Saltu al enhavo
Libera Folio

Libera Folio

sendependa movada bulteno

  • ĉefpaĝo
  • movado
  • interreto
  • kulturo
  • vidpunkto
  • pri libera folio
  • privateco
  • kontakti la redakcion
  • ensaluti

La komitato de TEJO kunsidas en Togolando

de Libera Folio je 2017-08-072017-08-08 en movado, TEJO

Jam komenciĝis la unua Internacia Junulara Kongreso en Afriko. En Aneho TEJO elektos novan estraron kaj plu diskutos la problemajn rilatojn kun UEA. La kondiĉoj en la kongresejo estas simplaj.

Sekvaj kongreslandoj: Finnlando kaj Kanado

de Libera Folio je 2017-07-292017-07-30

En la fermo de la Univeralaj Kongreso en Seulo sabate matene estis anoncitaj la kongresurbroj de la jaroj 2019 kaj 2020: Lahti en Finnlando kaj Montrealo en Kanado. Jam pli frue estis konate, ke la kongreso en 2018 okazos en Lisbono, Portugalio.

Fina venko de la Esperanto-teamo

de Libera Folio je 2017-07-292017-07-29

Unuafoje dum la mallonga historio de la Esperanta kongresa futbolado, la esperantista teamo en Seulo gajnis super teamo de lokanoj.

La Komitato de UEA malakceptis la buĝeton

de Libera Folio je 2017-07-282017-07-28

La estraro volas tranĉi la salajrojn de la oficistoj de UEA venontjare, sed neniu decido pri buĝeto 2018 estis farita. Same oni ne decidis pri nova kotiza sistemo, nek pri nova strategia plano. Tiaj estas la nerezultoj de la dua komitata kunsido en Seulo.

Prozo, teatraĵo kaj eseo sen unua premio

de Libera Folio je 2017-07-282017-07-28

La rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA estis anoncitaj en Seulo en vendredo. La unuan premion en la branĉo poezio ricevis Nicolau Dols el Hispanio pro “Pasio. Poemo en ses stacioj”.

de Libera Folio je 2017-07-272017-07-29 en movado, UEA, UK2017

Centra Oficejo respondis pri nudaj kruroj

Kongresanoj demandis la Centran Oficejon pri ĉio ebla, krom pri la laboro de la Centra Oficejo. Osmo Buller rekomendis, ke la proponata buĝeto de UEA ne estu akceptita de la komitato.

de Libera Folio je 2017-07-262017-07-26 en movado

Dmitrij Bogatov nun en hejma aresto

La esperantista matematikisto Dmitrij Bogatov estis liberigita el arestejo pro sanproblemoj. Li nun restos arestita en sia hejmo en Moskvo ĝis la proceso, kaj lin plu minacas severa puno pro ”alvokoj al terorismo”.

de Libera Folio je 2017-07-242017-07-25 en movado, UEA, UK2017

Mankas konsento pri kotizoj en UEA

Post du jaroj da diskutado, daŭre mankas konsento pri tio, kiel aspektu la nova sistemo de kotizoj kaj membrokategorioj de UEA. Ne klaras, ĉu la komitato sukcesos decidi pri tio en Seulo.

de Libera Folio je 2017-07-242017-07-25 en movado, UEA, UK2017

Mark Fettes: ”La kongreso estas urbo de gastoj”

En sia inaŭgura parolado en la Universala Kongreso en Seulo Mark Fettes nomis la kongreson kultura ĉefurbo de la esperantistoj, kiuj tie trovas sin samtempe hejme kaj gaste.

de Libera Folio je 2017-07-232017-07-23 en movado, UEA, UK2017

Estrareto respondetis en Seulo

1.168 esperantistoj el 62 landoj aliĝis al la Universala Kongreso. Landajn salutojn en Seulo neatendite faris ankaŭ reprezentantoj de Katalunio kaj Tajvano. La estraro respondis en nekutima maniero.

Paĝnumerado por afiŝoj

Paĝo 1 … Paĝo 72 Paĝo 73 Paĝo 74 … Paĝo 83

Lastaj komentoj

  • Jouko Lindstedt pri REU plu aneksas Ukrainion: “Se oni bezonus elstaran ekzemplon de hipokriteco… Rusio ja povus tre facile atingi pacon, simple haltigante la atakon kaj retirante…” maj 13, 13:44
  • Libera Folio pri REU plu aneksas Ukrainion: “Lige kun tio indas mencii la bondeziran mesaĝon senditan de la prezidanto de REU al la rusiaj esperantistoj en la…” maj 13, 05:51
  • Jouko Lindstedt pri REU plu aneksas Ukrainion: “Estas hontinde, ke pluraj konataj esperantistoj en Rusio publike subtenas la daŭran rusian militatakon kontraŭ najbara sendependa lando. Iam oni…” maj 12, 14:20
  • Cyril Robert Brosch pri Malagasoj bezonas Esperanton: “Mi konsentas Ĉu iu konscias pri ebloj mone aŭ alie subteni la burĝonantan movadon tie?” maj 12, 10:13
  • Cyril Robert Brosch pri REU plu aneksas Ukrainion: “Por libere adapti germanan proverbon: Kiam la renomo ruiniĝis plene, vi komencas vivi senĝene Post la finfina elpuŝo de la…” maj 12, 08:59

Lastaj 50 komentoj

Aboni retpoŝte

Aliĝi al 524 aliaj abonantoj
Konvertilo por ĉapeligi iksojn
Permesilo Krea Komunaĵo Se nenio alia estas indikita ĉe la koncerna artikolo, la tekstoj de Libera Folio
estas disponeblaj laŭ la permesilo
Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.
Temo Gatsby de FRT