Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / semio

semio

de Sun Mingxiao Laste modifita: 2014-05-11 14:39
Hejmpaĝa ejo kiu enhavas la erojn kreitajn kaj kolektitajn de semio

Dua Internacia Festivalo de Esperanto

de Sun Mingxiao Laste modifita: 2007-08-29 20:12
Ĉi-jare okazas en urbo Zaozhuang la internacia festivalo de Esperanto.

Detaloj de evento

Kiam

2007-10-19 je 11:30 ĝis
2007-10-22 je 14:30

Kie

Zaozhuang, Ĉinio

Kontakta telefono

086-632-3317532

Aldoni eventon en la kalendaron.

La dua internacia festivalo de Esperanto, okazigota de Zaozhuang-a Esperanto de Ĉinio kaj Seula Esperanto-kulturcentro okazos en Zaozhuang en 19-22-a de oktobro.

En la festivalo funkcios internacia foto-konkurso, bankedo ĉe ĉina familio, interkona kaj arta vesperoj, vizito ĉe Zamenhof-statuo, vizitoj ĉe loka universitato kaj fabrikoj, turismo kaj kulturaj programeroj.

de Sun Mingxiao Laste modifita: 2007-08-29 01:39

Detaloj de evento

Kiam

2007-08-29
de 01:39 ĝis 01:39

Aldoni eventon en la kalendaron.

de Sun Mingxiao Laste modifita: 2007-10-24 02:25

Detaloj de evento

Kiam

2007-10-24
de 02:25 ĝis 02:25

Aldoni eventon en la kalendaron.

Sukcese okazis la dua internacia festivalo de Esperanto en Zaozhuang

de Sun Mingxiao Laste modifita: 2007-11-02 15:49
Estas malfacile okazigi internacian eventon en Azio, tamen en la ĉina urbo Zaozhuang jam dufoje okazis internacia festivalo de Esperanto, en kiu partoprenis 80 esperantistoj. La urbestro partoprenis kaj salutis en la festivalo.
Sukcese okazis la dua internacia festivalo de Esperanto en Zaozhuang

s-ro Lee Jung-kee salutis en la inauxguro

En la festivalo partoprenis pli ol 80 esperantistoj el Ĉinio, Koreio kaj Hispanio por la programoj de Foto-konkurso, prelegoj, vizito de fabriko kaj turismo en Granata Ĝardeno kaj Granda Kanalo.

10 esperantistoj el 5 landoj partoprenis en la foto-konkurso, kies ekspozicio okazis en Zaozhuang-a Universitato. 6 prelegoj pri Esperanto aŭ kulturo ankaŭ okazis en la universitato. La urbestro de Zaozhuang, s-ro Cheng Wei, sendis al la festivalo saluto-vortojn, kaj vicurbestro partoprenis en la inaŭguro de la festivalo.

Ĉiuj partoprenantoj estas kontentaj pro bonega arangxo de LKK pri la festivalo.

(Semio)

de Sun Mingxiao Laste modifita: 2007-10-24 04:55

de Sun Mingxiao Laste modifita: 2007-11-01 01:32

La ligoadreso estas: http://

premioj de foto-konkurso en dua internacia festivalo de Esperanto

de Sun Mingxiao Laste modifita: 2007-11-05 04:23
En dua internacia festivalo de Esperanto en Zaozhuang okazis foto-konkurso de esperantistoj .10 esperantistoj el 5 landoj sendis 59 fotojn en tri temoj.27 fotoj gajnis premiojn.
La premioj de foto-konkurso en la dua internacia festivalo de Esperanto en Zaozhuang 1,Temo pri Esperanto-Movado Unua:Poeto Armand Su en malsano.fotita de s-ro Semio el Cxinio Dua: Gesto de s-ro Lee Jung-kee,fotitaj de s-ro Sun Mingchun el Cxinio Templo de Zamenhof,fotita de s-ro Marijia Belosevic el Kroatio Lingvisto s-ro Chen Yuan,fotita de s-ro Semio el Cxinio Tria: Verda stelo en Jokohamo,fotita de s-ro Semio el Cxinio Irana Esperantisto,fotita de s-ro Aneta Bedkowska el Polando Intersxangxo fotita de s-ro Semio el Cxinio Iranaj Junaj esperantistoj fotitade s-ro Aneta Bedkowska el Polando Japanaj e-tistoj en Zaozhuang,fotita de s-ro Li Yong el Cxinio 2,Temo pri pejzagxo de aliaj landoj Unua:auxtuno en monto,fotita de s-ro Semio el Cxinio Dua: Romo ,fotita de Marija Belosevic el Kroatio Mateno de monta vilagxo,fotita de s-ro Xu Ying el Cxinio Japana vidindajxo,fotita de f-lino Hirundo el Cxinio Tria: Auxtunaj folioj en la Palaco Changkyung,fotitaj de s-ro SHIN Chol-min el Koreio Frealemaborg: Iama logxejo de nobela familio,fotita de s-ro Luit Staghouwer el Nederlando Irana Yazd ,fotita de s-ro Aneta Bedkowska el Polando Vieno,fotita de s-ro Marija Belosevic el Kroatio Segmuelejo en Woltersum (provinco Groningen),fotita de s-ro Luit Staghouwer el Nederlando 3,Temo pri naciaj moroj Unua:Amo en Italio.fotitaj de s-ro Huang Mingzhong el Cxinio Dua:Japanaj maljunuloj ,fotitaj de s-ro Semio el Cxinio :Patrino kaj bebo,fotita de s-ro Xu Ying el Cxinio La kriantaj junulinoj en Monda Futbala Pokalo,fotita de s-ro SHIN Chol-min el Koreio Tria: Tagmangxo ,fotita de s-ro Aneta Bedkowska el Polando Infanoen nacia vesto,fotita de s-ro Aneta Bedkowska el Polando Familia mangxado,fotita de s-ro Aneta Bedkowska el Polando La mangxantaj civitanoj surstrate ,fotita de s-ro SHIN Chol-min el Koreio Hassandumart-laboro IRANO,fotita de s-ro Aneta Bedkowska el Polando LKK de la dua festivalo de Esperanto 2007-10-30

forpasis s-ro Dong Shulin,membro de UEA kaj gastiganto de Pasporta Servo en Zaozhuang de Cxinio

de Sun Mingxiao Laste modifita: 2008-01-09 05:27
S-ro Dong Shulin,la membro de UEA kaj gastiganto de pasporta Servo en Zaozhuang de Cxinio forpasis en 6-a de januaro de 2008.Li estis B-komiatatano de TEJO en 1998-2000.
forpasis s-ro Dong Shulin,membro de UEA kaj gastiganto de Pasporta Servo en Zaozhuang de Cxinio

lia filino kun lia portreto

S-ro Dong Shulin kun 37 jaroj,la membro de UEA kaj gastiganto de pasporta Servo en Zaozhuang de Cxinio forpasis en 6-a de januaro de 2008.Li estis B-komiatatano de TEJO en 1998-2000 kaj vicprezidanto de Junulara Komitato de Zaozhang-a Esperanto-Asocio.Li esperantigxis en 1991 kaj estis unu el aktivaj junaj esperantistoj de Cxinio.Li multe laboris por gravaj eventoj de Esperanto en Zaozhuang kaj Shandong-provinco de Cxinio.

Tria Internacia Festivalo de Esperanto

de Sun Mingxiao Laste modifita: 2008-05-22 20:04
En la fama urbo de Esperanto Zaozhuang ĉijare okazas Internacia Festivalo de Esperanto, jam la tria festivalo de nia lingvo.

Detaloj de evento

Kiam

2008-06-27 je 00:00 ĝis
2008-06-29 je 00:00

Kie

Zaozhuang Shandong, Ĉinio

Nomo

Kontakta telefono

86-632-3317532 3256097

Aldoni eventon en la kalendaron.

Tria Internacia Festivalo de Esperanto, kunaranĝota de Zaozhuang-a Esperanto-Asocio de Ĉinio kaj Seula Esperanto-Kutulrcentro de Koreio okazos en 27-29 de junio en Zaozhuang-urbo (fama en Esperantujo) de Shandong-provinco, Ĉinio, najbare de Koreio kaj Japanio.

En la festivalo ni aranĝos apundajn programerojn.ekz:prelegoj pri Esperanto kaj kulturo.vizitoj de Zamenhof-statuo,urbo-domo kaj fabrikoj, ekspozicio de dua internacia foto-konkurso (reta) pri Esperanto-Movado, lokaj vidindaĵoj kaj moroj, aŭkcio pri Esperantaĵo kaj ĉinaj pentraĵoj, ekspozicioj pri ĉinaj artaĵoj kaj poŝtaĵoj, turismoj en Granda Kanalo fama en la mondo kaj Granata Ĝardeno la plej granda en la mondo.bankedoj en ĉinaj familioj, praktiko de ĉinaj kulturoj (Ŭsuo kaj tradicia medicino).

En la festivalo ankaŭ estas Tago de lando,se aliĝas pli ol dek esperantistoj el iu lando, do ni aranĝos Tagon de tiu lando.

Ni povos akompani vin en la Qingdao-flughaveno por japanaj kaj koreaj e-tistoj, kaj el aliaj flughavenoj por grupoj. Pere de la festivalo vi povos koni veran vivon de ĉina popolo, ankaŭ vi povos montri vian kulturon en la festivalo. La tuta kosto estas 200$ (grupa trafiko en Ĉinio, loĝejo en hoteloj,manĝado kaj kotizo de la festivalo), la loĝĉambro estas por du litoj,se vi bezonas ĉambron kun unu lito, vi devas aldoni 50$.

Kontaktu kun S-ro Sun Minĝiao, delegito de UEA pri ĉina kulturo.


semio@163.com
semio@tom.com
verdalimo@126.com
verdalumo@126.com

La tria internacia festivalo de Esperanto en Zaozhuang

de Sun Mingxiao Laste modifita: 2009-05-04 22:08
la tria internacia festivalo de Esperanto en Zaozhuang de Ĉinio ne okazis pro granda tertremo de Ĉinio. Nun okazos la festivalo en 2009.

Detaloj de evento

Kiam

2009-09-25 je 16:00 ĝis
2009-09-27 je 22:00

Kie

Zaozhuang.Cxinio

Nomo

Kontakta telefono

86-632-3786810

Atentatoj

se vi volos partopreni en la foto-konkurso,bonvolu sendi viajn fotojn al retadreso verdalimo@126.com.se vi decidos kunlabori,bonvolu sendi vian opinion aux proponon al semio@tom.com

Aldoni eventon en la kalendaron.

La tria internacia festivalo de Esperanto en Zaozhuang de Ĉinio ne okazis pro granda tertremo,nun la organizanto decidis okazigi la festivalon en 25-27-a de septembro en Zaozhuang-a Universitato,kiu planas kunlabori kun fremlandaj universitatoj el tuta mondo.samtempe la dua internacia foto-konkurso de esperantistoj okazos en la festivalo.interesantoj kontaktu kun la retadreso de Zaozhuang-a Esperanto-Asocio. semio@163.com. verdalumo@126.com

Plena sukceso de Tria Zaozhuang-a Internacia Festivalo de Esperanto

de Sun Mingxiao Laste modifita: 2009-09-30 10:23
Plena sukceso de Tria Zaozhuang-a Internacia Festivalo de Esperanto montras al nia movado novan formon
Plena sukceso de Tria Zaozhuang-a Internacia Festivalo de Esperanto

la inauxguro

25-27-an,sept en urbo Zaozhuang fama de Esperanto en Azio okazis Tria Internacia Festivalo de Esperanto,en kiu partoprenis pli ol kvar francaj ,5 japanaj kaj pli ol 20 cxinaj e-tistoj,ankaux iuj subtenantoj de Esperanto cxeestis kaj agadis en la festivalo.En la festivalo prelegis s-ro prof Liu Xiaojun,la prezidanto de Shandong-a Esperanto-Asocio pri rakonto de Konfucio kaj s-ro Sun Mingxiao pri Cxinaj Proverboj.La internacia foto-konkurso de esperantistoj funciigxis,sed nur pli ol 24 fotoj venis al la konkurso.S-ro Hao Tao,fama fotisto kaj subtenanto de Esperanto arangxis la propran ekspozicio de fotoj.En Zaozhuang-a Profesia Universitato intersxangxis la teo-kulturon de Japanio kaj Cxinio,s-rino HIDEKO hujimoto gvidas la japanan teo-prezentadon,alia s-rino dances,ankaux la francaj e-tistoj. La prezidanto de UEA,d-ro Probal kaj urbestro de urbo-domo d-ro Chen Wei sendis la gratulajn mesagxojn,la prezendantoj de la Zaozhuang-a Universitato kaj Zaozhuang-a Profesicia Universitato partoprenis en la festivalo,ili komprenas nian movadon kaj nian lingvon,ke ili planas enirigi Esperanton en la Universitatojn. Ankaux kelkaj e-tisoj en la nomoj de CxEL kaj Cxina Radio kaj lokaj Esperanto-asocioj prezenti bukedojn al Zamenhof-statuo en kultura placo en la urbo. pere de nia festivalo Esperanto estas subtenata de socio.

Favorites

de Sun Mingxiao Laste modifita: 2009-12-25 10:05
45-a datreveno de la E-redakcio de CxRI de Sun Mingxiao — Laste modifita: 2009-12-25 10:05

4-a Zaozhuang-a Internacia Festivalo okazos en 10-12-a septembro en Ĉinio

de Sun Mingxiao Laste modifita: 2010-03-31 20:50
Zaozhuang-a Internacia Festivalo de Esperanto regule okazos en Zaozhuang-a Profesia Instituto kaj Zaozhuang-a Universitato kun la programoj :prelegoj,vizito de cxinaj familioj,auxkcio de esperantajxo,intersxangxo de pentrajxo,prezenti bukedon al Zamenhof-statuo,interncia foto-konkurso de esperantistoj kaj turismo.por cxifoja festivalo LKK arangxos dutaga turismo en Qingdao kaj Konfucejo kaj partoprenantoj povos alveni kaj flugi en Qingdao.

Detaloj de evento

Kiam

2010-09-10 je 08:30 ĝis
2010-09-12 je 20:35

Kie

Zaozhuang kaj Qingdao

Nomo

Kontakta telefono

13396376717

Aldoni eventon en la kalendaron.

La kvara Zaozhuang-a Internacia Festivalo okazos en septembro La kvara Zaozhuang-a Internacia Festivalo de Esperanto okazos en 10-12-a de septembro 2010,Cxijara festivalo okazos en Zaozhuang-a Profesia Instituto kaj Zaozhuang-a Universitato kun la programoj :prelegoj,vizito de cxinaj familioj,auxkcio de esperantajxo,intersxangxo de pentrajxo,prezenti bukedon al Zamenhof-statuo,tria foto-konkurso de esperantistoj kaj turismo.Antaux la festivalo LKK arangxos dutaga turismo en Qingdao kaj Konfucejo kaj partoprenantoj povos alveni kaj flugi en Qingdao.aligxilo petu:semio@163.com,semio@tom.com la festivalo jam farigxos fama evento en Azio por nia Movado

Esperanta Amikceco-Arbaro kaj Internacia Esparanto-Muzeo preparotaj en Cxinio

de Sun Mingxiao Laste modifita: 2010-04-19 09:54
Esperanto-Movado pli kaj pli famas en Zaozhuang,Cxinio.post sukceso de regula Internacia Festivalo de Esperanto, Zaozhuang-a Esperanto-Asocio havas novan planon por nia movado kaj kulturo.
Esperanta Amikceco-Arbaro kaj Internacia Esparanto-Muzeo preparotaj en Cxinio

la kunsido de komitatanoj de Zaozhuang-a Esperanto-Asocio

Laux decido de 2010-jara kunsido de komitatanoj de Zaozhuang-a Esperanto-Asocio Esperanta Amikceco-Arbaro kaj Internacia Esparanto-Muzeo estas preparotaj.Post la kunsido la membroj de la asocio komencas elekti lokon, du lokoj estas decidotaj,iu estas Landa Baodugu-a-Parko de Arbaro ekster urbo kaj aliaj estas novkonstruita Orientlago-parko en la urbo .Shandong-a Dongda Kompanio de Konstrua Mekanikajxo en la urbo,kies direktoro estas esperantisto jam decidis senpage prezenti du cxambrojn por preparado de la muzeo.(semio@163.com)

Finigxis sukcese la 4a Zaozhuang-a Internacia Festivalo de Esperanto

de Sun Mingxiao Laste modifita: 2010-09-13 15:32
En la urbo Zaozhuang aktivas esperantistoj en Zaozhuang-a Esperanto-Asocio,kiuj regule okazigis Internacia Festivalo de Esperanto,cxijare finigxis la 4a Zaozhuang-a Internacia Festivalo de Esperanto en 10-12-a ,septembro.
Finigxis sukcese la 4a Zaozhuang-a Internacia Festivalo de Esperanto

vizito de Zamenhof-busto en la festivalo

La 4an Zaozhuang-an Internacian Festivalon de Esperanto kun malpli ol 50 esperantistoj el Cxinio kaj Japanio okazigitan en Zaozhuang-a Universitato kaj Zaozhuang-a Profesia Instituto,arangxis Zaozhuang-a Esperanto-Asocio,Zaozhuang-a Amikeco-Asocio kun Fremdaj Landoj kaj Zaozhuang-a Federacio de Rondoj pri Scio-sciencoj en la 10-12a de septembro 2010. En la festivalo oni funkciigis ekspozicion de la 3a Internacia Foto-konkurso de esperantisoj,en kiu partoprenis pli ol 60 fotoj el 18 esperantistoj en 6 landoj. S-ro Egawa Harukuni el Japanio prelegis por gestudentoj en turisma fakultato de Zaozhuang-a Profesia Instituto kaj partoprenintoj prezentis kantojn kaj naciajn dancojn en Esperanto.Ili ankaux vizitis Zamenhof-buston,kiu sidas en kultura placo de la urbo Zaozhuang kaj prezentis bukedojn al nia majstro. Prof s-ro Hu Xiaolin, rektoro de Zaozhuang-a Universitato,kiu intencas funkciigi Esperanto-lecionon partoprenis en la bankedo kaj Prof s-ro Wang Honglin,vicrektoro de Zaozhuang-a Profesia Instituto,kiu intencas subteni Internacian Esperanto-Muzeon per la cxambroj partoprenis tutan programon de la festivalo.Ili multe scias pri idealo kaj utileco de nia lingvo Esperanto kaj intersigxas pri nia movado.

Zaozhuang-a Universitato de Ĉinio decidis fondi Internacian Esperanto-Muzeon

de Sun Mingxiao Laste modifita: 2011-12-27 12:41
konstruado de kulturo estas grava afero de nia movado,venas al mi bona navajxo el Cxinio.Zaozhuang-a Universitato dicidis fondi Internacian Esperanto-Muzeon por protekti kulturon de Esperanto.
Zaozhuang-a Universitato de Ĉinio decidis fondi Internacian Esperanto-Muzeon

Zaozhuang-a Universitato

En 19-a kunveno de estraranoj de Zaozhuang-a Universitato de Cxinio okazis en 20-a de novembro,en kiu estraranoj diskutis pri fondo de Internacian Esperanto-Muzeon en la universitato.la kunveno opiniis,ke Esperanto estas vaste uzata en cxiuj kampoj en la mondo kiel internacia lingvo.sed la konservado de Esperantajxo kaj esplorado de gxia efiko estas ne forta.Fondi Internacian Esperanto-Muzeon en Zaozhuang-a Universitato ne nur povas plenigi la kampon manki al Esperanto-muzeon en universitatoj en la mondo,sed ankaxu estas utila por fama konatigxo de Zaozhuang-a Univesitato en la mondo.fine la estraranoj decidis,ke fondi Internacian Esperanto-Muzeon en la universitato. En la urbo Zaozhuang jam estas Zamenhof-busto kaj aktiva Esperanto-agado,en la univesitato funcias oficiala nedeviga leciono de Esperanto. s-ro Sun Mingxiao,delegito de UEA pri kulturo respondecas pri la preparo de la muzeo.

Ĉina Esperanto-Muzeo malfermita en Zaozhuang

de Sun Mingxiao Laste modifita: 2013-11-22 13:31
La internacia Esperanto-muzeo en la Universitato de Zaozhuang en orienta Ĉinio havis sian inaŭguron la 16-an de novembro 2013. Pli ol 300 esperantistoj kaj gastoj partoprenis en la malferma ceremonio.
Ĉina Esperanto-Muzeo malfermita en Zaozhuang

S-ro Lee Jungkee parolis en la inaŭguro

Ĉina  Esperanto-Muzeo kun 680 kvadrataj metroj kaj 26 000 kolektajxoj en la Universitato de Zaozhuang estas kunkonstruita de Ĉina Esperanto-Ligo kaj la Universitato de Zaozhuang, kaj la muzeo havis sian inaŭguron la 16-an de novembro dum la 10-a Ĉina Kongreso de Esperanto en Universitato de Zaozhuang. Estraranoj de ĈEL kaj la universitato, esperantistoj el Ĉinio, Koreio, Japanio, Italio kaj aliaj landoj partoprenis en la inaŭguro. La konstruado de la muzeo estas granda evento de la Ĉina Esperanto-Movado. Dum la prova malfermo en 5 monatoj pli ol 7000 vizitantoj estis akceptitaj de la muzeo, kiu jam fariĝis bazo por diskonigi Esperanton al la publiko. La muzeo ricevis pli ol 80 gratulajn mesaĝojn el 30 landoj.

La adreso de la muzeo estas: Zaozhuang Xueyuan Shijieyu Bowuguan. Shandong. Ĉinio. CN-277100.
Telefono: 86-632-378 6905    133 9637 6717
Retadreso: semio@163.com

Okazis la 5a Zaozhuang-a Internacia Festivalo de Esperanto

de Sun Mingxiao Laste modifita: 2014-05-11 22:30
En la urbo Zaozhuang en orienta Ĉinio regule okazis la internacia festivalo de Esperanto, kiu jam estas famkonata en nia Esperantujo. De la 3a ĝis la 5a de majo ĉi-jare okazis la 5a Internacia Festivalo de Esperanto en la urbo Zaozhuang kun riĉaj programeroj.
Okazis la 5a Zaozhuang-a Internacia Festivalo de Esperanto

Partoprenantoj vizitis la Esperanto-Muzeon en Zhaozhuang

La 5a Zaozhuang-a Internacia Festivalo de Esperanto okazis en Zaozhuang-a Profesia Instituto en orienta Ĉinio kaj pli ol 65 partoprenantoj el Pollando, Japanio, Koreio kaj Ĉinio ĉeestis en la festivalo. Dum la festivalo Zaozhuang-a Profesia Instituto kaj Internacia Instituto pri Kulturo kaj Turismo de Pollando subskribis kontrakton de ĝemeliĝo. Junaj esperantistoj prezentis teatraĵojn en Esperanto. S-ro SASAKI Teruhiro prelegis pri Mozio, la ĉina antikva pensulo kaj s-ro Krzysztof el Pollando prelegis pri urbo Varsovio dum la milito. Partoprenantoj vizitis la  Ĉinan Esperanto-Muzeon en Zaozhuang-Universitato, la Zamenhof-statuon en la kultura placo, kaj la Internacian Esperanto-Arbaron en la urbo Zaozhuang.

Dum la vizito de la muzeo s-ro Fukomoto el Japanio kaj polaj esperantistinoj donacis kolektaĵojn al la Muzeo kaj dum la vizito de la arbaro polaj esperantistoj plantis arbon de Amikeco inter Ĉinio kaj Pollando.

La partoprenantoj vizitis ankaŭ la antikvan urbon Tai’erzhuang, kiu estis detruita en la dua mondmilito kaj rekonstruita en 2008 kiel Varsovio. En Tai’erzhuang estis ekspozicio de fotoj pri Varsovio kaj Tai’erzhuang.

5a Zaozhuang-a Internacia Festivalo de Esperanto okazis

de Sun Mingxiao Laste modifita: 2014-05-10 11:46
En la urbo Zaozhuang en orienta Ĉinio regule okazis la internacia festivalo de Esperanto, kiu jam estas famkonata en nia esperantujo.Dum 3a ĝis 5a de majo ĉijare okazis la 5a Internacia Festivalo de Esperanto en la urbo Zaozhuang kun riĉaj programeroj.
5a Zaozhuang-a Internacia Festivalo de Esperanto okazis

partoprenantoj vizitis Esperanto-Muzeon en Zaozhuang-a Universitato

5a Zaozhuang-a Internacia Festivalo de Esperanto okazis en Zaozhuang-a Profesia Instituto en orienta Ĉinio kaj pli ol 65 partoprenantoj el Pollando, Japanio, Koreio kaj Ĉinio ĉeestis en la festivalo.Dum la festivalo Zaozhuang-a Profesia Instituto kaj Internacia Instituto pri Kulturo kaj Turismo de Pollando subskribis kontrakton por ilia ĝemelo. Junaj esperantistoj prezentis teatrojn en Esperanto. La s-ro SASAKI Teruhiro prelegis pri Mozio, la ĉina antikva pensulo kaj s-ro Krzysztof el Pollando prelegis pri urbo Varsovio dum la milito. Partoprenantoj vizitis la  Ĉinan Esperanto-Muzeon en Zaozhuang-Universitato, Zamenhof-statuon en la kultura placo Internacian Esperanto-Arbaron en la urbo Zaozhaung, dum la vizito de la muzeo s-ro Fukomoto el Japanio kaj polaj esperantistinoj donacis kolektaĵojn al la Muzeo kaj dum la vizito de la arbaro  polaj esperantistoj plantis arbon de Amikeco inter Ĉinio kaj Pollando.

La partoprenantoj vizitis ankaŭ la antikvan urbon Tai’erzhuang, kiu estis faligita pro dua mondmilito kaj rekonstruita en 2008 kiel Varsovio. En Tai’erzhuang ekspoziciiĝis la fotoj pri Varsovio kaj Tai’erzhuang.