Anonimulo kolektas sekretojn de esperantistoj de Libera Folio je 2020-09-222020-09-23 en interreto, kulturo En Facebook aperis anonima paĝo, kiu strebas kolekti sekretojn en Esperanto. Ni petis la anonimulon rakonti, pri kio temas.
La nova estraro de TEJO strebas al travideblo de Libera Folio je 2020-09-162020-09-16 La nova estraro de TEJO, kiu ĵus ekoficis, dum la semajnfino havis sian unuan ĉeestan kunsidon en Roterdamo. La estraro promesas strebi al malfermeco kaj respondis al demandoj en reta elsendo – sed ankoraŭ ne scias diri, kiom da membroj havas TEJO.
Kvar aŭtoroj renkontos sian publikon de Libera Folio je 2020-09-142020-09-17 Oleg Ĉajka el Moskvo estos la gvidanto de la unua reta Literatura forumo de UEA en mardo. En ĝi partoprenos kvar el la plej konataj nuntempaj Esperantaj aŭtoroj. Ni petis Oleg Ĉajka rakonti, pri kio temas.
La rolo de mezkapabluloj en Esperanto-movado de Libera Folio je 2020-09-092020-09-13 La 8-an de septembro 2020 forpasis Zlatko Tišljar, honora membro de UEA. Memore al li Libera Folio republikigas unu el liaj plej konataj tekstoj, ”La rolo de mezkapabluloj en Esperanto-movado”, aperintan en la revuo ”Tempo” en 1982.
Forpasis Zlatko Tišljar de Libera Folio je 2020-09-092020-09-10 Forpasis Zlatko Tišljar, honora membro de UEA. Li esperantistiĝis en 1962 kaj en 1972 li iniciatis la entreprenon Internacia Kultura Servo en Zagrebo, kiun li direktoris ĝis 1991. Libera Folio petis lian lernanton Nikola Rašić rakonti pri li.
de Libera Folio je 2020-09-072020-09-07 en movado, UEA UEA planas ludoni almenaŭ parton de la CO La komitato de UEA aprobis planon, laŭ kiu almenaŭ parto de la Centra Oficejo estu luigita. Pli multaj oficistoj laboru ekster Nederlando, kaj ankaŭ la libroservo laŭ la plano estu movita al alia lando. La nova retejo ne estos lanĉita ĉi-jare, kiel la estraro pli frue promesis.
de Libera Folio je 2020-09-062020-09-06 en kulturo La rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2020 La rezultoj de la ĉi-jaraj Belartaj Konkursoj estis diskonigitaj dum reta premia festo, elsenditaj per la reto. Ni publikigas la plenan liston.
de Libera Folio je 2020-09-012020-09-01 en movado, TEJO, UEA Kritikaj vidpunktoj kaŝitaj post enketo de UEA La nunaj membroj de UEA estas idealismaj. Por logi novajn necesus tamen proponi ion plian, indikas reta enketo. Kritikaj vidpunktoj de respondintoj ne estis publikigitaj, kaj la retejo ŝajne interesas neniun.
de Libera Folio je 2020-08-312020-09-09 en interreto Ĉu vere Esperanto inter pintaj lingvoj en Twitter? Laŭ statistika esploro Esperanto troviĝas inter la 30 plej uzataj lingvoj en Twitter. Sed ĉu vere tiel estas? Kie do estas la multegaj pepaĵoj en Esperanto?
de Libera Folio je 2020-08-25 en kulturo, movado Ĉu vere Esperanto estas facila lingvo? Eblas lerni Esperanton dekoble pli rapide ol la germanan, aŭ la hispanan, aŭ entute ajnan lingvon. Tiajn asertojn oni ofte aŭdas, sed sur kio ili baziĝas? Kaj ne malofte oni renkontas eĉ tutmonde famajn esperantistojn, kiuj eraras pri bazaj aferoj – kiel tio eblas, se Esperanto estas facilega lingvo? Ni demandis al akademiano kaj lingvisto Jouko Lindstedt.