Libera Folio http://www.liberafolio.org These are the search results for the query, showing results 1 to 15. Past Events http://www.liberafolio.org/events/previous Events which have already happened. No publisher admin 2007-11-01T18:48:26Z Kolekto Events http://www.liberafolio.org/events Site Events No publisher admin 2007-11-01T18:48:26Z Kolekto Members http://www.liberafolio.org/Members Container for portal members' home directories No publisher admin 2007-11-01T19:27:52Z Dosierujo Komentoj de legantoj http://www.liberafolio.org/komentoj Jen la plej novaj komentoj de legantoj. No publisher admin 2007-04-12T09:13:30Z Kolekto Libera Folio http://www.liberafolio.org/indekso La artikoloj de Libera Folio laŭdate ordigitaj. No publisher admin 2007-11-01T20:35:00Z Kolekto kolofono http://www.liberafolio.org/kolofono Libera Folio estas sendependa movada bulteno, kiu aperas nur en la reto. La redakcio de Libera Folio strebas sobre kaj kritike prilumi aktualajn evoluojn en la Esperanto-movado. Libera Folio estis fondita de István Ertl kaj Kalle Kniivilä en aprilo 2003. Ĝin redaktas Kalle Kniivilä. Teknika respondeculo estas Jan-Ulrich Hasecke. Se nenio alia estas indikita ĉe la koncerna artikolo, tekstoj el Libera Folio estas libere represeblaj, kondiĉe ke la fonto estas indikita.

Respondeca redaktoro: Kalle Kniivilä, Skyttelinjen 55, SE-226 49 Lund, Svedio. Telefono: +46-70-3780890.

La redakcio respondecas nur pri la enhavo de tekstoj afiŝitaj de la redakcio.

Por afiŝi vian propran tekston en la rubriko De legantoj sekvu ĉi tiujn instrukciojn.

La redakcio ne kontrolas la enhavon de komentoj kaj artikoloj afiŝitaj de legantoj anticipe, sed havas la rajton forigi tekstojn, kiuj estas grave ofendaj aŭ kalumniaj kontraŭ unuopaj personoj. Rasismaj aŭ alimaniere kontraŭleĝaj komentoj kaj tekstoj estas malpermesitaj.

Ligiloj al senrilataj retejoj estas konsiderataj spamo kaj povas esti forigitaj senaverte. Estas malpermesite aperigi en Libera Folio retpoŝtajn adresojn aŭ aliajn privatajn informojn de aliaj personoj sen ties konsento.

Legantoj kiuj ripete malobservas admonojn de la redakcio perdos sian rajton afiŝi komentojn kaj artikolojn en Libera Folio. Se vi trovas, ke iu komento aŭ alia teksto en Libera Folio konsistigas malobservon de la reguloj, bonvolu ne respondi al ĝi publike, sed kontaktu la redakcion.

Retpoŝta adreso de la redakcio: redakcio heliko liberafolio punkto org

Spamo-protekto: bonvolu skribi "@" anstataŭ "heliko" kaj "." anstataŭ "punkto". Aŭ uzu ĉi tiun formularon.

]]>
No publisher admin 2012-12-31T16:55:00Z Paĝo
2004 http://www.liberafolio.org/2004 Artikoloj el la jaro 2004 No publisher admin 2005-11-25T09:10:24Z Dosierujo 2005 http://www.liberafolio.org/2005 Artikoloj el la jaro 2005 No publisher admin 2005-11-25T09:09:04Z Dosierujo vidpunkto http://www.liberafolio.org/vidpunkto.old No publisher admin 2007-11-01T20:33:21Z Kolekto en la reto http://www.liberafolio.org/interreto.old No publisher admin 2007-11-01T20:35:00Z Kolekto movado http://www.liberafolio.org/movado.ol No publisher admin 2007-11-01T20:33:21Z Kolekto kulturo http://www.liberafolio.org/kulturo.old No publisher admin 2007-11-01T20:33:20Z Kolekto Libera Folio http://www.liberafolio.org/xml Novaj artikoloj No publisher admin 2005-10-26T14:30:03Z Kolekto admin http://www.liberafolio.org/Members/admin Ĉi tio estas la dosierujo de membroj No publisher admin 2005-09-20T07:32:20Z Dosierujo Togolanda lernejo faras siajn unuajn paŝojn http://www.liberafolio.org/2005/Agado/togolando2 La 6-an de septembro malfermiĝis Instituto Zamenhof en Togolando, baza lernejo kie la infanoj lernos Esperanton kaj ĉiuj instruistoj devas koni la lingvon. Sed jam antaŭ tio okazis feria kurso por informi pri la lernejo kaj pri Esperanto, kun 271 partoprenantoj. Gbeglo Koffi raportas. "Kie estas la lernejestro. Mi ŝatus paroli al li. Mi tute ne povas permesi, ke oni tion faru al mi. Rapide montru lin al mi". Tiel grumblas viro, tiam enirinta la lernejon. Tute respondi tiam ne eblis, sed tamen "kio okazis ?" eliris el buŝo. La viro tute ne volis ion diri, sed nur postulis, ke oni montru al li la lernejestron. Li tiom furiozis, ke neniu povis tiam iun montri al li.

Kelkajn minutojn poste li turniĝis al siaj alparolatoj:

"Mi scias, ke la lernejestro estas inter vi, sed vi ne volas lin montri al mi. Kial vi faras tion ? Ekde kiam mia filino vizitas lernejon, ŝi neniam bone laboras. Mi prove metis ŝin en vian lernejon, ke ŝi sekvu la ferian kurson. Mi kontrolas ĉion hejme en ŝiaj kajeroj kaj regule demandas ŝin pri la lecionoj. Ŝi perfekte respondas, kaj jen ŝi ĵus montris al mi sian rezulton. Ŝi okupas la unuan rangon en la lernejo, kaj pro tio ŝi kunportis ankaŭ dokumenton, kiu diras, ke ŝi estas stipendiita. Kiam mi tuj decidis venigi ankaŭ ŝian fraton en la lernejon, ŝi respondis, ke la kvara klaso de la elementa nivelo ne jam troviĝas en lernejo. Ne, ne, vi ne povas tion fari al mi. Malfermu tuj la kvaran klason".

Jes, la kvaran klason
de la elementa nivelo kaj tiun de la duagrada nivelo IZo ne havos en tiu ĉi lerneja jaro 2004-2005. Tamen la feriaj kursoj ĵus okazintaj havis ĉiujn ses klasojn de la elementa nivelo kaj ĉiujn kvar de la meza. Estis entute 271 enskribiĝintoj (cent sepdek por la elementa nivelo kaj cent unu por la meza).

De la 2-a ĝis la 27-a de aŭgusto tri instruistoj de la elementa nivelo kaj sep de la meza diligentis. Estis ankaŭ aliaj instruistoj: temas pri instruistoj de instruistoj. Dum tiuj kurstagoj okazis ankaŭ trejnado de estontaj instruistoj de Instituto Zamenhof. Spertaj instruistoj sekvis ilin en la klasojn, kaj poste, ĉiuj kunvenas por interdiskuti. La spertuloj fine montras al la novaj kiel ili povas procedi. Tiel iris la laboroj dum la kvar semajnoj. Eble oni povos demandi ĉu la celoj de la kursoj estas atingitaj.

La feria kurso estas organizita ĉefa por informi pri la lernejo kaj ankaŭ pri Esperanto. Inter la kondiĉoj por instrui en Instituto Zamenhof estas ankaŭ la posedo de almenaŭ la diplomo A de TIETo (la instrufako de la landa asocio UTE en Togolando). Multaj kandaditoj tiam demandis pri la lernado de la internacia lingvo. De la 16-a ĝis la 27-a de aŭgusto TIETo kunlabore kun UTE organizis E-kurson en la urboj Gliĝi kaj Lome. Iuj el la kursanoj tiel lernis por havi la diplomon A, kaj kompletigi sian dosierojn por peti laboron en la lernejo.

Ne nur la kandidatoj-instruistoj
lernis la lingvon, sed ankaŭ la trejnintoj de la instruistoj. Dum la fermo de la kurso ili petis, ke oni esperantigu al ili kelkajn frazojn francajn, kiujn ili tiam parkeris. Unu el tiu ĉi enskribis du el siaj gefiloj en Instituto Zamenhof. Dum pluiris la feria kurso, loĝantoj de la kvartalo enskribadis siajn gefilojn. La unua klaso de la mezgrada nivelo jam havas pli ol 35 gelernantojn. Plu venas homoj por enskribi, kaj notindas, ke la stipendio donita al la diligentaj gelernantoj de la feria kurso ege efikis. Du lernantoj de la elementa nivelo kaj tri la dua estas elektitaj por ricevi stipendiecan helpon dum la lerneja jaro. Pliaj sekvos post la unua ekzameno en decembro

Finiĝis la feria kurso, sed pluiras la enskribado por la malfermo de la 6-a de septembro. La feria kurso ebligas al la respondeculo de instituto malkovri multon korektentan, ke la lerneja jaro 2004-05 iru pli glate.

Gbeglo Koffi



El Libera Folio: Lernejo en Afriko instruos Esperanton

Kiuj ŝatus iel kontribui aŭ havi pli da informoj, jen por ili gravaj adresoj:

  • Een school in Togo Kastelenstraat 231 1082 EG Amsterdam Nederlando Rete : eenschoolintogo@raketnet.nl
  • Institut Zamenhof B.P. 13169 Lome-TOGO Rete : esp.togo@cafe.tg
  • TTT-paĝo kiu nederlandlingve sciigas amplekse pri la projekto
]]>
No publisher admin afriko 2004-09-13T21:00:54Z Paĝo