Ĉina Radio ne plu elsendas en Esperanto de Libera Folio je 2021-12-20 en kulturo La regulaj elsendoj de Ĉina Radio Internacia (ĈRI) en Esperanto ĉesis. Plu funkcios tamen la Esperanto-redakcio, kiu prizorgas la novaĵretejon de ĈRI en Esperanto kaj produktas videojn.
Antaŭ 100 jaroj: Privat pri decembro 1859 de Libera Folio je 2021-12-202022-01-26 En la arkivo de la ne plu aktiva Esperanto-klubo de Lund troveblas kolekto de valoraj periodaĵoj de diversaj jardekoj. Dum la venonta jaro ni en la rubriko ”Antaŭ cent jaroj” republikigos diversmaniere atentindajn elĉerpaĵojn. En decembro 1921 Edmond Privat en la ĉefartikolo de la revuo Esperanto memorigis pri la signifo de la ĉefa Esperantista festotago.
Bronŝtejn ricevis la unuan Laŭron de la Akademio de Libera Folio je 2021-12-162021-12-16 Dum multaj jaroj mankis en Esperantujo prestiĝa literatura premio, donata al jam publikigita verko. Ĉi-jare unuafoje estis aljuĝita la Laŭro de la Akademio, kiun povas ricevi verko aperinta dum la lastaj kvin jaroj. La premion ricevis Mikaelo Bronŝtejn por sia historia romano ”Mi stelojn jungis al revado”.
Rigardo malantaŭ la sanktulan bildon de Libera Folio je 2021-12-152022-01-26 Zamenhof, kun sia nedecidema karaktero, estis sub forta influo de la francaj korifeoj de la movado, kaj se tiuj opiniis, ke iuj partoj de la lingvo malhelpas oficialan akcepton de Esperanto, li pretis ignori la Sanktan Fundamenton. La artikolo de Jouko Lindstedt celas prilumi la veran Ludovikon okaze de lia naskiĝtago.
Ok legindaĵoj – el kiuj kelkaj novaj de Libera Folio je 2021-12-152021-12-15 La 15-a de decembro, la naskiĝtago de Ludoviko Zamenhof, ekde 1927 estas la tago de la Esperanta literaturo, la tago de la libro. Tradicie en tiu tago oni aĉetu almenaŭ unu libron en Esperanto, do ni petis Sten Johansson, la prizorganton de la retejo Originala Literaturo Esperanta, rekomendi kelkajn havindajn verkojn.
de Libera Folio je 2021-12-112022-01-26 en historio, kulturo SAT en Leningrado kaj proleta biciklado tra Azio La SAT-kongreso en Leningrado en 1926 kaj la bicikla vojaĝo de Lucien Péraire al Eŭrazio en 1928-1932 estos du el la temoj de universitata studtago en Parizo. La aranĝo okazas lige kun la 100-jariĝo de SAT kaj celas konigi la historion de la laborista Esperanto-movado al la ekstera publiko.
de Libera Folio je 2021-11-292021-11-29 en movado La Akademio malfermas la pordon Ĉu la Akademio de Esperanto modernigu sin? Tiu estas unu el la demandoj, kiujn oni pritraktos dum la reta konferenco de la Akademio ĉirkaŭ la Zamenhof-tago. Krom prelegoj, okazos la premiero de nova premio: la Laŭro de la Akademio.
de Libera Folio je 2021-11-292021-11-29 en kulturo Forpasis amiko de Esperanto en Bjalistoko La 23an de Novembro en sia domo en Łubniki, apud Bjalistoko, en la aĝo de 71 jaroj forpasis Jan Leończuk, poeto, verkisto, multjara direktoro de la Bjalistoka Regiona Libraro, sincera amiko kaj subtenanto de Esperanto.
de Libera Folio je 2021-11-25 en movado, TEJO TEJO rifuzis genrajn kaj geografiajn kvotojn La komitato de TEJO voĉdonis kontraŭ propono por kvotoj laŭ genro kaj loĝ-kontinento por kandidatoj al ĉiu posteno en TEJO. Neniu estrarano subtenis la proponon, eĉ ne la proponinto. Komitatano Cyprien Guiya estas eksigita, ĉar li maltrafis trian sinsekvan voĉdonadon.
de Libera Folio je 2021-11-242021-11-24 en movado, TEJO EU-propono pri Esperanto nun sur la dua loko Unu el la proponoj pri Esperanto en la civitana dialogo de EU atingis la unuan lokon en sia kategorio, kaj la duan lokon inter ĉiuj civitanaj proponoj. UEA nun instigas ĉiujn subteni ĝin, por ke ĝi iĝu la plej subtenita el ĉiuj proponoj. Sed pri kio ĝi temas?