Saltu al enhavo
Libera Folio

Libera Folio

sendependa movada bulteno

  • ĉefpaĝo
  • movado
  • interreto
  • kulturo
  • vidpunkto
  • pri libera folio
  • privateco
  • kontakti la redakcion
  • ensaluti

Membroj provas savi la retejon Ipernity

de Libera Folio je 2017-02-082017-02-08 en interreto

La populara foto-retejo Ipernity, kies baldaŭa fermiĝo estis anoncita en decembro, plu funkcias. Nun grupo de membroj planas kolekti monon por savi ĝin

La revuo de UEA havos du redaktorojn

de Libera Folio je 2017-02-052017-02-05

Kiel novaj redaktoroj de la revuo Esperanto estas elektitaj la geedzoj Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova. Tion decidis la estraro de UEA. La novaj redaktoroj starigos apartan retejon por la revuo.

TEJO gratulis partianon de Berlusconi

de Libera Folio je 2017-02-05

La prezidanto de TEJO, Michael Boris Mandirola, sendis gratulleteron al la nova prezidanto de la Eŭropa parlamento, Antonio Tajani, kiu en sia elektoparolado menciis ankaŭ la problemojn de lingvaj minoritatoj. Tajani estis kunfondinto de la partio de Silvio Berlusconi, Forza Italia.

”Belartaj Konkursoj estu pordo por novuloj”

de Libera Folio je 2017-01-282017-01-29

Miguel Fernández ne tuj entuziasmis, kiam la “mirindaj frenezuloj de UEA” petis lin estri la Belartajn Konkursojn. La kvalito de la konkursaĵoj laŭ li ofte estas malalta – sed aliflanke… [Legu plu]

Forpasis Zbigniew Galor

de Libera Folio je 2017-01-272017-01-28

Dum la nokto inter ĵaŭdo kaj vendrede tute neatendite, en la aĝo de 64 jaroj, forpasis la konata pola esperantisto, Zbigniew Galor.

de Libera Folio je 2017-01-272017-02-26 en interreto

”Ekparolu” volas aktivigi izolulojn

Lastatempe multaj homoj eklernas Esperanton per la reto, sed restas izolitaj de la Esperanto-komunumo kaj ne aktive ekuzas la lingvon. Per sia nova projekto Edukado.net strebas ekparoligi ilin. Ni petis Katalin Kováts rakonti pli.

de Libera Folio je 2017-01-232017-01-23 en movado, UEA

UEA komencas renovigon de sia retejo

En 2013 la novelektita estraro de UEA decidis elspezi 100.000 eŭrojn por renovigi la retejon de la asocio. De tiam malmulto okazis, sed nun UEA anoncis konkurson por renovigo de la retejo kaj de la tuta administra sistemo de la asocio.

de Libera Folio je 2017-01-142017-01-14 en movado

Rusia Esperantista Unio aneksis Krimeon

La landa asocio de UEA en Rusio elektis loĝanton de Krimeo “la Rusia esperantisto de la jaro 2016” kaj tiel agnoskis la anekson de la duoninsulo, kiu laŭ internacia juro apartenas al Ukrainio.

de Libera Folio je 2017-01-092017-01-10 en kulturo

La Ondo de Esperanto forlasos paperon

Ekde la jarŝanĝo unu el la plej popularaj internaciaj Esperanto-gazetoj, La Ondo de Esperanto, ne plu aperos en papera formo, sed nur elektronike. Aleksandr Korĵenkov fondis la gazeton en 1991 kaj redaktas ĝin de tiam. Ni petis lin rakonti kial la papera eldono ne plu aperos.

de Libera Folio je 2017-01-092017-01-10 en kulturo

Heroldo esperas ekhavi 3.600 abonantojn

Heroldo de Esperanto, kiu dum multaj jaroj funkciis kiel la organo de la Esperanta Civito, antaŭ duonjaro estis vendita al Fabrício Valle. La nova retejo ankoraŭ ne ekfunkciis, la papera gazeto ne aperis, kaj estas nur 60 abonantoj.

Paĝnumerado por afiŝoj

Paĝo 1 … Paĝo 75 Paĝo 76 Paĝo 77 … Paĝo 81

Lastaj komentoj

  • Johannes Genberg pri Esperanto en la dosieroj de Epstein: “Estas same pri miaj du filoj (sveda-japana).” feb 11, 13:00
  • Jouko Lindstedt pri Esperanto en la dosieroj de Epstein: “Jes, la angla ne estas tiom parolata ĉie, kiel oni ofte supozas. Aliflanke, se Esperanto estus tiom uzata tutmonde kiel…” feb 11, 12:08
  • Jouko Lindstedt pri Esperanto en la dosieroj de Epstein: “Mia 10-jara nepo estas denaske dulingva, germana-finna. Ĉar li loĝas en Germanio, la germana estas la pli forta lingvo, sed…” feb 11, 11:38
  • Jouko Lindstedt pri Esperanto en la dosieroj de Epstein: ““Iom imprese kaj preskaŭ ŝoke, ke Esperanto ekzistas dum pli ol cent jaroj – kaj ankoraŭ lingvistiko ŝajne sukcesis atingi…” feb 11, 11:34
  • Johannes Genberg pri Esperanto en la dosieroj de Epstein: “Mi menciu, ke mia filego, kiu estas preskaŭ 11-jaraĝa kaj antaŭe diris ke li volas lerni Esperanton jam parolas la…” feb 11, 11:22

Lastaj 50 komentoj

Aboni retpoŝte

Aliĝi al 522 aliaj abonantoj
Konvertilo por ĉapeligi iksojn
Permesilo Krea Komunaĵo Se nenio alia estas indikita ĉe la koncerna artikolo, la tekstoj de Libera Folio
estas disponeblaj laŭ la permesilo
Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.
Temo Gatsby de FRT