Post du jaroj da diskutado, daŭre mankas konsento pri tio, kiel aspektu la nova sistemo de kotizoj kaj membrokategorioj de UEA. Ne klaras, ĉu la komitato sukcesos decidi pri tio en Seulo.
Kategorio: UEA
Mark Fettes: ”La kongreso estas urbo de gastoj”
En sia inaŭgura parolado en la Universala Kongreso en Seulo Mark Fettes nomis la kongreson kultura ĉefurbo de la esperantistoj, kiuj tie trovas sin samtempe hejme kaj gaste.
Estrareto respondetis en Seulo
1.168 esperantistoj el 62 landoj aliĝis al la Universala Kongreso. Landajn salutojn en Seulo neatendite faris ankaŭ reprezentantoj de Katalunio kaj Tajvano. La estraro respondis en nekutima maniero.
Laborgrupo traktos la krizon inter UEA kaj TEJO
La Universala Kongreso en Seulo kiel kutime komenciĝis per kunsido de la komitato de UEA. En la tagordon estis aldonita punkto pri la krizo inter UEA kaj TEJO, sed la komitato ne havis tempon pritrakti ĝin dum sabato.
Akra konflikto inter TEJO kaj UEA
La divorco de TEJO kaj UEA eniras ŝtorman fazon. La ĝenerala direktoro de UEA malpermesis al TEJO-volontuloj paroli kun laborantoj de UEA, asertas la prezidanto de TEJO.
Komitatanoj ne ricevis financajn dokumentojn
La komitatanoj de UEA ne ricevis la dokumentojn kiujn ili devus atente trastudi por povi fari seriozajn decidojn post nur kelkaj tagoj.
Rekorda minuso de 86.700 eŭroj ĉe UEA
La pasinta jaro finiĝis kun minuso de pli ol 86.700 eŭroj en la kontoj de UEA. La estraro atendas malbonan financan rezulton ankaŭ en 2017, sed esperas je subvencioj kaj donacoj.
TEJO sen buĝeto “pro sabotado de UEA”
La estraro de TEJO dum ĵusa komitata kunsido daŭre ne povis prezenti financan raporton pri la jaro 2016, nek buĝeton por la jaro 2017. Laŭ la estraro la problemo estas kaŭzita de la fakto, ke la Centra Oficejo ne donas al la kasisto de TEJO la bezonatajn informojn.
Pardonpeto pro libera esprimado
La estrara deklaro ĵus aperinta en la revuo Esperanto signifas, ke le revuo ne plu bezonos intervjuotojn, opinias Nikola Rašić: "La estraro mem povas plenigi la intervjuojn per la ĝustaj sintenoj, per la oficialaj veroj… kiuj ne ĝenas fidelajn membrojn kaj kunlaborantojn.”
UEA ekhavos novan retejon en 2018
En ĵusa konkurso UEA ricevis unu kontentigan proponon pri projekto de nova retejo. La realigo de la propono daŭros unu jaron, laŭ Veronika Poór. Samtempe UEA okupiĝas pri deko da aliaj retejoj.