Fernando Maia pretas plu gvidi UEA-n de Libera Folio je 2021-07-242021-07-24 Vicprezidanto Fernando Maia pretas daŭrigi en la estraro de UEA, dum prezidanto Duncan Charters ŝajne ne rekandidatos por nova mandatperiodo. Tiu estis la ĉefa novaĵo de la tradicia programero La estraro respondas dum la daŭranta Virtuala Kongreso de UEA.
Papo, Buller kaj Maia proponataj al UEA-estraro de Libera Folio je 2021-07-232021-07-23 Osmo Buller, Fernando Maia kaj Loes Demmendaal estis la tri personoj, kiuj ricevis pli ol unu subtenan voĉon en la enketo de Libera Folio pri la sekva estraro de UEA. Inter la pli surprizaj kandidatoj estis “Komitatano Z” kaj Sankta Papo Francisco.
Neniuj maldungoj okazis en la Centra Oficejo de Libera Folio je 2021-07-202021-07-22 En majo ni raportis, ke UEA en 2020 sukcesis eviti deficiton interalie pro maldungoj en la Centra Oficejo. Efektive tamen ne okazis maldungoj en la Centra Oficejo, nur reduktoj, atentigis la vicprezidanto de UEA, Fernando Maia.
Virtuala Kongreso inaŭgurita de Libera Folio je 2021-07-18 La duan jaron sinsekve pro la kronvirusa pandemio ne okazas la Universala Kongreso de Esperanto. Anstataŭe okazas reta Virtuala Kongreso, kiu estis inaŭgurita sabate la 17-an de julio. Aliĝis al la kongreso pli ol 1 750 personoj, sed nur kelkcent partoprenis la inaŭguron.
Helpu elekti novan estraron de UEA de Libera Folio je 2021-07-012021-07-02 La elekta komisiono de UEA ĵus sendis al la komitato enketilon por kolekti vidpunktojn pri la nuna kaj sekva estraroj de la asocio. La sekva estraro estos elektita post unu jaro, kaj nun oni serĉas taŭgajn kandidatojn. Libera Folio volas doni al ĉiuj legantoj la ŝancon respondi al la demandoj, kiujn ricevis la komitatanoj.
UEA anoncas, ke ĝi en 2020 ne havis deficiton de Libera Folio je 2021-05-282021-07-20 Laŭ la ĵus aperinta estrara raporto, UEA de la jaro 2020 ne havis deficiton, spite la nuligon de la Universala Kongreso en Montrealo. La plusa saldo en la spezokonto estis atingita helpe de donacoj al la ĝenerala kaso, pro reduktoj de la oficistaro, kaj pro granda pandemia subvencio de la Nederlanda ŝtato.
Virtuala Kongreso anstataŭos Belfaston de Libera Folio je 2021-05-09 La nuligo de la ĉi-jara Universala Kongreso estis anoncita la 26-an de aprilo, sed jam longe antaŭ tio UEA komencis plani retan kongreson, rakontas vicprezidanto Fernando Maia en intervjuo de Libera Folio. La nuligo estas finance malfavora al UEA, sed aliflanke la asocio ricevis pandemian subvencion de la nederlanda ŝtato.
La retejo de UEA estas ”teknike preta” de Libera Folio je 2021-04-302021-04-30 Ĉi-foje ne estas ŝerco. Laŭ la ĵusa progresraporto de la estraro de UEA, la nova retejo de la asocio nun estas ”teknika preta”. La tuta kosto de la reteja projekto laŭ ĝenerala sekretario Aleks Kadar ne superos 100 000 eŭrojn.
La UK en Belfasto estas nuligita de Libera Folio je 2021-04-272021-04-27 UEA anoncis nuligon de la ĉi-jara Universala Kongreso en Belfasto pro la daŭranta pandemio. Anstataŭe okazos denove reta kongreso.
UEA kaŝis donacitajn membrecojn de Libera Folio je 2021-04-062021-04-12 Antaŭ kelkaj tagoj Libera Folio povis raporti, ke la membraro de UEA dum 2020 kreskis je iom pli ol 3 procentoj. UEA tamen provis kaŝi la fakton, ke tiu kresko estis kaŭzita de membrecoj donacitaj al la finintoj de reta kurso por hispanlingvanoj.