Ĉu la 15-a regulo forvelkas? de Libera Folio je 2021-03-092021-03-09 en vidpunkto Laŭ la 15-a regulo de la Fundamenta gramatiko, vortoj, ”kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fremda fonto, estas uzataj en la lingvo internacia sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion kaj la gramatikajn finiĝojn de tiu ĉi lingvo”. Pro la nuna superrega statuso de la angla lingvo tio devus signifi grandan alfluon de anglaj vortoj en Esperanto. En la praktiko la esperantistoj tamen ŝajnas eviti pruntojn el la angla. Jouko Lindstedt pripensas kial.
Ĉu la ĉina por hungaroj pli facilas ol Esperanto? de Libera Folio je 2021-03-052021-03-05 La serba estas la plej facila lingvo por hungaroj, dum Esperanto estas la plej malfacila. Tion eblus konkludi laŭ la statistiko de la ekzamen-rezultoj en Hungario dum la pasinta jaro. Sed vere la ciferoj montras ion alian, laŭ László Szilvási, kiu profundiĝis en la temon.
Interparolo kun Vilmos Benczik de Libera Folio je 2021-03-032021-03-03 En aŭgusto 1983 la finna literatursciencisto Lassi Kalleinen ĉeestis la Universalan Kongreson en Budapeŝto, kaj interparolis kun sia hungara kolego Vilmos Benczik pri la Esperanta literaturo. La artikolo aperis en la finna gazeto Kaleva en septembro 1983, kun la titolo ”Esperanto, poezio, Hungario”. Por honori la memoron de Vilmos Benczik ni republikigas la artikolon en Esperanto.
Reta ŝerco iĝis delikto kontraŭ la Civito de Libera Folio je 2021-03-022021-03-02 La Esperanta flago jure apartenas al la Esperanta Civito, kaj tiu kiu metas ĝin sur seĝo en sia dormoĉambro kulpas pri insulta delikto kontraŭ la Civito. Tion rezoluciis la Kapitulo de la Esperanta Civito post kiam ŝerca redakto en Vikipedio estis denuncita al ĝi.
Vilmos Benczik – konstruinto de kolonoj de Libera Folio je 2021-02-272021-02-27 Unu el la plej influaj kaj sagacaj esperantistoj hungaraj, kun efiko tutmonda, forpasis la 27-an de februaro en Budapeŝto.
de Libera Folio je 2021-02-232021-02-23 en kulturo, vidpunkto Kaj la ceter’ – ĉu ne literaturo? En la Esperanta eldonado troviĝas granda manko de faka populariga literaturo, skribas Tonjo del Barrio. Laŭ li estas probleme, ke eĉ la ekzisto de tiu ĝenro plej ofte estas forgesata, kiam oni parolas pri la Esperanta literaturo.
de Libera Folio je 2021-02-212021-02-23 en movado, UEA UN rimarkis Esperanton en la lingvotago UEA de jardekoj havas formalajn rilatojn kun la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN, sed malofte Esperanto ricevas atenton de la UN-instancoj. Sojle al la hodiaŭa Tago de la Gepatra… [Legu plu]
de Libera Folio je 2021-02-202021-02-21 en kulturo, movado Cent jaroj da esperoj pri nova mondo Antaŭ cent jaroj, post la detrua mondmilito, ne nur esperantistoj esperis ke internaciismo kune kun laboro kontraŭ rasaj kaj naciaj antagonismoj preventos la ripetiĝon de tia katastrofo. En sia artikolo Ulrich Lins rakontas pri la evoluo de la movado en epoko, kiun multaj nuntempaj esperantistoj apenaŭ konas.
de Libera Folio je 2021-02-16 en interreto, movado, TEJO TEJO ree eventos rete – IJK plu malcertas TEJO anoncas novan retan renkontiĝon, kiu okazos komence de aprilo. La sorto de la ĉi-jara IJK, kiu laŭplane devus okazi en la ĉefurbo de Ukrainio, daŭre malcertas.
de Libera Folio je 2021-02-122021-02-18 en kulturo Kial verki kaj legi en Esperanto? ”Se zorge pensi pri la afero, la efektiva ekzisto de Esperanta literaturo estas ja konsterna.” Tion skribas Sten Johansson, kiu mem kulpas pri pluraj el la plej legindaj originalaj romanoj en Esperanto. Por kio do utilas tiu literaturo – ĉu nur por evoluigi la lingvon, kiel opinias iuj? Aŭ ĉu ĝi povas havi iun celon en si mem?