Saltu al enhavo
Libera Folio

Libera Folio

sendependa movada bulteno

  • ĉefpaĝo
  • movado
  • interreto
  • kulturo
  • vidpunkto
  • pri libera folio
  • privateco
  • kontakti la redakcion
  • ensaluti

Kategorio: movado

TEJO ekamikas kun la Civito

de Libera Folio je 2016-12-262016-12-29

La estraro de TEJO, la sendependiĝanta junulara sekcio de UEA, decidis oficiale aŭspicii aranĝon de la Esperanta Civito. “UEA restas nia plej grava esperanta partnera organizo”, klarigas la prezidanto de TEJO.

UEA fidas ke subvencioj savos la buĝeton

de Libera Folio je 2016-12-202016-12-21

La buĝeto de UEA por la venonta jaro estis akceptita lastmomente per reta voĉdonado, kaj antaŭvidas deficiton de 9.450 eŭroj. La efektiva deficito verŝajne estos multe pli granda, ĉar la enspezoj supozeble estos klare malpli altaj ol oni antaŭvidas.

Zamenhof-urbo sen Zamenhof?

de Libera Folio je 2016-12-182016-12-20

La 12-an de decembro la urba konsilio de Bjalistoko post longa kaj stranga diskuto per unuvoĉa majoritato decidis, ke 2017 ne estos ”Jaro de Zamenhof” en la urbo. Pri la decido amplekse raportis ne nur polaj, sed ankaŭ alilandaj amaskomunikiloj. En sia artikolo Przemysław Wierzbowski rakontas pri la fono de la afero.

La membrokvanto de UEA falegis

de Libera Folio je 2016-12-162016-12-20

La gvidantaro de UEA strikte sekretumas pri la nuna membrokvanto de la asocio, sed Libera Folio sukcesis ricevi aktualajn informojn. Kompare kun la pasinta jaro la individua membraro malkreskis je 23 procentoj. TEJO havas malpli ol 300 individuajn membrojn.

Asociaj membroj ŝanĝis la statuton de UEA

de Libera Folio je 2016-12-162016-12-16

La statutŝanĝoj proponitaj de la estraro de UEA estis aprobitaj en la ĝenerala voĉdonado, kiu finiĝis la 15-an de decembro 2016. Tion anoncis la Centra Oficejo de UEA. Malpli ol triono el la individuaj membroj voĉdonis.

UEA denove serĉas novan redaktoron

de Libera Folio je 2016-12-152016-12-16

La malsukcesoj de UEA trovi kontentigan solvon pri la redaktado de la revuo Esperanto daŭras. En novembro 2015 forlasis sian postenon la antaŭa redaktoro Fabricio Valle, kaj post nur iom pli ol jaro la estraro anoncis la eksigon de lia posteulo Attila Kaszás.

Libera Folio en pli bela pakaĵo

de Libera Folio je 2016-12-152016-12-15

Ekde la zamenhofa tago 2016 Libera Folio ekloĝas en nova, pli fleksebla kaj pli facile ĝisdatigebla reteja sistemo. Ni kore dankas al nia ĝisnuna teknika respondeculo Jan Ulrich Hasecke, kiu prizorgis nian bultenon en sia servilo dum pli ol 12 jaroj.

TEJO kolektas donacojn por afrika IJK

de Libera Folio je 2016-12-032017-02-20

TEJO kolektas monon por realigi la planatan venontjaran afrikan IJK-n. La unuavica celo estas havigi la monon por la deviga propra kontribuo de TEJO por projekto financata de EU. Ni petis al Łukasz Żebrowski, la kunordiganton de la monkolekta kampanjo, rakonti pri la afero.

Novaj malklaraĵoj ĉirkaŭ la afrika IJK

de Libera Folio je 2016-12-012016-12-15

TEJO ricevis eŭropan subvencion de 130.000 eŭroj por projekto, kadre de kiu okazu IJK en Afriko. Kiel oficiala partnera organizaĵo en la projekto estis trompe anoncita Unuiĝo Togolanda por Esperanto. La gvidorganoj de UTE ne estis informitaj pri la “partnereco” kaj nun planas oficiale protesti ĉe EU-organoj.

UEA ekmalfermas voĉdonilojn

de Libera Folio je 2016-11-162016-12-15

La ĝenerala voĉdonado pri ŝanĝoj en la statuto de UEA daŭros ankoraŭ monaton, sed en la CO oni jam komencis malfermi voĉdonilojn. Laŭ Mark Fettes nova ĝenerala voĉdonado atendeblas baldaŭ.

Paĝnumerado por afiŝoj

Paĝo 1 … Paĝo 50 Paĝo 51 Paĝo 52 Paĝo 53

Lastaj komentoj

  • Budhomo pri Nova plano difinas strategiajn celojn de UEA: “Legu artikolon pri nova strategia plano de UEA en “Libera Folio”, sentas, ke ĝi montras seriozan pensadon pri organizo evoluo.…” nov 12, 12:38
  • Jens Stengaard Larsen pri Nova plano difinas strategiajn celojn de UEA: “La Angla povas funkcii kiel internacia komunikilo, sed ne kiel internacia esprimilo. Oni esprimas ion, kiam oni elektas inter la…” nov 9, 18:03
  • Jens Stengaard Larsen pri Nova plano difinas strategiajn celojn de UEA: “Lingvo ne estas problemo, sed resurso. Plurlingveco estas rajto, ne devo. Esperanto ne estas sekteca per si mem, sed per…” nov 9, 17:49
  • Lu Wunsch-Rolshoven pri Nova plano difinas strategiajn celojn de UEA: “Tutcerte indas difini bonajn kaj atingeblajn celojn. La statuto de UEA difinas kiel unuan celon: Disvastigi la uzadon de la…” nov 7, 11:46
  • Lu Wunsch-Rolshoven pri Nova plano difinas strategiajn celojn de UEA: “Estas ankoraŭ multe pli, kion Esperanto povas ebligi kaj la angla ne: Kiam infanoj unue lernas Esperanton kiel fremdlingvon, ili…” nov 7, 11:02

Lastaj 50 komentoj

Lastaj artikoloj

  • Ratkaptistoj kaj Tubaro prezentas kantoparadon
  • Plusoj kaj minusoj en la nova strategia plano
  • Nova plano difinas strategiajn celojn de UEA
  • Studprogramo de EU instruos pri Esperanto
  • ”Esperanto estas por mi fenestro al la mondo”

RSS Global Voices Esperanto

  • La amara vero pri AI: ankaŭ artefarita intelekto havas antaŭjuĝojn
  • La sekureco de la rifuĝintaj politikaj ĵurnalistoj endanĝerigita en la francparolanta Afriko
  • En Malagasio, ateliero pri verkado valorigas la ĉeeston de la malagasa lingvo enrete

RSS La Ondo de Esperanto

RSS TEJO

  • Voĉdonu por novaj Komitatanoj B | 2025
  • Junaj esperantistoj, ni partoprenu en la 6-a Virtuala Kongreso (VK)!
  • TEJO, the sole youth organisation elected to the new CoNGO Board (2025-2029)

Aboni retpoŝte

Aliĝi al 511 aliaj abonantoj
Konvertilo por ĉapeligi iksojn
Permesilo Krea Komunaĵo Se nenio alia estas indikita ĉe la koncerna artikolo, la tekstoj de Libera Folio
estas disponeblaj laŭ la permesilo
Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.
Temo Gatsby de FRT