Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Members juh De legantoj

De legantoj

by Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2007-12-26 10:49

Artikoloj de legantoj

News Item Kurso de Esperanto per Radio by Fabiano Henrique — Laste modifita: 2012-02-09 07:35
Ĉiudimanĉe Radio Rio de Janeiro elsendas lecionojn de Esperanto. La programo nomiĝas Kurso de Esperanto per Radio.
News Item Eŭropa Civitano by Eŭropa Civitano — Laste modifita: 2012-01-18 19:57
Nova blogo pri eŭropaj aferoj.
Page Kiujn vortojn uzi? by Vizi László — Laste modifita: 2012-01-01 17:28
Konsekvenco de multaj diskutoj pri neologismoj kaj bazaj vortoj
News Item DU IZ-IDOJ EN LA 19a TEK (Togolanda Esperanto-Kongreso) by GBEGLO Koffi — Laste modifita: 2011-12-29 10:38
Instituto Zamenhof (IZo) malfermighis la 13an de septembro 2004 kun gelerrnantoj en la elementa nivela kaj aliaj en la meza nivelo. Sep jarojn poste aliaj niveloj aldonighis. Estas unu nivelo sub la elementa, kaj alia nivelo en la kategorio de elementa sed kun plenkreskaj homoj. Oni ne miru, ke gepatroj kaj ties gefiloj estas en la sama nivelo, dua klaso de la elementa nivelo. Kaj kio pri la nivelo sub la elementa ? En ghi estas infanoj sama korto, sama vilagho, do samsangaj en la sama klaso. La gepatroj de tiuj chi infanoj estas tre aktivaj esperantistoj en Togolando. Se estus infana kongreseto, tiuj estuletoj ghin partoprenus. Do du el la kvardeko da IZidoj (gelernantoj en la klaso sub la elementa nivelo) partoprenis la 19an TEK.
News Item Esperanto-Domo en Andaluzio by Ángel Arquillos López — Laste modifita: 2011-12-28 22:23
Klarigo pri la Esperanto-domo de la Esperanta-Civito en Malago (Hispanio)
News Item Zaozhuang-a Universitato de Ĉinio decidis fondi Internacian Esperanto-Muzeon by Sun Mingxiao — Laste modifita: 2011-12-27 12:41
konstruado de kulturo estas grava afero de nia movado,venas al mi bona navajxo el Cxinio.Zaozhuang-a Universitato dicidis fondi Internacian Esperanto-Muzeon por protekti kulturon de Esperanto.
News Item Václav Havel kaj Esper(ant)o by Pavla Dvořáková — Laste modifita: 2011-12-27 12:40
 
News Item Ĉarma kristnask-rakonto en Esperanto by Nicole — Laste modifita: 2011-12-13 11:13
Jen la tria Esperanto-rakonto de BookBox
News Item Vida by Edvige Ackermann — Laste modifita: 2011-12-12 09:33
 
Event Hispana Kongreso de Esperanto 2012 (Almagro (Ciudad Real), Hispanio, from 2012-04-27 16:00 to 2012-05-01 23:55) by Francisco Javier Moleón
Esperantista Kastili-Manĉa Asocio, en kunlaboro kun Hispana Esperanto-Federacio, invitas vin partopreni en la 71a Hispana Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 27a de aprilo ĝis la 1a de majo 2012 en la urbo Almagro (Ciudad Real), Hispanio.
News Item La redaktoro de Libera Folio premiita en Svedio by Maria Sandelin — Laste modifita: 2011-10-25 22:07
La redaktoro de Libera Folio pasintsemajne ricevis la plej prestiĝan premion pri loka ĵurnalismo en Svedio.
News Item Forpasis Edmo Rodrigues Lutterbach by Fabiano Henrique — Laste modifita: 2011-09-28 12:58
La 27-an de Septembro forpasis en la urbo Niterói la brazila esperantisto Edmo Rodrigues Lutterbach.
News Item Esperantistoj el Niterói organizas festan bankedon by Fabiano Henrique — Laste modifita: 2011-09-27 20:27
La 29-an de Septembro okazos la festa bankedo de Niterói Esperanto-klubo (NITEK), en la urbega regiono de Rio-de-Ĵanejro.
News Item Operkantisto Miroslav Smyčka jubileas by Pavla Dvořáková — Laste modifita: 2011-09-22 19:23
La 11-an de septembro en Ĉeĥio konata emerita opersolisto-baritonisto kaj honora membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio Miroslav Smyčka ĝisvivis en enviinda freŝeco kaj arta aktiveco 85 jarojn. Li estas unu el malmultaj profesiaj artistoj kiuj bonege regas Esperanton kaj daŭre agas por ĝi pere de sia talento. Jam multfoje li riĉigis kulturajn programojn de internaciaj E-aranĝoj. Ni alportas al vi okaze de tiu ĉi jubileo ne nur informojn pri lia personeco, sed ankaŭ kolektitajn ligilojn al interrete alireblaj liaj registraĵoj en Esperanto, por ke vi povu almenaŭ virtuale kune ĝui ion el lia arto.
News Item Speciala numero de informilo omaĝas la datrevenon de Kultura Kooperativo de Esperantistoj by Fabiano Henrique — Laste modifita: 2011-09-19 22:07
La 60-jariĝo de Kultura Kooperativo de Esperantistoj estas la temo de la plej lasta numero de la bulteno INKO.
Event Seminario de Esperanto fare de Esperanto Radikala Asocio ĉe itala Marŝo de Paco (Bastia Umbra, Perugia (Italio), from 2011-09-24 11:30 to 2011-09-25 18:00) by Marco Cattaneo
La neprofita organizo Esperanto Radikala Asocio faros leciono-seminarion “Lingvo kaj Povo” sabato, la 24an de septembro, je la 11,30 ĉe Umbria Fiere, Piazza Moncada, Bastia Umbra (Peruĝo).
News Item Seminario de Esperanto fare de Esperanto Radikala Asocio ĉe itala Marŝo de Paco by Marco Cattaneo — Laste modifita: 2011-09-19 22:10
La neprofita organizo Esperanto Radikala Asocio faros leciono-seminarion “Lingvo kaj Povo” sabato, la 24an de septembro, je la 11,30 ĉe Umbria Fiere, Piazza Moncada, Bastia Umbra (Peruĝo).
News Item Esperanto elstariĝas en la Dujara Internacia Libro-foiro de Rio-de-Ĵanejro by Fabiano Henrique — Laste modifita: 2011-10-16 17:54
Esperanto-movado vigle partoprenis en la XV-a Dujara Internacia Libro-foiro de Rio-de-Ĵanejro. Temas pri la plej grava evento de la eldona merkato en Brazilo.
News Item KD eternigas la voĉon de esperantista elstarulo by Fabiano Henrique — Laste modifita: 2011-09-11 13:53
Kultura Kooperativo de Esperantistoj (KKE) vendas la kompaktan diskon "Ismael Gomes Braga – Pioniro de Esperanto en Brazilo". La disko enhavas du prelegojn faritajn de Ismael Gomes Braga en la jaro 1958.
News Item Esperantisto eldonas libron pri Juro by Fabiano Henrique — Laste modifita: 2011-09-08 13:58
Esperantistoj distingiĝas en brazila jura mondo. La Prokuroro de Ŝtato Cearao César Barros Leal lanĉis la libron "Vigilância Eletrônica à Distância: Instrumento de Controle e Alternativa à Prisão na América Latina" (Distanca Elektronika Kontrolo: kontrolilo kaj Alternativo al Enprizonigo en Latin-Ameriko).
Agoj pri dokumento