Putin kaj Navalnij, aktuale pri aktualo de Libera Folio je 2022-01-202022-01-20 en kulturo Hans E. Becklin recenzas por Libera Folio la plej freŝdatan verkon de Kalle Kniivilä, pri la plej tenaca kontraŭulo de la rusia regnestro Putin, Aleksej Navalnij. La recenzo aperos ankaŭ en Beletra Almanako.
La studio de Vinilkosmo trafita de inundo de Libera Folio je 2022-01-172022-01-17 Antaŭ dek jaroj la ejo de Vinilkosmo estis parte detruita de fajro. Nun la ejon difektis akvo. Vinilkosmo estis fondita en 1990 kaj de multaj jaroj estas la plej konata produktanto de muzikaj registraĵoj en Esperanto.
Vakciniĝu unu por ĉiuj, ĉiu por unu! de Libera Folio je 2022-01-132022-01-17 Se estas efika vakcino kontraŭ malsano, vakcinado estas la tute evidenta paŝo. Tion diras Christoph Klawe, la prezidanto de Universala Medicina Esperanto-Asocio en intervjuo de Libera Folio. Gravan rolon en la disvastigo de falsaj informoj pri vakcinado laŭ li havas sociaj retejoj.
La komitato de UEA decidis decidi mem de Libera Folio je 2022-01-102022-01-10 Ne okazos ĝenerala voĉdonado pri la vendo de la Centra Oficejo de UEA. Tion decidis la komitato de UEA per 35 voĉoj kontraŭ 15. Nun la komitato baldaŭ mem decidos pri la planata vendo.
EU kunfinancas la novan retejon de UEA de Libera Folio je 2022-01-072022-01-07 En la nova jaro 2022 UEA ŝajne decidos pri la vendo de la Centra Oficejo, sed kompense eble ekhavos novan retejon en majo. Nun montriĝas, ke la laboro pri la retejo estas parte financata per administra subvencio de EU al TEJO.
de Libera Folio je 2021-12-312022-01-26 en historio, movado Cent jaroj da sennaciismo En la finiĝanta jaro festis sian centjariĝon la ĉefa konkuranto de UEA – Sennacieca Asocio Tutmonda, kiu fine de la 1920-aj jaroj havis pli ol 6 000 membrojn. Nun restas malpli ol 500. La asocio estas sentabua kunvenejo de malsamideanoj, kiuj kontraŭas ĉian ekspluatadon, rakontas Vinko Markovo.
de Libera Folio je 2021-12-292021-12-29 en movado, UEA Ĉu membroj decidu pri la vendo de la domo? Eventuala decido pri la vendo de la Centra Oficejo de UEA estu aprobita de la membraro en ĝenerala voĉdonado. Tiu propono de Dietrich Weidmann ricevis subtenon de multaj komitatanoj de UEA, sed ankaŭ akran kritikon. Nun la komitato rete voĉdonas pri ĝi.
de Libera Folio je 2021-12-222021-12-22 en movado Novjara Renkontiĝo nuligita jam la duan fojon Ankaŭ ĉi-jare ne povos okazi la tradicia Novjara Renkontiĝo. Pro la ĵus enkondukitaj novaj pandemiaj limigoj en Germanio la aranĝo estis lastmomente nuligita la 21-an de decembro, malpli ol unu semajnon antaŭ ĝia komenco.
de Libera Folio je 2021-12-212021-12-22 en kulturo Esperantisto prezidos la katalunan akademion Nicolau Dols, esperantisto kaj Esperanta poeto, estas la nova prezidanto de la akademio de la kataluna lingvo. Laŭ li esperantistoj povus profiti de la kataluna sperto: ”Ekzistas pli grandaj kaj pli riĉaj akademioj de aliaj lingvoj, sed eble ili neniam spertis kion signifas profesie labori por endanĝerigita lingvo.”
de Libera Folio je 2021-12-20 en kulturo Ĉina Radio ne plu elsendas en Esperanto La regulaj elsendoj de Ĉina Radio Internacia (ĈRI) en Esperanto ĉesis. Plu funkcios tamen la Esperanto-redakcio, kiu prizorgas la novaĵretejon de ĈRI en Esperanto kaj produktas videojn.