Saltu al enhavo
Libera Folio

Libera Folio

sendependa movada bulteno

  • ĉefpaĝo
  • movado
  • interreto
  • kulturo
  • vidpunkto
  • pri libera folio
  • privateco
  • kontakti la redakcion
  • ensaluti

Estrareto respondetis en Seulo

de Libera Folio je 2017-07-232017-07-23 en movado, UEA, UK2017

1.168 esperantistoj el 62 landoj aliĝis al la Universala Kongreso. Landajn salutojn en Seulo neatendite faris ankaŭ reprezentantoj de Katalunio kaj Tajvano. La estraro respondis en nekutima maniero.

Laborgrupo traktos la krizon inter UEA kaj TEJO

de Libera Folio je 2017-07-222017-07-23

La Universala Kongreso en Seulo kiel kutime komenciĝis per kunsido de la komitato de UEA. En la tagordon estis aldonita punkto pri la krizo inter UEA kaj TEJO, sed la komitato ne havis tempon pritrakti ĝin dum sabato.

Akra konflikto inter TEJO kaj UEA

de Libera Folio je 2017-07-182017-07-18

La divorco de TEJO kaj UEA eniras ŝtorman fazon. La ĝenerala direktoro de UEA malpermesis al TEJO-volontuloj paroli kun laborantoj de UEA, asertas la prezidanto de TEJO.

Komitatanoj ne ricevis financajn dokumentojn

de Libera Folio je 2017-07-182017-07-24

La komitatanoj de UEA ne ricevis la dokumentojn kiujn ili devus atente trastudi por povi fari seriozajn decidojn post nur kelkaj tagoj.

La Granda Kaldrono bolas spite malpermeson

de Libera Folio je 2017-07-112017-07-11

Dum multaj jaroj restis nehavebla unu el la ĉefverkoj de la Esperanta literaturo – La Granda Kaldrono de John Francis. Post granda laboro, kaj spite la rifuzon de Amazon akcepti libron en Esperanto por vendado, nun fine haveblas nova, elektronika eldono. Hju Rid (Hugh Reid) rakontas, kiel ĝi estiĝis.

de Libera Folio je 2017-07-042017-07-04 en movado

Ĵurnala paĝo tute en Esperanto vekis hispanojn

Kelkaj loĝantoj de la urbo Teruel certe frotis siajn okulojn sabate la 24-an de junio. Tuta paĝo en la loka ĵurnalo aperis nur en Esperanto. La sama ĵurnalo aperigis ampleksajn raportojn pri la 76-a Hispana Kongreso de Esperanto.

de Libera Folio je 2017-07-042017-07-04 en vidpunkto

Alia universalismo

Okaze de la 76-a Hispana Kongreso de Esperanto la hispana gazeto Diario de Teruel publikigis tutan paĝon en Esperanto, kun intervjuo de la poeto Miguel Fernández kaj opiniartikolo de José Antonio del Barrio, prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio. Libera Folio republikigas la opiniartikolon kun la titolo “Alia universalismo”.

de Libera Folio je 2017-06-262017-06-29 en interreto

Finlernintoj de Duolingo duoble superas UEA-n

Fine de majo la suma kvanto de la homoj, kiuj eklernis Esperanton ĉe la retejo Duolingo, superis milionon. Proksimume kvin procentoj el la eklernintoj finas la kurson. Tio signifas, ke la kvanto de finlernintoj nun almenaŭ duoble superas la membrokvanton de UEA.

de Libera Folio je 2017-06-232017-06-23 en vidpunkto

Kial oni ne lernas Esperanton?

La plej multaj homoj trovas Esperanton neinteresa. Ne indas trudadi la lingvon al tiuj, kiuj ne volas aŭdi pri ĝi. Prefere ol propagandi, indas mem lerni la lingvon bone kaj uzi ĝin en internaciaj kontaktoj, skribas Liu Xiaozhe.

de Libera Folio je 2017-06-182017-06-19 en movado

Esperantistoj kampanjas por liberigi Bogatov

Komence de aprilo en Moskvo estis arestita Dmitrij Bogatov, esperantisto, komputisto kaj matematikisto. Oni akuzas lin pri disvastigo de “alvokoj al terorismo”. La 19-an kaj 20-an de junio ankaŭ esperantistoj partoprenos kampanjon por lia liberigo.

Paĝnumerado por afiŝoj

Paĝo 1 … Paĝo 70 Paĝo 71 Paĝo 72 … Paĝo 80

Lastaj komentoj

  • Jouko Lindstedt pri UEA ne sukcesis vendi sian domon: “Kroma aspekto estas, ke sen la libroservo ekzemple mi ne tenus mian monon en UEA-konto, kaj ekzemple la IKU-honorarioj kaj…” dec 3, 22:34
  • Osmo Buller pri UEA ne sukcesis vendi sian domon: “La libroservo de UEA ne estas simple butiko sed servo. Okazintaĵo antaŭ trideko da jaroj ilustras, ke decidante pri ĝia…” dec 2, 10:22
  • Tobiasz pri Forpasis Rob Moerbeek, vivanta institucio: “Rob estis vershajne la plej bonkora kaj samtempe plej modesta homo, kiun mi povas imagi.Chiam kun dorsosako plena da libroj…” dec 1, 15:08
  • jarek parzyszek pri Forpasis Rob Moerbeek, vivanta institucio: “Tristas mia kor’! Rob dum kelkaj semajnoj instruis min, ne nur kiel paki librojn, sed kiel trakti Homojn, precipe kun…” dec 1, 13:08
  • Przemysław Wierzbowski pri UEA ne sukcesis vendi sian domon: “La ideo vendi la domon la unuan de aprilo estas la plej amuza ŝerco de la jaro.” dec 1, 00:25

Lastaj 50 komentoj

RSS Global Voices Esperanto

  • La amara vero pri AI: ankaŭ artefarita intelekto havas antaŭjuĝojn
  • La sekureco de la rifuĝintaj politikaj ĵurnalistoj endanĝerigita en la francparolanta Afriko
  • En Malagasio, ateliero pri verkado valorigas la ĉeeston de la malagasa lingvo enrete

RSS La Ondo de Esperanto

RSS TEJO

  • Partoprenu en filmeto de TEJO por la Zamenhofa Tago de 2025!
  • Voĉdonu por novaj Komitatanoj B | 2025
  • Junaj esperantistoj, ni partoprenu en la 6-a Virtuala Kongreso (VK)!

Aboni retpoŝte

Aliĝi al 512 aliaj abonantoj
Konvertilo por ĉapeligi iksojn
Permesilo Krea Komunaĵo Se nenio alia estas indikita ĉe la koncerna artikolo, la tekstoj de Libera Folio
estas disponeblaj laŭ la permesilo
Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.
Temo Gatsby de FRT