Saltu al enhavo
Libera Folio

Libera Folio

sendependa movada bulteno

  • ĉefpaĝo
  • movado
  • interreto
  • kulturo
  • vidpunkto
  • pri libera folio
  • kontakti la redakcion
  • privateco
  • ensaluti

Alia universalismo

de Libera Folio je 2017-07-042017-07-04 en vidpunkto

Okaze de la 76-a Hispana Kongreso de Esperanto la hispana gazeto Diario de Teruel publikigis tutan paĝon en Esperanto, kun intervjuo de la poeto Miguel Fernández kaj opiniartikolo de José Antonio del Barrio, prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio. Libera Folio republikigas la opiniartikolon kun la titolo “Alia universalismo”.

Finlernintoj de Duolingo duoble superas UEA-n

de Libera Folio je 2017-06-262017-06-29

Fine de majo la suma kvanto de la homoj, kiuj eklernis Esperanton ĉe la retejo Duolingo, superis milionon. Proksimume kvin procentoj el la eklernintoj finas la kurson. Tio signifas, ke la kvanto de finlernintoj nun almenaŭ duoble superas la membrokvanton de UEA.

Kial oni ne lernas Esperanton?

de Libera Folio je 2017-06-232017-06-23

La plej multaj homoj trovas Esperanton neinteresa. Ne indas trudadi la lingvon al tiuj, kiuj ne volas aŭdi pri ĝi. Prefere ol propagandi, indas mem lerni la lingvon bone kaj uzi ĝin en internaciaj kontaktoj, skribas Liu Xiaozhe.

Esperantistoj kampanjas por liberigi Bogatov

de Libera Folio je 2017-06-182017-06-19

Komence de aprilo en Moskvo estis arestita Dmitrij Bogatov, esperantisto, komputisto kaj matematikisto. Oni akuzas lin pri disvastigo de “alvokoj al terorismo”. La 19-an kaj 20-an de junio ankaŭ esperantistoj partoprenos kampanjon por lia liberigo.

”UEA dediĉu malpli da tempo al komoj”

de Libera Folio je 2017-06-132017-06-13

Duolingo kaj Amikumu estas multe pli signifaj por la evoluo de Esperantujo ol dekoj da paĝoj de filozofiumado en strategiaj laborplanoj, skribas Dennis Keefe. Li opinias, ke la sukcesoj de la projektoj povas utili por eĉ pli vaste diskonigi Esperanton al reta publiko.

de Libera Folio je 2017-06-092017-06-09 en movado

Ukrainiaj esperantistoj kunvenis ĉe la fronto

Dum la unua semajnfino de junio en Slovjansk en orienta Ukrainio okazis malgranda Esperanto-renkontiĝo, kiun sukcesis partopreni ankaŭ unu esperantisto veninta el la alia flanko de la apuda milita frontlinio.

de Libera Folio je 2017-06-092017-06-09 en movado

Biciklado kun mortintoj

La centjara datreveno de la forpaso de Zamenhof estas celebrata ĉie en la mondo. Kvin esperantistoj en Kopenhago faris cele­bradon en tute nekutima maniero: biciklado de unu esperantista memorejo al alia tra la urbo. La gvidinto Jens S. Larsen raportas.

de Libera Folio je 2017-06-082017-06-08 en movado

EU-komisionano faris paroladon en Esperanto

La litova ano de la eŭropa komisiono, Vytenis Andriukaitis, ĉeestis la Germanan Esperanto-Kongreson en Freiburg kaj faris paroladon pri Zamenhof en Esperanto.

de Libera Folio je 2017-06-062017-06-06 en movado, TEJO

TEJO daŭre sen buĝeto sed baldaŭ sendependa

Grava ero en la konflikto inter TEJO kaj UEA eble baldaŭ solviĝos, se la nova statuto de TEJO fine estos oficiale registrita. Tamen la sendependiĝanta TEJO daŭre ne havas buĝeton por 2017.

de Libera Folio je 2017-05-302017-06-04 en movado, UEA

Rekorda minuso de 86.700 eŭroj ĉe UEA

La pasinta jaro finiĝis kun minuso de pli ol 86.700 eŭroj en la kontoj de UEA. La estraro atendas malbonan financan rezulton ankaŭ en 2017, sed esperas je subvencioj kaj donacoj.

Paĝnumerado por afiŝoj

Paĝo 1 … Paĝo 77 Paĝo 78 Paĝo 79 … Paĝo 86

Lastaj komentoj

  • Johannes Genberg pri Mia Vivo vivos nur ĝis la jarfino: “Mi ne volas monon, sed dankon pro la donvolo! Mi volas ke iu kapabla organizo aŭ persono transprenu la respondecon…” okt 8, 08:00
  • Johannes Genberg pri Mia Vivo vivos nur ĝis la jarfino: “Dankon kara. Mi memoras kiam vi estis tre aktiva tie 🙂” okt 8, 07:57
  • Sadālmelīk pri Mia Vivo vivos nur ĝis la jarfino: “Mi tre eble komprenas vian sintenon, Johannes. Estas tre frustre havi al si mankon de apogo, estu mone aŭ ne.…” okt 7, 23:42
  • Jens Stengaard Larsen pri Scienca konferenco volas normaligi Esperanton: “Nia kerna problemo ne tiom estas misinformado pri Esperanto, sed disinformado pri lingvistiko. Estas multaj skoloj en lingvistiko, kun multaj…” okt 3, 10:17
  • Lu Wunsch-Rolshoven pri Scienca konferenco volas normaligi Esperanton: “La konferenco certe estas brila agado 🙂 Same la stipendioj por junaj esploristoj kaj la duontagaj atelieroj. Ĉe la titolo…” sep 30, 11:05

Lastaj 50 komentoj

Aboni retpoŝte

Aliĝi al 533 aliaj abonantoj
Konvertilo por ĉapeligi iksojn
Permesilo Krea Komunaĵo Se nenio alia estas indikita ĉe la koncerna artikolo, la tekstoj de Libera Folio
estas disponeblaj laŭ la permesilo
Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.
Temo Gatsby de FRT