Vi estas ĉi tie: Hejmo
1858 eroj kongruas kun viaj serĉkriterioj
Filtru la rezultojn
Tipo de ero












Novaj eroj ekde



Aranĝu laŭ rilateco · dato (plej nova unue) · alfabete
Comment Kruelajxoj
de Gerrit Berveling publikigita 2008-12-07 Laste modifita: 2008-12-10 17:11 — arkivita sub:
Mi tute ne konsciis, ke estis tiel seriozaj kruelajxoj en siatempa Leopolda Kongolando. Estas tute logike ke en tiaj cirkonstancoj Jules Verne sian optimisman romanon [...]
Situas en 2008 / Kruelaĵoj en Kongolando malhelpis al Verne verki pri Esperanto / ++conversation++default
Verne patro kaj Verne filo: kien Esperanto malaperis?
de Redakcio publikigita 2009-01-25 Laste modifita: 2009-02-17 21:53 — arkivita sub:
Abel Montagut esploris la sorton de nefinita romano de Jules Verne, "Voyage d’études" (1903), kaj konkludas, ke la fama verkisto preskaŭ ĝis la fino de sia vivo okupiĝis pri kompleta reverkado de la romano, en kiu Esperanto devis havi gravan rolon. Laŭ la konservita formo, la unua manuskripto de la romano antaŭvidis harmonian, idealan koloniadon en la franca Kongolando, kie Esperanto ludas faciligan rolon por civilizacio kaj komerco. Novaĵoj pri kruelaĵoj kaj ekspluatado en Kongolando devigis lin ŝanĝi sian planon. En sia tria artikolo pri la temo Abel Montagut montras, ke Jules Verne ne disreviĝis rilate Esperanton, kaj ke en skizita nova versio de la romano por Esperanto daŭre estis antaŭvidata grava rolo. Post la morto de Jules Verne pri lia literatura heredaĵo tamen ekokupiĝis lia filo Michel, kaj la mencioj pri Esperanto restis en la nepublikigitaj manuskriptoj.
Situas en 2009
Comment Nederlandlingve pri Verne kaj Esperanto
de Istvan Ertl publikigita 2009-01-25 Laste modifita: 2009-02-17 21:53 — arkivita sub:
En mia blogo legeblas nun http://pistike65.wordpress.com/[…]/ nederlandlingva versio de mia chi-tema artikolo el la revuo Esperanto 1053, nov. 1993, p. 182. Temas pri teksto enkondukanta [...]
Situas en 2009 / Verne patro kaj Verne filo: kien Esperanto malaperis? / ++conversation++default
Longa kolego en Times Literary Supplement
de Redakcio publikigita 2009-02-23 Laste modifita: 2009-02-25 21:46 — arkivita sub:
En 2008 aperis monumenta verko de Geoffrey Sutton pri la literaturo de Esperanto. Ĝi estas la ĝis nun plej ampleksa monografio pri la vasta temo, kaj iom mirinde, ĝi estas anglalingva. Kelkaj esperantistoj jam proponis, ke oni traduku la verkon "Concise Enyclopedia of the Original Literature of Esperanto" al Esperanto, sed kompreneble la anglalingva versio povas atingi multe pli grandan publikon, kiu ĝis nun tute ne konsciis pri la ekzisto de esperantlingva literaturo. Plian paŝon direkte al sia potenciala publiko la elstara verko faris la 6-an de februaro, kiam en la pinte prestiĝa literatura revuo Times Literary Supplement aperis ampleksa recenzo de John Wells. Libera Folio publikigas la kompletan tekston de la recenzo. La traduko estas farita de Brian Moon kaj aprobita de John Wells.
Situas en 2009
Comment La enciklopedio kiel lingva informigilo
de A Giridhar RAO publikigita 2009-02-23 Laste modifita: 2009-02-25 21:46 — arkivita sub:
Dankon pro tiu bonega recenzo (kaj esperantigo!). Ekde tiam kiam la libro trovis niĉon en mia bretaro, estis multaj geamikoj kaj vizitantoj kiuj ĝin trafoliumis [...]
Situas en 2009 / Longa kolego en Times Literary Supplement / ++conversation++default
Comment L’ originalo?
de Bjørn A. Bojesen publikigita 2009-02-23 Laste modifita: 2009-02-25 21:46 — arkivita sub:
Mi aliĝis al la reta versio de TLS, sed la originalan artikolon oni jam forigis de la reto… :-( Ĉu iu posedas version kiun eblus [...]
Situas en 2009 / Longa kolego en Times Literary Supplement / ++conversation++default
Comment Originalo
de Jozef Moraes publikigita 2009-02-23 Laste modifita: 2009-02-25 21:46 — arkivita sub:
Ankaŭ mi interesiĝas pri la originalo, por ĝin diskonigi en sociaj retejoj kiel Facebook, LinkedIn ktp. Dankon !
Situas en 2009 / Longa kolego en Times Literary Supplement / ++conversation++default
Comment La originalo
de Redakcio publikigita 2009-02-23 Laste modifita: 2009-02-25 21:46 — arkivita sub:
John Wells afiŝis skanaĵon de la originala artikolo en sia Facebook-paĝo. http://www.facebook.com/album.php?aid=77647&id=648286079&l=c9ab3
Situas en 2009 / Longa kolego en Times Literary Supplement / ++conversation++default
Comment Letero de leganto
de Istvan Ertl publikigita 2009-02-23 Laste modifita: 2009-02-25 21:46 — arkivita sub:
Sekve al la recenzo en TLS, aperis informade valora letero de leganto, el la klavoj de Brian Barker: http://entertainment.timesonline.co.uk/tol/arts_and_entertainment/the_tls/article5706962.ece amike István Ertl [...]
Situas en 2009 / Longa kolego en Times Literary Supplement / ++conversation++default
Esperanto malaperas el Budapeŝta universitato
de Redakcio publikigita 2009-05-28 Laste modifita: 2009-06-14 18:47 — arkivita sub:
La mondfama Esperanto-fako ĉe la ĉefa Budapeŝta universitato ELTE malaperas. Ekde la jaro 1966 ĉe la Katedro de Ĝenerala kaj Aplikata Lingvistiko de la Budapeŝta universitato ELTE (Eötvös-Loránd-Universitato) funkciis altnivela Esperanto-fako. Esperanton oni povis studi ne kiel ĉeffakon, sed kiel la unuan kromfakon. Jam antaŭ kelkaj jaroj oni ĉesis akcepti studentojn, kaj la lastaj du nun okupiĝas pri siaj diplomlaboroj. La usona fondaĵo Esperantic Studies Foundation faris provon savi la Esperanto-fakon, proponante financan subtenon, sed la internaj konfliktoj de la hungaria Esperanto-movado malebligis konstruan aliron.
Situas en 2009