Saltu al enhavo
Libera Folio

Libera Folio

sendependa movada bulteno

  • ĉefpaĝo
  • movado
  • interreto
  • kulturo
  • vidpunkto
  • pri libera folio
  • privateco
  • kontakti la redakcion
  • ensaluti

26 libroj de la jaro 2016

de Libera Folio je 2016-12-282017-01-03 en kulturo

Ĉiusemajne aperas pluraj novaj verkoj en kaj pri Esperanto, do malfacilas havi superrigardon pri ĉio. Paweł Fischer-Kotowski elektis el la rikolto de 2016 dek kvin novajn beletraĵojn, dek unu novajn faklibrojn en Esperanto – kaj aldone kelkajn aliajn eldonaĵojn, kiuj laŭ li estas aparte atentindaj.

TEJO ekamikas kun la Civito

de Libera Folio je 2016-12-262016-12-29

La estraro de TEJO, la sendependiĝanta junulara sekcio de UEA, decidis oficiale aŭspicii aranĝon de la Esperanta Civito. “UEA restas nia plej grava esperanta partnera organizo”, klarigas la prezidanto de TEJO.

UEA fidas ke subvencioj savos la buĝeton

de Libera Folio je 2016-12-202016-12-21

La buĝeto de UEA por la venonta jaro estis akceptita lastmomente per reta voĉdonado, kaj antaŭvidas deficiton de 9.450 eŭroj. La efektiva deficito verŝajne estos multe pli granda, ĉar la enspezoj supozeble estos klare malpli altaj ol oni antaŭvidas.

Zamenhof-urbo sen Zamenhof?

de Libera Folio je 2016-12-182016-12-20

La 12-an de decembro la urba konsilio de Bjalistoko post longa kaj stranga diskuto per unuvoĉa majoritato decidis, ke 2017 ne estos ”Jaro de Zamenhof” en la urbo. Pri la decido amplekse raportis ne nur polaj, sed ankaŭ alilandaj amaskomunikiloj. En sia artikolo Przemysław Wierzbowski rakontas pri la fono de la afero.

La membrokvanto de UEA falegis

de Libera Folio je 2016-12-162016-12-20

La gvidantaro de UEA strikte sekretumas pri la nuna membrokvanto de la asocio, sed Libera Folio sukcesis ricevi aktualajn informojn. Kompare kun la pasinta jaro la individua membraro malkreskis je 23 procentoj. TEJO havas malpli ol 300 individuajn membrojn.

de Libera Folio je 2016-12-162016-12-16 en movado, UEA

Asociaj membroj ŝanĝis la statuton de UEA

La statutŝanĝoj proponitaj de la estraro de UEA estis aprobitaj en la ĝenerala voĉdonado, kiu finiĝis la 15-an de decembro 2016. Tion anoncis la Centra Oficejo de UEA. Malpli ol triono el la individuaj membroj voĉdonis.

de Libera Folio je 2016-12-152016-12-16 en movado, UEA

UEA denove serĉas novan redaktoron

La malsukcesoj de UEA trovi kontentigan solvon pri la redaktado de la revuo Esperanto daŭras. En novembro 2015 forlasis sian postenon la antaŭa redaktoro Fabricio Valle, kaj post nur iom pli ol jaro la estraro anoncis la eksigon de lia posteulo Attila Kaszás.

de Libera Folio je 2016-12-152016-12-15 en interreto, movado

Libera Folio en pli bela pakaĵo

Ekde la zamenhofa tago 2016 Libera Folio ekloĝas en nova, pli fleksebla kaj pli facile ĝisdatigebla reteja sistemo. Ni kore dankas al nia ĝisnuna teknika respondeculo Jan Ulrich Hasecke, kiu prizorgis nian bultenon en sia servilo dum pli ol 12 jaroj.

de Libera Folio je 2016-12-152016-12-15 en interreto

La senfina esperantigo ekis en 2008

Ekde 2004 Libera Folio loĝis en reteja sistemo nomata Plone. Tiam eĉ ne ekzistis esperantlingva versio de la nun ege populara publikiga sistemo WordPress. La tradukado komenciĝis en 2008, kaj neniam finiĝos, rakontas la respondeculo Cindy McKee en intervjuo de Libera Folio.

de Libera Folio je 2016-12-152016-12-15 en interreto

”Ni ĉie bezonas pli da travideblo”

Dum dek du jaroj Jan Ulrich Hasecke en Germanio respondecis pri la teknika funkciado de Libera Folio. Ni petis lin rakonti pri siaj spertoj kaj pri tio, kio laŭ li ŝanĝiĝis en la reta mondo dum la tempo kiu pasis.

Paĝnumerado por afiŝoj

Paĝo 1 … Paĝo 79 Paĝo 80 Paĝo 81 … Paĝo 84

Lastaj komentoj

  • Tim Owen pri Forpasis Przemysław Wierzbowski: “Post demandoj de amikoj pri tio, kion eblas fari por helpi al Alina kaj la junaj ĝemeloj, Marta, la fratino…” jul 15, 18:05
  • duonfidela pri UEA perdas la esperon pri Nederlando: “Mi kredas, ke notarioj kaj revizoroj en Nederlando funkcias eĉ pli akurate ol ĝenerale en eŭropaj landoj. Schäffer rakontas fabelojn,…” jul 15, 12:55
  • piff pri UEA perdas la esperon pri Nederlando: “Ĉu en Nederlando la notarioj kaj revizoroj ne etsas kontrolitaj per profesiaj asociaj? En Britujo ekzemple malkontaj klientoj povas raporti…” jul 15, 10:23
  • Juha Metsäkallas pri Forpasis Przemysław Wierzbowski: “Miaj kondolencoj.” jul 13, 16:53
  • Jouko Lindstedt pri Kaj tamen pluas verkoj pintaj: “Oni aĉetas librojn ne nur pro la kovrilo kaj reklamado, sed ofte dank’ al la rekomendoj de konatoj kaj recenzistoj.…” jul 13, 07:56

Lastaj 50 komentoj

Aboni retpoŝte

Aliĝi al 528 aliaj abonantoj
Konvertilo por ĉapeligi iksojn
Permesilo Krea Komunaĵo Se nenio alia estas indikita ĉe la koncerna artikolo, la tekstoj de Libera Folio
estas disponeblaj laŭ la permesilo
Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.
Temo Gatsby de FRT