la Subvencion Cigno. Temis pri sufiĉe sentebla sumo, 500.000 japanaj enoj, t.e. 3.500 ĝis 5.000 eŭroj depende de la kurzo, kiu multe variis tra la jaroj. La subvencio estis destinita al projektoj en la Tria Mondo aŭ eksaj socialismaj landoj de Eŭropo. Sen tiu helpo la projektoj ne estus realigitaj aŭ ili estus prokrastitaj aŭ reduktitaj.

Libera Folio: Sed nun estos anstataŭe starigita premio por informado en EU-landoj, eĉ se pli malgranda. Ĉu tio ne estas pozitiva?

Osmo Buller: La malaperon de Subvencio Cigno mi bedaŭras ĉefe pro tio, ke ĝi subtenis agadon en malriĉaj landoj, el kiuj multaj ĉiam pli difinas la mondan evoluon kaj tial strategie ĉiam pli gravas ankaŭ por la estonteco de Esperanto. Je tiu ĉi punkto mi pensas tute same kiel Renato Corsetti, kiu antaŭnelonge skribis en la komitata diskutlisto lige kun alia temo: "…ne EU sed la landoj BRIC (Brazilo, Rusujo, Barato, Ĉinujo) estonte gravos por la ekfina venketo de Esperanto."

Libera Folio: Do, ĉu vi konsideras la decidon strategie malĝusta?

Osmo Buller: Estas logike, ke s-ro Miyoshi limigas sian financan subtenon al la agado en EU-landoj, ĉar laŭ li la plej bona ŝanco por Esperanto troviĝas ĝuste en EU. Ni ĉiuj agas laŭ niaj konvinkoj kaj rajtas kompreneble uzi propran monon laŭ nia bontrovo.

Libera Folio: Ĉu la nova premio estos transdonita en la solena fermo de la Universala Kongreso, same kiel la antaŭa subvencio Cigno?

Osmo Buller: Tradicie en la Fermo oni anoncas kaj transdonas nur premiojn kaj diplomojn de UEA. Laŭ sia nova koncepto Premio Cigno ne estas premio de UEA.

Efektive, la novan premion pri informado en EU disdonas ne UEA, sed la nove kreita japana fondaĵo Cigno, nomita laŭ la firmao Swany, kiun estras Etsuo Miyoshi.

La fondaĵo en sia unua komuniko, disvastigita en Facebook, alvokis ĉiujn "landajn asociojn en EU" sendi raporton pri sia agado ĝis la 15-a de marto 2012. Tamen ne klaras, ĉu temas specife pri landaj asocioj de UEA. Pri la rezulto la fondaĵo promesas informi la publikon la 1-an de junio 2012.

arkivita en:
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-01-08 15:03
Se mi estus Etsuo, mi versxajne same reagus. Se iu ne estimus mian donacon kaj ankorau kritikachas ne indas alie.
UEA povas danki precipe al "Lancelot", "Libera Emerito" kaj precipe al la eminenta redaktoro, kiu brile lau komando redaktis kalumnian artikolon.

Estus interese ripeti kiel estis planita subvencii Tutamerikan Kongreson en Brazilio (cxu mi bone legis por flugoj?)

La donancito havas plenan rajton mem decidi kiu estu subtenota kaj pro bona reklamado estos tute juste se iu asocio provos gxin akiri.
otbuller
otbuller diras:
2012-01-08 22:59
Kara Stanislavo, laŭ kiu vortaro vi lernis la signifon de la vortoj en Esperanto? Kio supre estas "kritikaĉa" aŭ "kalumnia"?
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-01-09 08:47
Se por vi ne sufiĉas Esperanto, do mi sendas krome en la angla kaj en la germana kaj por "Lancelot" kaj "Libera Emerito" en la pola.
 
kalumnii germane: verleumden, übles nachreden; angle: slander, libel, malign; pole: rzucaæ kalumnie, spotwarzaæ, szkalowaæ, znies³awiaæ, obmawiaæ
 
kritikaĉi germane: bekritteln, kritteln; angle: (abominable) criticize; pole: (obrzydliwie, wrednie) krytykowaæ; czepiaæ siê
otbuller
otbuller diras:
2012-01-09 09:27
Jes, prave. Kio do supre estas tia? Nenio.
Eduardo
Eduardo diras:
2012-01-09 12:48
Kara Osmo, mi same kiel Stanislao vidas "kritikaĉaj" aŭ "kalumniaj" vortoj en jenaj komentoj, ekz. "Lancelot" skribis pri s-ano Etsu Miyoshi jene: <<rigida obsediĝo de Etsuo>> <<... ekstreme naiva kaj senperspektiva iluzio, antaŭnaske senigita ... infaneca>> <<... teda kaj komplete senefika ...>>
Osmo vi skribas: <<Jes, prave. Kio do supre estas tia? Nenio.>> Do, ne "Nenio" sed ekz. TIO kiun mi citis supre. Post tiaj "kritikaĉaj" aŭ "kalumniaj" vortoj s-ano Etsuo Miyoshi de la 2012 jaro mem decidos pri la Premio Cigno. S-ro Miyoshi daŭre financos Esperanton kaj Cignon nur forprenis la monon de UEA, - sed s-anoj Camache kaj Melon povas de propra posho krei kaj financi similan fondaĵon - certe neniu kontraŭos tion, eĉ aperos neniuj vortoj "kritikaĉaj" aŭ "kalumniaj".

 
Eduardo
Eduardo diras:
2012-01-09 12:57
Pardonu, mi erare skribis du nomojn, devas esti: Moleón kaj Camacho.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-01-09 14:23
Camache kaj Melon estis multe pli originalaj :-)
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-01-09 15:12
> mi same kiel Stanislao vidas "kritikaĉaj" aŭ "kalumniaj" vortoj en jenaj komentoj, ekz. "Lancelot"

La komentoj de LF-legantoj (Lancelot, Libera Emerito k.s.), aperintaj, se mi ne eraras, che aliaj LF-artikoloj, k ilia prava au malprava, kritikacha au ne kritikacha karaktero havas nenian rilaton kun la supra artikolo k ties enhavo. Ankau la pozitivaj au negativaj komentoj de LF-legantoj surbaze de la nuna artikolo shanghas nek la naturon nek la tonon de la artikolo.

Chi tio estas tiom evidenta, ke atentigo devus superflui.
Eduardo
Eduardo diras:
2012-01-09 16:54
Kara s-ano Moleón, vi skribas: <<La komentoj de LF-legantoj (Lancelot, Libera Emerito k.s.), aperintaj, se mi ne eraras, che aliaj LF-artikoloj, k ilia prava au malprava, kritikacha au ne kritikacha karaktero havas nenian rilaton kun la supra artikolo k ties enhavo.>>
Do tute male: la kritikacha kaj kalumnia karaktero havas la rilaton char ghi aperis en la unua parto de la temo: "Zamenhof plaras pro manko de gazetanoncoj" - kaj post tiuj stultaj skribajhoj i.a. de "Lancelot" - fine por rompi la "problemon" de UEA kun la Premio CIGNO s-ro Etsuo Miyoshi faris la decidon preni la monon de UEA jam de la 2012 jaro, mi kopiis ghin kaj jen la tuta komento kiu enhavas la pli frue aldonitaj kaj cititaj de mi frazojn kaj vortojn kun evidenta kritikacha kaj kalumnia karaktero !!! Sed vi tute ne respondis je mia demando chu vi planas kun s-ano Camacho krei iun fondajhon - vidu kritikachi estas facile, sed ion konkretan fari certe ne estas tiom facile.

Afiŝita de Lancelot je 2011-11-22 12:47
Kiam mi legis tiun leteron de s-ro Etsuo Miyoshi, per kiu li entuziasme proponis la financan memmortigon de UEA, do ke ĝi elspezu sian kapitalon en tiu "investo" por "veki la EU-anojn", ŝajnis al mi ke estas pli prudente kaj dece silenti anstataŭ publike reagi al tiu rigida obsediĝo lia.
 
Jes ĝi estas bonintenca sed bedaŭrinde ekstreme naiva kaj senperspektiva iluzio, antaŭnaske senigita je ĉiu ajn ŝanco iel utili. Bedaŭrinde li jam rubaĵen forĵetis milojn da eŭroj per reklamoj tiaj, kaj do lia persista kampanjado trafe evidentigas la infanece trosimpligan emon de iuj esperantistoj iĝi logitaj por ĉiam de mirinde simplega solvo al tre kompleksaj problemoj, kiun la ceteraj homoj nur devos priatenti por facilanime akcepti ĝin.
Mi tamen preferis ne esprimi mian opinion, ĉar li ja estas respektinda ano de nia komunumo kaj neĝenenda mecenato, kies mono (kiun li sindone alportas al Esperanto, mi dankeme agnoskas) povas utili ie-tie en nia modesta afero. Sed kiam mi nun legas la nekredeble ridigan (aŭ plorigan?) subtenon al la absurdaĵo flanke de tiu groteske batalema pola areto de E-fanatikuloj, mi subite sentas la deziron kabei.

Se Ionesco ankoraŭ vivus, li eble feliĉus je eksciado de ĉi tiaj mizeraĵoj de Esperantujo. Fakte, ĝisparoksisme kolektiĝas belaj elementoj por absurda teatraĵo: fiŝoj disvendataj en ĵurnalofolioj sur kiuj estas presita tiu teda kaj komplete senefika reklamado ĉiumonata en 27 eŭropaj landoj, Zamenhof ploranta el la ĉielo (Miyoshi mem uzis tiun bildon por fini sian artikolon), la Konsulo pompe vestita per ruĝa rubando sur la brusto kvazaŭ li estus iu ŝtatestro, la vortosalataj festparoladoj de Probal Dasgupta, la amara, mizantropa merdo-disĵetado de Andy Künzli, ktp.

fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-01-09 17:08
> Sed vi tute ne respondis je mia demando chu vi planas kun s-ano Camacho krei iun fondajhon

Longa respondo: se mi disponos monajn rimedojn, volonte. Sed chu ekde nun en la E-movado, che malkonsento pri io, necesos pentofare krei fondajhon?

Mallonga respondo: ne.

> vidu kritikachi estas facile

Tute ne: oni devas trovi ion indan je kritikacho, k tio ne chiam facilas.
Esperantst
Esperantst diras:
2012-01-09 19:02
Iom ŝerca rimarko: Eble vere oni devus peti de ĉiu kritikanto la kreon de fondaĵo. La monrimedoj de la Esperanto-mondo draste altiĝus :)
pistike65
pistike65 diras:
2012-01-09 22:45
Reago al pluraj eroj chi-paghe:

- a, chiu rajtas pagi per propra mono kion ajn.
- b, chiu rajtas opinii pri a, kaj konigi sian opinion.
- c, chi rajtas opinii ke b, malghuste opinias, kaj konigi tiun sian opinion.

Por tio nek a, nek b, nek c, bezonas havi ajnajn meritojn au malmeritojn antauajn.

Kie estas la problemo?

amike
Istvan Ertl
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-01-10 17:20
Koran dankon Stefano, se chiu tiel opinius estus vere neniu problemo kaj ne estus bezona perdi vorton.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-01-10 11:43
La manko ne estas de mono, sed de konvinkaj ideoj. Por elpensi financeblan ideon kiu konvinkos ne nur la publikon pri Esperanto, sed ankaŭ mecenaton pri la ideo mem, la unua kondiĉo estas havi klarajn ideojn pri lingvo ĝenerale. Kiom da Esperantistoj havas tion?
Jorge
Jorge diras:
2012-01-09 19:39
Mi ne konis la supre kopiitan tekston de Lancelot... sed mi povus diri ke mi 100-elcente konsentas kun ghia enhavo.
simono
simono diras:
2012-01-09 11:11
Mi atentigas, ke la Germanaj "kritteln" kaj "bekritteln" signifas "misproporcie nur pro sensignifaj misaĵetoj kritiki aŭ kritikadi".

Tio ne estas "kritikaĉi".

Fakte jen Germane: "eine scheußliche Kritik leisten".

Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-01-09 14:28
Ni ne estu pli papaj ol papo mem. Ne serchu truon en la tutajho.
Kompreneble ech la sama vorto en alia konteksto povas havi alian signifon.Venu al Vogtlando kaj vi spertos suficxaj nuancoj, ofte ech ne komprenos.
Vortaro de Krause estas unu el la plej bonaj kaj precizaj verkoj kaj ni povas tute fidi gxin.

Dankon tamen pro emo klarigi al la legantoj, precipe al eksterlandanoj, kiuj interesigxas pri la germana lingvo.
simono
simono diras:
2012-01-09 17:11
La bonulo Kraŭzo iomete neprecize tradukas ĉi-vorte.

Fakte via "kritikaĉi" povas havi plurajn signifojn - ekz "aĉmaniere kritiki" aŭ "artikulacii aĉkvalitan kritikon". Aldone "aĉ" mem havas jam plurajn signifonuancojn.

Sed vian celitan signifon vi difinis por ni aldone en la Internacia Lingvo - nome en la Angla. Kaj ĝuste tiu signifo ne ĝuste respondis al via Germana traduko.

Cetere, mi ne "serĉis" truon, mi simple tuj "ekvidis" ĝin. :)

Kaj pri la mondonacanto.

Tja. Kiu pagas la muzikistojn, tiu rajtas elekti la muzikon. Eĉ se malplaĉan.
Jorge
Jorge diras:
2012-01-08 17:10
Buller: "Estas logike, ke s-ro Miyoshi limigas sian financan subtenon al la agado en EU-landoj, ĉar laŭ li la plej bona ŝanco por Esperanto troviĝas ĝuste en EU."

La ideo ke "la plej bona ŝanco por Esperanto troviĝas ĝuste en EU" estas nura iluzio. Pro ĝi, anstataŭ helpi agadon en malriĉaj landoj, kiel prave diras Osmo Buller, nun la mono de Miyoshi plenrajte iros al ĥimeraj projektoj pri fuŝ-informado en EU-landoj (kiel tedaj tutpaĝaj reklamoj en Le Monde ks). Kiel bedaŭrinda kaj vana deziro! Malgratulon kaj maldankon al tia mismecenato.

Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-01-08 17:49
"Honorplena" Jorge,

estas tre agrable ludi bonan onklon kaj disdoni ´fremdan monon. Al tio oni facile alkutimigxas, sed imagu, ke vi tion faris dum multaj jaroj kaj vi ricevis sxtatan ordenon de Pola Prezidento kaj oni ecx ne scipovis al vi tion gratuli?
Anstataux uzi tion por fari reklamon por Esperanto, oni redagis kalumnian artikolon en LF kaj ankoraux kritikacxis Estsuo- taktikon.Tio estis nek takplena nek diplomata pasxo. Mi miras, ke entute ankoraux Etsuo volas subvencii, se ecx en alia formo.
Ankaux viaj vortoj; "Malgratulon kaj maldankon al tia mismecenato" montras gxustan karakteron! Cxu ni ne devus esti dankema, cxar multajn jarojn li subvenciis kaj ofte la uzo kiel laste por flugo estis misuzita?

Kion vi subvenciis dum 16 jaroj?
SSvenonius
SSvenonius diras:
2012-01-08 22:12
Vere estas tre malagrable legi tian malbelajxon pri homo kiu subtenas nian aferon tiel malavare kiel li faris dum pluraj jaroj. Ni trankvile, kaj danke, lasu al li disponi la monon laux lia bontrovo.
Sten Svenonius
Esperantst
Esperantst diras:
2012-01-09 19:29
Sten certe pravas, ke estas malagrable legi malbelaĵojn pri Etsuo! Kritiko ĝenerale estas bona, ĉar ĝi estas fonto de saĝo, sed ni kritiku ĝentile kaj ni laŭeble atentu pri kulturaj diferencoj; samtempe kritiko estu produktiva, faka kaj ne direktita kontraŭ personoj.

La fondo de la koncerna premio certe estas bonega afero kaj ni devas ege danki al Myoshi, ke li financas ĝin. Se li samtempe rezignas pri la fondaĵo Cigno estas 100%-privata afero kaj ni neniel rajtas kritiki tion (ne temas pri nia mono). Oni krome konsideru, ke la premio instigas informajn agadojn en EU, sed la koncernaj agantoj sendepende povas decidi kion fari por Esperanto-informado. La premio do ne rekte subvencias agadojn, sed honorigas ideojn pri Esperanto-informado kaj -agado.

Laste mi ŝatus komenti, ke vere min surprizas la stilo de kelkaj kontribuantoj. Personaj atakoj kaj kvereloj vere ne helpas al taŭga kunlaboro kaj ne solvas la problemojn. Ĉu vere ne eblas iom pli amika kunlaboro? (Martin Schäffer)
Jorge
Jorge diras:
2012-01-08 22:23
De pli ol 30 jaroj mi dediĉas amason da tempo kaj energio al esperanto kontraŭ nenia pago (nun ĉefe per la redaktado de Beletra Almanako).

Miaopinie, la reklamkampanjoj de Miyoshi en eŭropaj ĵurnaloj estas ne nur motivitaj de iluzio, sed anaŭ fuŝe faritaj, kaj mi supozas ke tiaj unupaĝaj reklamegoj pli facile forpelas homojn de nia lingvo ol altiras ilin.

Mi bedaŭras, ke la plej granda mecenato ĉesas subvencii agadojn en la landoj kaj regionoj kiuj plej bezonas lian subvenciadon, kaj anstataŭe foruzos sian monon por eŭropismaj misprojektoj.

Kaj nun mia demando: kion vi mem faras por Esperanto 8krom ne ellerni la lingvon)?
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-01-08 23:53
> sed anaŭ fuŝe faritaj, kaj mi supozas ke tiaj unupaĝaj reklamegoj pli facile forpelas homojn de nia lingvo ol altiras ilin.

Bedaŭrinde, mi emas konsenti. Mi jam delonge aŭdis pri la famaj unupaĝaj reklamegoj en prestiĝaj naciaj ĵurnaloj, k fine sukcesis ĵeti rigardon al unu el ili: mi sentis honton pro alies ridindiĝo. Aspektis kvazaŭ 19a-jarcenta reklamo pri mirinda eliksiro. Mi mirus, ke unusola homo ekinteresiĝis pri Esperanto pro ili. Pri probabla mi trovas, kiel diras Jorge Camacho, ke ili forpelis homojn.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-01-09 08:34
Vi kaj Jorge apartenas al tiuj herooj, kiuj scipovas kritiki,opinias, ke povus mem pli bone fari. Do, nun estas okazo vi ambau fondu subvencion kaj montru, ke via recepto estos pli efika!

Antau du jaroj pro 125-a jubileo de Esperanto mi faris kelkajn proponojn, interalie, ke chiu nur konvinku unu personon kaj ni estus jam duoble pli multaj. La tasko tute simpla, sed mi estas certa, por vi ne solvebla.

 Kiom vi konvinkis per via agado al Esperanto?
Kritiki, filozofii kaj "saghe" paroli povas chiu.

"Kritiko instrua, konstrua estas augura!"
Jorge
Jorge diras:
2012-01-09 11:59
Sed kion vi mem entute faras krom skribi banalajhojn en Libera Folio?

Se vi deziras vidi kion mi mem faras (kunlabore kun multaj aliaj homoj) sufichas ke vi jhetu rigardon ekzemple al http://www.beletraalmanako.com/boao/index.html

Mi kompreneble aplaudas la ghisnunan subvenciadon de projektoj en Azio kaj Afriko, sed sammotive kaj samrajte kritikas la nunan decidon forjheti la monon en EU-miraghojn.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-01-09 12:35
Ne estas chi tie loko por laudi sin mem. Se vi volas, mi sendos liston de miaj aktovajxoj dum pli ol 50 jaroj, sed tiam al vi private.

Chu vi opinias, ke via agado akiris pli da adeptoj ol la reklamoj de Etsuo?
Via laboro estas utila por esperantistoj, sed certe neniun konvinkis al Esperanto.Ofte semoj ghermas post longa tempo.

Chu viaj vortoj; "Malgratulon, maldankon al mismecenato." konvenas al via kultura agado? Chu vi ne hontas vin rigardante sin en la spegulo? Chu indas tion diri al homo, kiu 16 jaroj subtenis tiel malavare Esperanton?

Mi pensas, ke kelkaj viaj geamikoj devos pli bone pritaksi vian amikecon. Eble gxi estas nur, se por vi profitinda. Se gxi ne plu estos vi volonte uzos "mal-"?
Jorge
Jorge diras:
2012-01-09 13:56
Eble mi esprimis mian senton tro draste, sed mi efektive volis malgratuli kaj maldanki lin pro la nuna decido, ne pro la antaŭa subvenciado, kompreneble.

S-ron Miyoshi mi neniam renkontis persone, kaj neniam mi havis kun li ajnan rektan aŭ nerektan rilaton, ĉu korespondan aŭ alian. Do ne temas nun pri amikecoj aŭ aliaj serilataj temoj kiujn vi aldonas en la fino.

Persone mi pensas, ke unu ekzemplero de libro aŭ revuo en Esperanto zorge eldonita, bele presita (laŭ la modelo de Juan Régulo), povas altiri kaj restigi en Esperantujo pli da homoj (nu, eble entute nur du aŭ tri) ol unupaĝa fuŝreklamego kun tro da teksto, troigaj sloganoj kaj seninteresaj fotoj.

Mi ne bezonas liston de viaj aktivaĵoj dum 50 jaroj. Vi pvus simple mencii ĉi tie unu aŭ du konkretajn rezultojn de viaj agadoj.
Kirilo
Kirilo diras:
2012-01-09 15:19
Kion utilu tia kackomparado?

Ĉu Esperantisto valoras nur tiom, kiom da novuloj li varbis? Ĉu ni estas sekto?!
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-01-09 18:39
Se vi estus pli bona lingvisto , vi povus bli bone konvinki homojn kaj ne devus agi "sektece" - lau via opinio. Mi agis nur amikece kaj konvinkis kelkajn personojn. Nur izolita homo, perdita en socio, kun difektita homrilato havas neniujn geamikojn kaj agas eventuale sektece.
vasall
vasall diras:
2012-01-09 22:36
>Antau du jaroj pro 125-a jubileo de Esperanto mi faris kelkajn proponojn, interalie, ke chiu nur konvinku unu personon kaj ni estus jam duoble pli multaj

Kia terura ideo fari el Esperantujo propagandan konvinkejon. Kaj kia bedaŭrindaĵo pensi ke tiuj eventualaj konvinkitoj estus vere esperantistoj...

>Mi agis nur amikece kaj konvinkis kelkajn personojn

Kaj timigis dekojn da tiuj, kiuj bedaŭrinde observis aŭ estis enplektitaj en intrigojn de via elstara grupo.
pistike65
pistike65 diras:
2012-01-09 22:52
Mia edzino eble neniam lernus Esperanton se la vilagha esperantisto, afabla sed iom teda "fushulo", ne bombardus shian familion per verdstelaj broshuroj. Tiel, kiam dekon da jaroj poste shi volis pliinteresigi sian vivon, shi jam sciis kie serchi.

La vojoj de informado estas nekoneblaj.

amike
Istvan Ertl
yves_bellefeuille
yves_bellefeuille diras:
2012-01-10 02:41
Ĉu via edzino ne trovis, ke esperanto aldonis al sia vivo pli da intereso ol ŝi intencis?

Yves Bellefeuille

"Denove Bellefeuille eraras." -- Heroldo Komunikas, n-ro 484.
pistike65
pistike65 diras:
2012-01-10 05:15
"Travivu interesajn tempojn" - onidire tiu estas china maalbondeziro...?

aike
Istvan Ertl
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-01-10 07:52
Forigu nur la intrigojn en bjalistoka grupo, tiam mi estos tre kontenta.

Konvinkintoj ne devos esti esperantistoj. Sufichos, se estos E-parolantoj.
vasall
vasall diras:
2012-01-10 16:11
> Forigu nur la intrigojn en bjalistoka grupo, tiam mi estos tre kontenta.

Ho, ho, ŝajne mi preteratentis ion gravan. Sed vi, kiel specialisto en la detektiva fako, certe baldaŭ detaligos la supran konstaton.
Jorge
Jorge diras:
2012-01-09 22:20
Mi konsentas kun Cyril. lej multajn esperantulojn ne necesas varbi: pli aŭ malpli frue ili venos mem al la afero.

Anstataŭ kostega terurstila reklamego, sufiĉus reklameto kun unu slogano, citaĵo aŭ simila frazo, kaj kun la ligilo www.lernu.net
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-01-10 12:01
“Ĉu Esperantisto valoras nur tiom, kiom da novuloj li varbis? Ĉu ni estas sekto?!”

Ne, ni estas vendejo. Tiu kiu varbas la plej multajn klientojn, estas la plej valora dungito de la kompanio kaj meritas la plej altan salajron.
Jorge
Jorge diras:
2012-01-11 09:30
http://benjamenocharlokraus.com/[…]/

Kia fuŝaĵo! La stranga esperantigo de la aŭtornomo (kun tiu sekteca "formerly"); la absolute maloportuna mencio de la deliroj de silferismo; kaj la mitego n-ro 1, prezentata kvazaŭ temus pri malmita realo: "Reality: Esperanto is spoken by more people than a great number of natural languages, including these people. The current estimate is 2 million speakers worldwide; however, that estimate is from the year 2000, and Esperanto has vastly grown in the 21st century. It’s widely-spoken enough to have multiple huge communities on Facebook, Twitter, Google+, and iPernity." Ha-ha-ha! Lasu min ridi: du milionoj da esperantoparolantoj?! Kie?!!!

Alivorte: Kian utilon havas mensogi kaj blufi?
edmundo
edmundo diras:
2012-01-11 10:26
Mi ne scias, sed ne nur esperantistoj mensogas kaj blufas. Ankaŭ reklamoj pri la angla ofte troigas la nombron de parolantoj, enkalkulante la tutan loĝantaron de Barato, ekzemple, do eble tiu taktiko funkcias en kelkaj arenoj.

Mi ĵus legis en "In the land of invented languages" (2010, p. 85), ke taksoj de la nombro de parolantoj de Esperanto gamas de 50 mil ĝis 2 milionoj. El mia vidpunkto certe estas pli proksime al 50 mil, sed kelkaj homoj havas alian koncepton de "parolanto".
Jorge
Jorge diras:
2012-01-11 10:59
Hieraŭ mi (aŭ BA) skribis al vi retmesaĝon, sed mi ne certas pri aktualeco de via ret-adreso. Ĉu vi povus retmesaĝi al mi (aŭ provi kontakti min pere de Fejsbuko)?
Lu
Lu diras:
2012-01-11 11:20
La nombrodemandon traktas http://eo.wikipedia.org/wiki/Nombro_de_Esperanto-parolantoj . Se oni taksas surbaze de pluraj landaj censoj, verŝajne tutmonde en censoj inter 50.000 kaj 250.000 homoj deklarus, ke ili "parolas Esperanton". Mi ne scias, kiom da homoj estas, kiuj iam lernis Esperanton iugrade, sed kiuj nun ne emas deklari, ke ili "parolas" Esperanton. Mi ne mirus, se vere estus dekoble tiom, per kio ni venus al nombro ne tre for de du milionoj. Do eble oni ne skribu, ke estas "du milionoj da parolantoj", sed prefere, ke laŭ taksoj du milionoj da homoj lernis la bazon de Esperanto.

Mi proponas alian subtenon de nombro proksima al du milionoj: Mi enketis pri la nombraj rilatoj inter Esperanto kaj la angla, http://eo.wikipedia.org/wik[…]ra_rilato_Esperanto_-_angla . Tiu rilato troviĝas inter 1:60 kaj 1:4000. Se homoj do parolas pri 2 miliardoj da anglaparolantoj, tiam iom tordas la realan komprenon de Esperantujo, se ni informas pri malpli ol 500.000 Esperanto-parolantoj. (Kaj tamen mi kutime parolas pri "kelkaj centmiloj".)

En Esperantuo ni ofte diskutas pri la nombro de Esperanto-parolantoj - kvazaŭ tio vere gravus :-) Mi ŝatus iam renkonti homon, kiu kredeble asertas, ke li aŭ ŝi lernus Esperanton, se parolus ĝin 2 milionoj - kaj ne lernus ĝin, se estus nur 200.000 homoj. Mi supozas, ke tiuj ambaŭ nombroj estas neniel palpeblaj por nia subkonscio, kiu finfine estas tio, kio direktas nian agadon: Se nia subkonscio atendas plezuron el la lernado de Esperanto, ni lernas ĝin. Se ĝi atendas plian plezuron el la plua praktikado, ni daŭrigas. Se ne, ne. Jen la kerno.

Cetere la ĝenerala prezento de Esperanto fare de Benjameno Ĉarlo Kraŭs estas tute bona. La nombrodemando ne tre gravas.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-01-11 12:17
Ne estas unu, sed multaj nombrodemandoj, kaj oni ĉiam devas interpreti la ciferojn kun multe da singardo -- kaj singardo al ambaŭ flankoj, se tiel diri. Ekzemple, estas ne tute malgrave ke la nombro de Esperantoparolantoj estas nur 1% de tiu de la Anglalingvaj. Sed certe ne malpli grave estas ke laŭ tute realisma takso la sumo de proponantoj de aliaj internaciaj planlingvoj ol Esperanto estas nur 1% de la nombro de Esperantistoj.

Do, evidente validas la ekvacio Esperanto = _la_ Internacia Lingvo, se tia lingvo estu neŭtrala kaj ne iu el la imperiaj lingvoj (kiel la Angla, Franca, Rusa, Ĉina ktp). Necesas enorme bonaj lingvistikaj argumentoj por defii la pozicion de Esperanto, kaj tiuj argumentoj simple ne ekzistas. Sed kiuj estas la argumentoj por ĝenerala ekuzo de internacia lingvo anstataŭ la plej sukcesa el la imperiaj lingvoj? Ĉu ekzistas tiuj argumentoj? Ĉu ili estas konvinkaj? Ĉu ni konas ilin? Ĉu ni uzas ilin?
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-01-11 15:47
C#hiu lingvo estas netrala lau aktiveco. Tamen plejmultaj lingvoj estas ligitaj kun iu nacio, iu kulturo, do ili estas per kulturo kaj politiko same nacie, kolonie chu imperialisme sharghitaj.
 
Instruante iun nacian lingvon, vi ne nur lernas ghian signifon kaj funciadon, sed automate estos instruata pri naciaj karakteroj, kutimoj,kulturon, moroj, produktoj, fine firmaoj, do tendence uzite.
Kontraue, kiam mi instruis Esperanton mi portis tie internaciecon au morojn de loka loghantaro. Mi ne altrudis iun Mc Donald, Times, iun bankon, chu filmon pri heroajhoj de chi kulturo, modo.....

Uzante ekzemple anglan, ghi donas ne nur komprenon, pri kio oni ne tro klopodas, sed antau chio ekonomian profiton por nur certa klaso, nacio, lobiista grupo, monopolo. Ilin ne interesas, ke simpla popolo ne havas au ne povas sin interkomprenighi.

Kontraste, uzante ekzemple Esperanton, profito estus por chiuj landoj proksimume la sama,simplaj civitanoj povus facile interkomprenighi, neniu estus de dua, chu tria klaso kaj EU havus malgrandan lingvan elspezon.(estas diferenco, chu vi devas lerni iun lingvon dum jaroj chu monatoj). Krome estus certigita vera integrigho de mulpopola EU.

Ni do devas tion esti konscia kaj sen politika maturigho nenio povas esti shanghebla. Plej bone preghi en klubejoj au filozofii sur paghoj de LF sanghos nenion.
yves_bellefeuille
yves_bellefeuille diras:
2012-01-11 19:53
Neniu vere scias kiom da esperantistoj estas en la mondo. Eĉ ni ne scias. Se vi ne ŝatas la takson kiun vi citas, tiam proponu alian, sed ankaŭ estu preta pravigi kaj defendi ĝin.

Yves Bellefeuille
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-01-11 20:39
"La shafoj estis neniam kalkulitaj!"

Tiun demandon neniu povas respondi. Neniam oni kalkulis. Krome oni devus firmi kio estas esperantito, kio estas esperantoparolanto, en kia grado estas lia/shia kono.....
Mi nur scias, ke hodiau estas jam malfacile trovi E-parolntan, kiu apartenas al iu E-organizajho. Mi ofte serchas E-artikolojn kaj renkontas homojn, kiuj konas Esperanton nur por korespondi, intershanghi sed ankorau neniam parolis.
Estas multaj, kiuj konas, sed pro neserioza konduto au sekteco de esperantistoj tute ne publikas tion.Pasintjare mi renkontis ech profesoron, kiu esprimis, ke libere legas E-tekstojn, sed ne havas tempon por cheesti iun aranghon.Li respondis al mi en tre pura Esperanto kun tre bela akcento.
Lu
Lu diras:
2012-01-11 10:08
Ni estas nek sekto nek vendejo. Ni estas lingva komunumo kun kelkaj homoj iom sektecaj, kelkaj homoj emaj vendi la lingvon (kaj kursojn kaj renkontiĝojn ktp.), pliaj homoj interesitaj pri literaturo, vojaĝado, interparolado kaj pri multegaj aliaj temoj kaj okupoj. La problemego de la Esperanto-asocioj estas, ke ili volas agi por ĉiuj tiuj homoj - kaj egale, kion la funkciuloj faros, ĉiam estos kelkaj homoj, kiuj konsideros tion senvalora elspezo de mono kaj tempo. ("10 % estas kontraŭ ĉio." Kennedy) Sekve la plej facila vojo por la funkciuloj estas fari malmulton aŭ - pli ĝuste - fari ĉion, sed ĉiam nur kun malgranda energio.

Tio, kio necesas, estas specialigitaj rondoj de homoj, kiuj baze interkonsentas pri gravaj aferoj de ilia agado. La varbemuloj kaj vendemuloj ekzemple pri tio, ke indas varbi novulojn kaj ke tiu, kiu varbis plej multe da ili, estas plej honorinda. Ne havas do multan sencon, ke en ekzemple Libera Folio la kulturemuloj predikas al la varbemuloj, ke la kvalito gravas, dum la varbemuloj ripetadas, ke kvalito povas kreski nur surbaze de certa kvanto :-)
pistike65
pistike65 diras:
2012-01-09 22:48
"Chu vi opinias, ke via agado akiris pli da adeptoj ol la reklamoj de Etsuo?"
Chu la celo de chiu Esperanta agado devas esti "akiri adeptojn"?
Oni vane akirus adeptojn, se la Esperanta kulturo estus malplena shelo
Feliche, homoj kiel Jorge kovas tie bongustajn ovojn.

amike
Istvan Ertl
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-01-09 12:28
> Vi kaj Jorge apartenas al tiuj herooj, kiuj scipovas kritiki

Dankon.

> Do, nun estas okazo vi ambau fondu subvencion

Mi volonte farus, se mi disponus la monajn rimedojn.

> ke via recepto estos pli efika!

Ghi almenau ne estus forpusha.

> Kritiki, filozofii kaj "saghe" paroli povas chiu.

Ke chiu povas filozofii... nu, ne diru tion al filozofoj!
chielismo
chielismo diras:
2012-01-10 04:17
Kiam ĉinaj eistoj aŭdis opinion de eŭropaj movadistoj ke Esperanto dependos de la ĉina movado aŭ azia movado, la ĉinaj miras, kiel ili havas tian opinion?! En ĉina Esperantujo oni opinias ke Esperanto dependos de la eŭropa movado, ĉar plej ĝin bezonas Eŭropo,kie mankas komuna lingvo. Mi kredas ke la japano havas saman opinion kiel la ĉino.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-01-10 07:19
Kara Chielismo,

mi tute komprenas vin, char pasintsomere en nia E-arangxo (GES- en Wagrowiec) cxeestis je mia invito Rozo - cxina samideanino en Japanio (vidu shiajn multajn bildojn en ipernity, estis 4 semajnoj mia gasto) kaj same esprimis la rimarkon, ke tiel malmulte estas Esperanto estas uzata en Europo, kvankam por ni ghi estas fabele facila.

Por tion kompreni, oni devas al vi klarigi, ke Europo (plej dense kunigitaj multaj popoloj) chiam intermilitis kaj jam kunordigi estas arto.Por ghia sukcesa kunvivo estas nepra forta hegemonia gvido au demokrata federacia kun neutrala lingvo.

Ghisnunaj intencoj ne estis bone pripensitaj kaj ne bone komencitaj. Oni provia kunigi europajn popoloj sen federacio, enkonduki komunan monon sen demando al popolo, do chio estis por monopolo por havi pli da profito. Europo devis esti helpanto de monda imperialismo. La gvidantaj politikistoj estas servantoj de bankistoj, monopolistoj kaj lobiistoj, do estas nur marionetoj pli au malpli koruptaj. La popoloj havas nur shajnan demokratio sen granda signifo.

Tiel longe, kiel Europo ne trovos propran vojoj kaj provos kopii putrighantan usonan sistemon ne estos sukcesa. (iame gxi estis modela kaj progresa, ech estis jam tiame vochdonado por komuna lingvo, kion jam EU ne scipovis fari).

La karaktero de Europa popolo estas en Esperantujo plej bone respegulata.
(manko de unuigho, solidareco, toleremeco). Oni volonte pene serchas por alian piki, volonte ech uzas anonimecon por ne esti konata, zorgas per chiu fortoj por iu ne estu sukcesa. Kontentaj ili nur estas, se de tio profitas.

Estas do granda demando, kiel ni propagu interkomprenon de la popoloj, se ni mem nin ne komprenas. Ni mem estas plej bonaj antireklamoj. (mi bone komprenas doloron de Martin).
chielismo
chielismo diras:
2012-01-11 17:02
Dankon pro via klarigo!
Mi ne konas srinon Roza. Laŭ via indiko mi jam vizitis ŝian blogon sur Ipernity. Gratulon al ŝia aktivo por Esperanto. Jes, ŝi estas la ĉina, ĉar ŝi prenas nomon Rozo laŭ ĉina lingvemo: oni konas nomon apartena al viro aŭ virino per signifo. La virecaj vortoj ŝtono, hundo, fortiko, monto, tero...... kaj virincecaj vortoj rozo, floro, folio, plantaĵo.......
sinjoroeng
sinjoroeng diras:
2012-01-28 15:59
Saluton

Mi estas komencanto de esperanto. Mi pensas ke, la sukceso de esperanto por la mondo ne nur dependas al euxropanoj sed gxi estas la laboroj de tutmondo inkluziva ASOAN. Se Asoan ankaux povas sukcesus meti esperanto en la lernejoj, tiel ankaux helpus euxropanoj batalus por la rajtoj de nia. Multaj homoj ne scias ke nuntempe, indonezio havas multajn homojn kiuj lernas esperanton kaj tie ankaux esploros de esperanto en tajlando kaj malajzio.

Bondeziras al chiuj
amuzulo
amuzulo diras:
2012-01-16 10:32
Mi scias, ke ĉi tiu komento ne estos populara, sed mi tamen ŝatus esprimi miajn pensojn. Kiel usanono jam loĝante en Eŭropo dum 7 jaroj, mi daŭre kredas, ke strategie disvastigi Esperanton en Usono estas la plej efika maniero atingi la finan venkon. Usono havas tiom tutmondan influon, ke iusence se oni sukcesigas Esperanton tie, oni sukcesos tutmonde. Kvankam oni ofte pensas, ke usonanoj estas riĉaj, plejofte la plej aktivaj esperantistoj NE estas riĉaj, ĝuste ĉar ili elspezas tiom multe da sia tempo por Esperanto. Do, mi tre bonvenus pli da iniciativoj por finance subteni Eo-agadon en Usono. Jes, ESF estas usona fondaĵo kaj faras tre bonan laboron, sed tamen fundamente ne financas projektojn cele al poresperanta agado (tamen aliaj tre gravaj iniciatoj... nu, ankaŭ estas kelkaj esceptoj al tio: lernu.net kaj edukado.net).

Kvankam mi loĝas en Eŭropo, mi subtenas la usonan movadon konkrete duflanke:

1) Mi regule blogas pri Esperanto por Transparent Language en la angla. Laŭ mia scio, estas neniu alia anglalingva fonto, en kiu oni povas scii pri la riĉa aktuala kulturo de Esperanto: http://www.transparent.com/esperanto/

2) Mi starigas/instigas serion de nordamerikaj semajnfinaj renkontiĝoj por helpi al usonaj esperantistoj konscii, ke ili ne estas solaj, sed ke preskaŭ ĉiam estas esperantistoj en apudaj urboj. Jen retejo por la renkontiĝo: http://is.gd/harrisburg2011. Mi kun helpo de Nick Woods nun verkas manlibron pri kiel organizi Urban Semajnfinon, kiun mi poste eldonos en la Google-Grupo: http://groups.google.com/group/urb-sem

Mi ne diras tion por fanfaroni, sed por inspiri aliajn kaj helpi diskonigi mian agadon al aliaj usonanoj, kiuj legas Liberan Folion, por ke ili povu helpi min.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-01-16 11:18
Kara Chuk,

ni devas chie semi kaj kultivi, kie estas bona ebleco. Vi kiel usonano bone konas la anglan kaj ilian karakteron, do vi kunlaborante, helpante estas preskau hejme.

Mi mem, kiu vivas de 1965 en Germanio, konas kone polan karakteron kaj pli agas en Pollando ol chi tie. Mi fondis tie ech politikan organizon EDE-PL kaj kunorganozas chiujare E-aranghon.

Konklude chiu agu lau propra konvinko kaj ebleco. Chiukaze mi gratulas vian agadon kaj deziras sukcesojn kvankam mem estas certa, se EU alprenus gxhustan sintenon al Esperanto, ghi akceptighus tre rapide en la tuta mondo.
esperanto
esperanto diras:
2012-01-16 15:16
Bedaurinde ankau vi, Esperantoluna, ne komprenis, ke "chie semi kaj kultivi" havas neniun sencon. Farante tion, vi agas kiel ekzemple la Atestantoj de Jehovo au aliaj sektoj au la Savarmeo, kiu volas konvinki la homaron, ke estus utile alighi al iliaj ideoj. Kun kiu rezulto? Ke la homoj, kiuj renkontas tiujn sektulojn, tuj fughas au ne malfermas la pordon, kiam ili sonorigas che via loghejo.

En mia juna agho mi disdonis sufiche multajn flugfoliojn pri Eo por poste konstati, ke tiu agado estis tute vana kaj ke la rezulto estis nula.

Agante en Europa Unio, vi mem konstatas, ke tie praktike neniu interesighas pri Eo.

Sed se kelkaj entuziasmuloj en Pollando, Germanio, Italio kaj aliloke tiel volas pasigi sian liberan tempon en la naiva kredo, ke aperos iuj pozitivaj rezultoj, kial oni ne lasu ilin. Ne eblas malpermesi ilian agadon. Bedaurinde ili ne komprenas, ke per ilia ofte stranga konduto - kaj fantaziaj informoj kiujn ili donas al la homoj - ili pli multe detruas ol helpas al la afero.
edmundo
edmundo diras:
2012-01-16 16:21
Antaŭ 30 jaroj flugfolioj estis multe pli efikaj ol hodiaŭ. Mi mem lernis Esperanton parte pro flugfolioj, kiujn mi ricevis, sed hodiaŭ la homoj preferas informiĝi per la reto, kompreneble.

Indas daŭre plu atentigi homojn pri Esperanto, ĉar multaj homoj scias preskaŭ nenion pri Esperanto, kaj ĝenerale oni devas aŭdi pri io plurfoje, antaŭ ol oni faras ion pri ĝi, ekzemple mem serĉas informojn. Oni povas diversmaniere informi, depende de la celatoj, sed preskaŭ ĉiu maniero estus pli bona ol esti Andy Kuenzli.
emerito
emerito diras:
2012-01-16 18:15
Por semi kaj sukcese kultivi, estus bone uzi grajnon, kiun homoj volonte manghas, por ke homoj ne evitu ghin kiel herbacho.
Auskultante niajn politikistojn antau kaj post balotado chiuj povas vidi grandan diferencon en iliaj vortoj kaj agoj.
Ne mirigas do ghisnuna mizera aprobo de tiu chi politika e-laboro inter polaj esperantistoj.