Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Kapitano Postnikov aperos en rusa traduko

Kapitano Postnikov aperos en rusa traduko

de Redakcio Laste modifita: 2006-11-22 21:48
Rusa traduko de la romano "Dek tagoj de kapitano Postnikov" baldaŭ aperos en Moskvo. La verko de Mikaelo Bronŝtejn estis la plej furora originala esperantlingva romano de la jaro 2004. Plej multajn ekzemplerojn oni vendis en Rusio kaj Francio, kie la aŭtoro faris prezentadojn de la libro en Esperanto-kluboj.

La romano estas unu el la tre malmultaj beletraj verkoj, kiuj ne nur temas pri la Esperanto-movado, sed ankaŭ pritraktas la movadon en la kunteksto de la ĉirkaŭa socio. Tute unika la verkon igas la fakto, ke ĝi grandparte temas pri veraj personoj kaj veraj okazaĵoj en la frua Esperanto-movado, en la jaroj 1910-11.

En sia recenzo pri la esperantlingva versio en Libera Folio, Sten Johansson skribis interalie:

Bronŝtejn sukcesis kuiri vere bongustan barĉon, eĉ kun la acideta aromo, kiun oni jam atendas de li. Kvankam la verko je eklego impresas iomete kaose (al kio kontribuas aĉa tipografio), iom post iom la leganto sorbiĝas de la eventoj kaj subiĝas al la reĝisora potenco de la aŭtoro, kaj kiam la bunta kungluaĵo finiĝas post 332 paĝoj, oni bedaŭras ke ne restas plia cento!

Baldaŭ la verkon de Mikaelo Bronŝtejn povos ĝui ankaŭ neesperantistaj legantoj en Rusio.

- Ni hodiaŭ portis la originalon al la presejo. Ni ankaŭ interkonsentis kun pograndaj librovendistoj,  do estos facile trovi la libron en la merkato, rakontis reprezentanto de la eldonejo Impeto, Dmitrij Ŝevĉenko, al la ruslingva novaĵservo Esperanto novosti.

Tradukis la verkon el Esperanto Anatolij Radajev.

arkivita en: