Saltu al enhavo
Libera Folio

Libera Folio

sendependa movada bulteno

  • ĉefpaĝo
  • movado
  • interreto
  • kulturo
  • vidpunkto
  • pri libera folio
  • privateco
  • kontakti la redakcion
  • ensaluti

Kategorio: vidpunkto

Formi unuecon en diverseco

de Libera Folio je 2017-02-212017-02-21

En la 21-a de februaro oni festas la internacian tagon de la gepatra lingvo, kaj lige kun ĝi la rajton je edukado kaj informado en la gepatra lingvo. Lige kun tio Albert Stalin T. Garrido volas aparte omaĝi unu instruiston, kiun li neniam persone renkontis.

Ĉu tra densa mallumo briletas la celo?

de Libera Folio je 2017-01-022017-01-03

Kio okazos en Esperantujo dum la nova jaro 2017? En sia trarigardo de antaŭvideblaj eventoj Paweł Fischer-Kotowski trovas kelkajn lumpunktojn, sed multe pli da densa mallumo.

Ĉu ekzistas du movadoj?

de Libera Folio je 2016-12-142016-12-15

Miloj da homoj lastatempe eklernis Esperanton en la reto, sed ili apenaŭ videblas en la fizika mondo. En sia teksto Robert Nielsen pripensas, ĉu ekzistas du apartaj Esperantujoj – kaj ĉu eblas ilin kunigi.

Internan ideon por tutmondistoj!

de Libera Folio je 2016-12-042016-12-15

Influa intelektulo franca/usona, Guy Sorman (1944), verkisto kaj publicisto favora al klasika liberalismo, ĵus legis la pri-Esperantan libron “Bridge of Words” de Esther Schor, kaj publikigis interesajn pensojn en sia blogo. Preter etaj eraroj pri faktoj, frapas lia favora sinteno al la interna ideo, kiu laŭ li portas aktualegan mesaĝon al la nuna mondo.

EU post la eliro de Britio – ĉu ŝanco por Esperanto?

de Libera Folio je 2016-07-222017-04-26

Federico Gobbo, profesoro pri interlingvistiko, planlingvistiko kaj Esperanto ĉe la Universitatoj de Amsterdamo kaj Torino, ne kredas ke la atendata eliro de Britio el Eŭropa Unio kondukos al gravaj ŝanĝoj en la lingva reĝimo de EU. Li tamen esperas, ke pli da homoj serioze ekinteresiĝos pri Esperanto pro ĝi.

Paĝnumerado por afiŝoj

Paĝo 1 … Paĝo 7 Paĝo 8

Lastaj komentoj

  • Gabriel Beecham pri Tro da libroj aperas en Esperanto: “Tio jam ekzistas — ĝi nomiĝas «Movada Foiro».” sep 5, 17:51
  • Jouko Lindstedt pri Tro da libroj aperas en Esperanto: “Eble ekzistas limo, kiun AI neniam povos transiri. Pri tio ekzistas malsamaj opinioj. Sed ĝenerale, ĉiuj prognozoj de la tipo…” sep 5, 15:41
  • Cyril Robert Brosch pri Tro da libroj aperas en Esperanto: “Mi ne povas antaŭvidi la estontecon. Mi povas nur supozi, ke AI nun al multaj ŝajnas alloga nova ilo. Ĝi…” sep 5, 10:01
  • Cyril Robert Brosch pri Tro da libroj aperas en Esperanto: “AI estas plifajnigita aŭtomato por kompletigi frazojn laŭ statistika probableco, ne pli. Ĝi, alie ol homoj, principe ne povas transiri…” sep 5, 09:57
  • Jouko Lindstedt pri Tro da libroj aperas en Esperanto: “Mi tamen evitus absolutigi la diferencon, kiu estas relativa, kvankam granda. Ankaŭ homa artisto aŭ verkisto kreas en sia kultura…” sep 4, 12:23

Lastaj 50 komentoj

Lastaj artikoloj

  • Tro da libroj aperas en Esperanto
  • LibreOffice iĝas eĉ pli Esperanta
  • TEJO forgesis Palestinon sed subtenis Katalunion
  • Konferenco por konservi kaj progresi
  • IJK sub nigra suno

Aboni retpoŝte

Aliĝi al 533 aliaj abonantoj
Konvertilo por ĉapeligi iksojn
Permesilo Krea Komunaĵo Se nenio alia estas indikita ĉe la koncerna artikolo, la tekstoj de Libera Folio
estas disponeblaj laŭ la permesilo
Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.
Temo Gatsby de FRT