UEA respondis malklare de Libera Folio je 2023-08-022023-08-03 en movado, UEA Post la buĉo de la Centra Oficejo UEA ne plu havas superrigardon pri la monda Esperanto-movado. Tio evidentiĝis dum la programero “UEA respondas” dum la Universala Kongreso en Torino en mardo. La redaktoroj de la revuo Esperanto en Rusio ricevos helpon de nova estrarano el Ĉinio.
Mondfama kantisto forgesis Esperanton de Libera Folio je 2023-07-302023-07-30 en movado, UEA La mondfama blinda kantisto Andrea Bocelli sendis siajn salutojn al la solena inaŭguro de la Universala Kongreso en Torino. Li rakontis, ke li lernis la fundamentojn de Esperanto de sia piana instruisto, sed poste forgesis la lingvon. La komitato de UEA elektis novan honoran prezidanton, sed prokrastis la elekton de nova elekta komisiono, ĉar mankis kandidatoj.
Dek jaroj de reteja renovigo de Libera Folio je 2023-07-262023-07-28 en interreto, movado, UEA La 26-a de julio markas la dekjaran jubileon de la reteja renovigo de UEA. La projekto estis indikita kiel prioritata jam en 2013, sed ĝis nun rezultoj ne videblas. Laŭ TEJO la sistemo nun pretas, sed daŭras diskutoj inter UEA kaj TEJO pri testado kaj reciprokaj respondecoj.
UEA forgesis revizoron kaj Centran Oficejon de Libera Folio je 2023-07-042023-07-04 en movado, UEA Profesia revizoro de pluraj jaroj ne kontrolis la kontojn de UEA. La komitataj reviziantoj ne povis kontroli, kiel estis aprobitaj la elspezoj de la asocio. La reteja projekto kaj la tuta Centra Oficejo forfalis el la estrara raporto.
UEA denove prokrastas la novan retejon de Libera Folio je 2023-06-282023-06-28 en interreto, movado, UEA La 26-an de julio 2013 la komitato de UEA decidis rezervi 100 000 eŭrojn por la starigo de nova retejo. La projekto laŭ la estraro estis unu el la ĉefaj prioritatoj de la asocio. Dek jarojn poste, UEA dubas ĉu la sistemo entute estas bezonata kaj denove prokrastas ĝian lanĉon.
UEA fordonis sian bibliotekon al Varsovio de Libera Folio je 2023-05-312023-05-31 en kulturo La ĉefa parto de la biblioteko Hodler de UEA nun formale troviĝas en la posedo de la Nacia Biblioteko de Pollando en Varsovio. Pli frue la arkivo de UEA kaj parto el la biblioteko estis transdonitaj al Aŭstria Nacia Biblioteko en Vieno.
La komitato de UEA havas nenion por diri de Libera Folio je 2023-05-092023-05-09 en movado, UEA Grandaj defioj staras antaŭ UEA, sed la supera organo de la asocio preskaŭ plene silentiĝis. Ajna diskuto mankas, en aprilo aperis nur manpleno da rutinaj diskonigoj en la komitata retlisto. ”Ĝi atendas, sed ne havos kialon ne aktivi post nelonge”, klarigas la prezidanto de UEA.
UEA lanĉis sian novan retejon de Libera Folio je 2023-04-012023-04-02 en interreto, movado, UEA Sojle al la dekjara jubileo, UEA nun fine povas lanĉi sian novan retejon, kiu estis anoncita en 2013. Ne ĉio jam pretas, kaj la videblaj ŝanĝoj estas malpli grandaj ol multaj atendis, sed laŭ la estraro de UEA temas pri grava progreso. ”Cetere AKSO ne estas la nura reta projekto de UEA”, atentigas ĝenerala sekretario Aleks Kadar.
Nederlanda gazeto pri konfliktoj en Esperantujo de Libera Folio je 2023-03-072023-03-07 en movado “Ukrainio kaj japana magnato dividas Esperantujon”. Tiu estas la titolo de dupaĝa artikolo ĵus aperinta en la nederlanda dusemajna gazeto Argus. La atenton de la aŭtoro vekis strange sektecaj anoncoj pri Esperanto en la prestiĝa germana gazeto Die Zeit.
La revuo de UEA silentas pri gravaj temoj de Libera Folio je 2023-02-212023-02-21 en movado, UEA Libera Folio trarigardis la lastajn 14 numerojn de la revuo Esperanto. Montriĝis, ke la oficiala organo de UEA preskaŭ plene silentas pri la plej gravaj okazaĵoj en la asocio: la sorto de la Centra Oficejo, la biblioteko kaj la libroservo. Ankaŭ pri la milito en Ukrainio ne aperis eĉ unu vorto.