Saltu al enhavo
Libera Folio

Libera Folio

sendependa movada bulteno

  • ĉefpaĝo
  • movado
  • interreto
  • kulturo
  • vidpunkto
  • pri libera folio
  • privateco
  • kontakti la redakcion
  • ensaluti

Kategorio: UEA

Asociaj membroj ŝanĝis la statuton de UEA

de Libera Folio je 2016-12-162016-12-16

La statutŝanĝoj proponitaj de la estraro de UEA estis aprobitaj en la ĝenerala voĉdonado, kiu finiĝis la 15-an de decembro 2016. Tion anoncis la Centra Oficejo de UEA. Malpli ol triono el la individuaj membroj voĉdonis.

UEA denove serĉas novan redaktoron

de Libera Folio je 2016-12-152016-12-16

La malsukcesoj de UEA trovi kontentigan solvon pri la redaktado de la revuo Esperanto daŭras. En novembro 2015 forlasis sian postenon la antaŭa redaktoro Fabricio Valle, kaj post nur iom pli ol jaro la estraro anoncis la eksigon de lia posteulo Attila Kaszás.

UEA ekmalfermas voĉdonilojn

de Libera Folio je 2016-11-162016-12-15

La ĝenerala voĉdonado pri ŝanĝoj en la statuto de UEA daŭros ankoraŭ monaton, sed en la CO oni jam komencis malfermi voĉdonilojn. Laŭ Mark Fettes nova ĝenerala voĉdonado atendeblas baldaŭ.

UEA sen buĝeto sed kun eble sendependa TEJO

de Libera Folio je 2016-07-302016-12-20

En la vendreda kunsido la komitato de UEA aprobis la sendependigon de la junulara sekcio. Pri aliaj ŝanĝoj proponitaj en la reformo de la statuto la komitato decidos nur venontjare. Statutŝanĝoj ekvalidos nur post ĝenerala voĉdono de la membraro. Pro la grandega prokrasto mankis tempo por trakti la buĝeton por 2017.

Kaosa komitato ne fintraktis la statuton

de Libera Folio je 2016-07-262017-07-28

La komitato de UEA en sia lunda kunsido devis pritrakti la proponon de nova statuto por la asocio. La tempo tamen ne sufiĉis kaj parto de la komitatanoj forlasis la longigitan kunsidon, tiel ke validaj voĉdonoj ne plu eblis. La komitato revenos al la temo vendrede.

La nova redaktoro ne okupiĝos pri la reto

de Libera Folio je 2016-03-142016-12-15

Attila Kaszás estos la nova redaktoro de la oficiala organo de UEA, revuo Esperanto. La revuo laŭ li efike servu la komunumon kaj proponu ion “same al la Esperanta dommastrino, kiel al la akademia intelektulo”. Laboro pri la reta informado ne apartenos al liaj taskoj, li rakontas en intervjuo de Libera Folio.

TEJO-anoj volas resti junaj ĝis 35

de Libera Folio je 2016-02-262016-12-16

Por kontraŭbatali la malkreskon de la membraro de TEJO, la nova prezidanto Michael Boris Mandirola proponas ke oni altigu la aĝolimon de 30 al 35 jaroj. Simile oni faris en 1990, kiam la aĝolimo por membreco estis altigita de 26 al 30 jaroj. Tio tamen nur provizore haltigis la membrofalon.

”Ni vidas la fruktojn de multjara neglektado”

de Libera Folio je 2003-05-012023-04-18

Mark Fettes, antaŭa estrarano, antaŭa redaktoro de revuo Esperanto, komentas la demisiojn en UEA.

”UEA ne estas la Centra Oficejo”

de Libera Folio je 2003-05-012023-04-18

La prezidanto de UEA, Renato Corsetti, afable konsentis respondi al demandoj de Libera Folio. Jen la intervjuo.

Krizo kaj Malkrizo

de Libera Folio je 2003-04-302023-04-18

Ni petis la prezidanton de UEA, Renato Corsetti, komenti la situacion en la asocio. “La malkrizo almenaŭ konkurencas kun la krizo kaj kun Giorgio Silfer, kiu kaptis UEA-n. Ne estas klare, ĉu li sukcesos teni ĝin,” skribas Corsetti.

Paĝnumerado por afiŝoj

Paĝo 1 … Paĝo 22 Paĝo 23 Paĝo 24

Lastaj komentoj

  • Yves Bellefeuille pri La komitato volas vidi financan planon: “Rilate al la kongresaj kontoj, la “kongresa fako” (E@I) lamas. Rilate al la aliaj kontoj, supozeble UEA lamas, sed mi…” aŭg 9, 20:13
  • Jouko Lindstedt pri La komitato volas vidi financan planon: “Ĉu la laborfortoj ne sufiĉas por dece finkalkuli la diversajn kontojn, aŭ ĉu nur la organizado lamas? En Finnlando mi…” aŭg 9, 14:37
  • jorges pri UEA respondis multvorte pri disaj temoj: “Anna Skudlarska rimarkigis, ke dum kelkaj UK-oj oni filmis la prelegojn, metante ilin disponeblaj al homoj, kiuj ne povis ĉeesti…” aŭg 8, 15:15
  • Tim Owen pri UEA respondis multvorte pri disaj temoj: “Mi pardonpetas pro la multvorta raporto, tamen mankis la tempo por verki ion malpli longan.” aŭg 7, 16:37
  • Tobiasz pri UEA respondis multvorte pri disaj temoj: “Ĉu UEA ŝatus AKIRI pension de Ionel? Post la ĉesigo de pensia rezervo oni devus esplori, kio okazas kun la…” aŭg 7, 12:26

Lastaj 50 komentoj

Lastaj artikoloj

  • La komitato volas vidi financan planon
  • UEA respondis multvorte pri disaj temoj
  • La rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2026
  • ”Ĉiam mi trovas homojn, kiuj estas helpemaj”
  • Aŭstria televido vizitis la Universalan Kongreson

Aboni retpoŝte

Aliĝi al 530 aliaj abonantoj
Konvertilo por ĉapeligi iksojn
Permesilo Krea Komunaĵo Se nenio alia estas indikita ĉe la koncerna artikolo, la tekstoj de Libera Folio
estas disponeblaj laŭ la permesilo
Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.
Temo Gatsby de FRT