Saltu al enhavo
Libera Folio

Libera Folio

sendependa movada bulteno

  • ĉefpaĝo
  • movado
  • interreto
  • kulturo
  • vidpunkto
  • pri libera folio
  • kontakti la redakcion
  • privateco
  • ensaluti

La revuo de UEA havos du redaktorojn

de Libera Folio je 2017-02-052017-02-05 en movado, UEA

Kiel novaj redaktoroj de la revuo Esperanto estas elektitaj la geedzoj Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova. Tion decidis la estraro de UEA. La novaj redaktoroj starigos apartan retejon por la revuo.

TEJO gratulis partianon de Berlusconi

de Libera Folio je 2017-02-05

La prezidanto de TEJO, Michael Boris Mandirola, sendis gratulleteron al la nova prezidanto de la Eŭropa parlamento, Antonio Tajani, kiu en sia elektoparolado menciis ankaŭ la problemojn de lingvaj minoritatoj. Tajani estis kunfondinto de la partio de Silvio Berlusconi, Forza Italia.

”Belartaj Konkursoj estu pordo por novuloj”

de Libera Folio je 2017-01-282017-01-29

Miguel Fernández ne tuj entuziasmis, kiam la “mirindaj frenezuloj de UEA” petis lin estri la Belartajn Konkursojn. La kvalito de la konkursaĵoj laŭ li ofte estas malalta – sed aliflanke… [Legu plu]

Forpasis Zbigniew Galor

de Libera Folio je 2017-01-272017-01-28

Dum la nokto inter ĵaŭdo kaj vendrede tute neatendite, en la aĝo de 64 jaroj, forpasis la konata pola esperantisto, Zbigniew Galor.

”Ekparolu” volas aktivigi izolulojn

de Libera Folio je 2017-01-272017-02-26

Lastatempe multaj homoj eklernas Esperanton per la reto, sed restas izolitaj de la Esperanto-komunumo kaj ne aktive ekuzas la lingvon. Per sia nova projekto Edukado.net strebas ekparoligi ilin. Ni petis Katalin Kováts rakonti pli.

de Libera Folio je 2017-01-232017-01-23 en movado, UEA

UEA komencas renovigon de sia retejo

En 2013 la novelektita estraro de UEA decidis elspezi 100.000 eŭrojn por renovigi la retejon de la asocio. De tiam malmulto okazis, sed nun UEA anoncis konkurson por renovigo de la retejo kaj de la tuta administra sistemo de la asocio.

de Libera Folio je 2017-01-142017-01-14 en movado

Rusia Esperantista Unio aneksis Krimeon

La landa asocio de UEA en Rusio elektis loĝanton de Krimeo “la Rusia esperantisto de la jaro 2016” kaj tiel agnoskis la anekson de la duoninsulo, kiu laŭ internacia juro apartenas al Ukrainio.

de Libera Folio je 2017-01-092017-01-10 en kulturo

La Ondo de Esperanto forlasos paperon

Ekde la jarŝanĝo unu el la plej popularaj internaciaj Esperanto-gazetoj, La Ondo de Esperanto, ne plu aperos en papera formo, sed nur elektronike. Aleksandr Korĵenkov fondis la gazeton en 1991 kaj redaktas ĝin de tiam. Ni petis lin rakonti kial la papera eldono ne plu aperos.

de Libera Folio je 2017-01-092017-01-10 en kulturo

Heroldo esperas ekhavi 3.600 abonantojn

Heroldo de Esperanto, kiu dum multaj jaroj funkciis kiel la organo de la Esperanta Civito, antaŭ duonjaro estis vendita al Fabrício Valle. La nova retejo ankoraŭ ne ekfunkciis, la papera gazeto ne aperis, kaj estas nur 60 abonantoj.

de Libera Folio je 2017-01-022017-01-03 en vidpunkto

Ĉu tra densa mallumo briletas la celo?

Kio okazos en Esperantujo dum la nova jaro 2017? En sia trarigardo de antaŭvideblaj eventoj Paweł Fischer-Kotowski trovas kelkajn lumpunktojn, sed multe pli da densa mallumo.

Paĝnumerado por afiŝoj

Paĝo 1 … Paĝo 80 Paĝo 81 Paĝo 82 … Paĝo 86

Lastaj komentoj

  • Johannes Genberg pri Mia Vivo vivos nur ĝis la jarfino: “Mi ne volas monon, sed dankon pro la donvolo! Mi volas ke iu kapabla organizo aŭ persono transprenu la respondecon…” okt 8, 08:00
  • Johannes Genberg pri Mia Vivo vivos nur ĝis la jarfino: “Dankon kara. Mi memoras kiam vi estis tre aktiva tie 🙂” okt 8, 07:57
  • Sadālmelīk pri Mia Vivo vivos nur ĝis la jarfino: “Mi tre eble komprenas vian sintenon, Johannes. Estas tre frustre havi al si mankon de apogo, estu mone aŭ ne.…” okt 7, 23:42
  • Jens Stengaard Larsen pri Scienca konferenco volas normaligi Esperanton: “Nia kerna problemo ne tiom estas misinformado pri Esperanto, sed disinformado pri lingvistiko. Estas multaj skoloj en lingvistiko, kun multaj…” okt 3, 10:17
  • Lu Wunsch-Rolshoven pri Scienca konferenco volas normaligi Esperanton: “La konferenco certe estas brila agado 🙂 Same la stipendioj por junaj esploristoj kaj la duontagaj atelieroj. Ĉe la titolo…” sep 30, 11:05

Lastaj 50 komentoj

Aboni retpoŝte

Aliĝi al 533 aliaj abonantoj
Konvertilo por ĉapeligi iksojn
Permesilo Krea Komunaĵo Se nenio alia estas indikita ĉe la koncerna artikolo, la tekstoj de Libera Folio
estas disponeblaj laŭ la permesilo
Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.
Temo Gatsby de FRT