Komitatanoj maltrankvilaj pro la maldungoj de Libera Folio je 2019-04-092019-04-10 Ans Bakker-ten Hagen, komitatano C de UEA, alvokis la estraron “haltigi ĉiun paŝon, kiu kondukas al ŝanĝoj en la laborhoroj de la stabo en la Centra Oficejo” kaj petis siajn komitatajn kolegojn pri subteno. Dum 24 horoj la alvokon ripetis kvar pliaj komitatanoj.
UEA maldungas oficistojn de Libera Folio je 2019-04-022019-04-03 Fine de sia dua oficperiodo la prezidanto de UEA decidis draste redukti la elspezojn por salajroj en Roterdamo. Lunde oficistoj de la Centra Oficejo havis kunsidon kun advokato de UEA, kiu sciigis ilin pri la propono maldungi iujn el ili kaj tranĉi labortempon kaj salajron ĉe preskaŭ ĉiuj aliaj.
Nomoj de kandidatoj por B-komitataneco ĉe UEA ankoraŭ ne diskonigitaj de Libera Folio je 2019-03-192019-03-19 Jam tri semajnojn la Centra Oficejo de UEA ne aperigas la nomojn de la kandidatoj, dezirantaj fariĝi la B-komitatanoj de UEA. Kialoj de tio estas malklaraj, tamen laŭ informoj de Libera Folio temas pri 8 kandidatoj por 5 lokoj.
Kial mi partoprenos UK-ojn? de Libera Folio je 2018-10-142018-11-29 “Oni tro multe parolas en Esperantujo pri “obstinaj baroj”… Sed iu el la baroj tamen restas – aĝo. Ĉu vere ni devas havi renkontiĝojn por junuloj kaj por maljunuloj? Kial ne por viroj kaj virinoj aparte?”, – skribas Anna Striganova responde al la artikolo de Robert Nielsen.
UEA instigas respondi ĝuste al EU-enketo de Libera Folio je 2018-08-302018-08-31 La prezidanto de UEA, Mark Fettes, instigas esperantistojn respondi al enketo de la Rajtprotektanto de EU pri multlingveco. ”Esperantistoj devus ludi aktivan rolon en tiaj civitanaj iniciatoj”, li skribas en gazetara komuniko. UEA eĉ proponas pretajn respondojn.
La Komitato nuligis la Jarlibron sen diskuto de Libera Folio je 2018-08-032020-10-25 En sia vendreda kunsido la Komitato de UEA senŝanĝe akceptis la buĝeton por 2019, kio signifas ke venontjare la Jarlibro ne aperos. Kiel nova estrarano estis elektita Fernando Maia el Brazilo. Dum la elekto de nova C-komitatano la voĉoj estis unue fuŝe kalkulitaj.
Centra Oficejo respondis pri robotoj de Libera Folio je 2018-08-022018-08-04 Robotoj povus solvi la problemon pri tro malrapidaj aŭ mankantaj respondoj de Centra Oficejo. Tion proponis ĝenerala sekretario Aleks Kadar dum la programero “Centra Oficejo respondas”. Ĝenerala direktoro Martin Schäffer ne entuziasmiĝis.
Legantoj de la revuo Esperanto kontentas de Libera Folio je 2018-07-312018-08-02 Neniuj akraj kritikoj aŭdiĝis, kiam legantoj de la revuo Esperanto renkontis la redaktoran paron marde posttagmeze. Ĉefe zorgigis la publikon la risko, ke la papera revuo povos malaperi.
UEA-membreco kostos 74 eŭrojn jare de Libera Folio je 2018-07-302018-07-31 En ekstra kunsido en lundo la komitato de UEA altigis la kotizon de membro-abonanto en riĉaj landoj de 64 eŭroj al 74 eŭroj. Por nura reta membreco oni pagos 44 eŭrojn jare. Kiom pagos loĝantoj de malpli riĉaj landoj ne tute klaras.
La komitato ne kontraŭis Trezoron de Libera Folio je 2018-07-282018-07-30 La 103-a Universala Kongreso en Lisbono komenciĝis sabate posttagmeze per komitata kunsido. La elekto de Trezoro Huang Yinbao kiel estrarano estis aprobita, sed la demando pri la elekto de pliaj novaj estraranoj estis prokrastita ĝis vendredo. Ĝis nun aliĝis al la kongreso proksimume 1.500 homoj el 73 landoj.