Fabrício Valle, la eksa redaktoro de revuo Esperanto, aĉetis Heroldon de Esperanto. Por ke la gazeto estu profita, necesos triobligi la abontantaron, li rakontas. Sed li esperas eĉ sesobligi ĝin dum 2017, kaj jam en 2018 aperigi sian renovigitan gazeton sur 24 paĝoj dufoje monate. Laŭ li la nova Heroldo estos sendependa, profesia, kaj sekvos ĵurnalismajn principojn.
Antaŭ unu jaro, la 28-an de majo 2015, estis lanĉita la kurso de Esperanto en la populara lingvolerna retejo Duolingo. La populareco de la kurso superis ĉiujn atendojn: dum la unua jaro jam 402.000 homoj ekstudis Esperanton per Duolingo.
Jam dum kvarona jarcento Bertilo Wennergren okupiĝas pri sia ĉefverko, Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, PMEG. Aŭ PoMEGo, kiel oni kutime nomas ĝin. Ĵus aperis renovigita reta versio kun kelkaj gravaj ŝanĝoj – en intervjuo de Libera Folio Bertilo Wennergren rakontas, kiaj.
La Zamenhof-centro en Bjalistoko estos malfondita kiel sendependa kultura institucio por ŝpari monon. Ĉiuj laborantoj estos maldungitaj. En diskuto pri la temo loka politikisto komparis Zamenhof kun Hitlero. La Zamenhof-centro… [Legu plu]
Attila Kaszás estos la nova redaktoro de la oficiala organo de UEA, revuo Esperanto. La revuo laŭ li efike servu la komunumon kaj proponu ion “same al la Esperanta dommastrino, kiel al la akademia intelektulo”. Laboro pri la reta informado ne apartenos al liaj taskoj, li rakontas en intervjuo de Libera Folio.
Por kontraŭbatali la malkreskon de la membraro de TEJO, la nova prezidanto Michael Boris Mandirola proponas ke oni altigu la aĝolimon de 30 al 35 jaroj. Simile oni faris en 1990, kiam la aĝolimo por membreco estis altigita de 26 al 30 jaroj. Tio tamen nur provizore haltigis la membrofalon.
"Ili ne povas pafi per kugloj, nur per merdo", komentas Valentin Melnikov la freŝan decidon de Feminisma Esperanta Movado. Laŭ ĝi la redaktoro de Libera Folio estas "persona non grata", nedezirinda persono. Tion deklaris la komitato de FEM en sia unua publika elpaŝo. Laŭ komitatano Alga Guernieri temas pri "neofenda deklaro", kiu priskribas la realan situacion. La redaktoro de la gazeto de FEM aliflanke bedaŭras ke ŝia organizaĵo komencas sian vojon en malĝusta maniero. Laŭ ŝi FEM ne devintus tuj aliĝi al la Civito.