Saltu al enhavo
Libera Folio

Libera Folio

sendependa movada bulteno

  • ĉefpaĝo
  • movado
  • interreto
  • kulturo
  • vidpunkto
  • pri libera folio
  • privateco
  • kontakti la redakcion
  • ensaluti

Kategorio: movado

Zamenhof-urbo sen Zamenhof?

de Libera Folio je 2016-12-182016-12-20

La 12-an de decembro la urba konsilio de Bjalistoko post longa kaj stranga diskuto per unuvoĉa majoritato decidis, ke 2017 ne estos ”Jaro de Zamenhof” en la urbo. Pri la decido amplekse raportis ne nur polaj, sed ankaŭ alilandaj amaskomunikiloj. En sia artikolo Przemysław Wierzbowski rakontas pri la fono de la afero.

La membrokvanto de UEA falegis

de Libera Folio je 2016-12-162016-12-20

La gvidantaro de UEA strikte sekretumas pri la nuna membrokvanto de la asocio, sed Libera Folio sukcesis ricevi aktualajn informojn. Kompare kun la pasinta jaro la individua membraro malkreskis je 23 procentoj. TEJO havas malpli ol 300 individuajn membrojn.

Asociaj membroj ŝanĝis la statuton de UEA

de Libera Folio je 2016-12-162016-12-16

La statutŝanĝoj proponitaj de la estraro de UEA estis aprobitaj en la ĝenerala voĉdonado, kiu finiĝis la 15-an de decembro 2016. Tion anoncis la Centra Oficejo de UEA. Malpli ol triono el la individuaj membroj voĉdonis.

UEA denove serĉas novan redaktoron

de Libera Folio je 2016-12-152016-12-16

La malsukcesoj de UEA trovi kontentigan solvon pri la redaktado de la revuo Esperanto daŭras. En novembro 2015 forlasis sian postenon la antaŭa redaktoro Fabricio Valle, kaj post nur iom pli ol jaro la estraro anoncis la eksigon de lia posteulo Attila Kaszás.

Libera Folio en pli bela pakaĵo

de Libera Folio je 2016-12-152016-12-15

Ekde la zamenhofa tago 2016 Libera Folio ekloĝas en nova, pli fleksebla kaj pli facile ĝisdatigebla reteja sistemo. Ni kore dankas al nia ĝisnuna teknika respondeculo Jan Ulrich Hasecke, kiu prizorgis nian bultenon en sia servilo dum pli ol 12 jaroj.

TEJO kolektas donacojn por afrika IJK

de Libera Folio je 2016-12-032017-02-20

TEJO kolektas monon por realigi la planatan venontjaran afrikan IJK-n. La unuavica celo estas havigi la monon por la deviga propra kontribuo de TEJO por projekto financata de EU. Ni petis al Łukasz Żebrowski, la kunordiganton de la monkolekta kampanjo, rakonti pri la afero.

Novaj malklaraĵoj ĉirkaŭ la afrika IJK

de Libera Folio je 2016-12-012016-12-15

TEJO ricevis eŭropan subvencion de 130.000 eŭroj por projekto, kadre de kiu okazu IJK en Afriko. Kiel oficiala partnera organizaĵo en la projekto estis trompe anoncita Unuiĝo Togolanda por Esperanto. La gvidorganoj de UTE ne estis informitaj pri la “partnereco” kaj nun planas oficiale protesti ĉe EU-organoj.

UEA ekmalfermas voĉdonilojn

de Libera Folio je 2016-11-162016-12-15

La ĝenerala voĉdonado pri ŝanĝoj en la statuto de UEA daŭros ankoraŭ monaton, sed en la CO oni jam komencis malfermi voĉdonilojn. Laŭ Mark Fettes nova ĝenerala voĉdonado atendeblas baldaŭ.

Ne klaras kiu invitis IJK-n al Afriko

de Libera Folio je 2016-09-262016-12-15

Laŭ la TEJO-estrarano pri kongresoj, la venontjara IJK estis invitita al Togolando interalie de la landa sekcio de TEJO. Tamen laŭ Gbeglo Koffi, unu el la gvidantoj de Unuiĝo Togolanda por Esperanto, tia invito ne ekzistas.

Novaj detaloj pri persekuto de esperantistoj trovitaj

de Libera Folio je 2016-09-262016-12-28

En la ĵus aperinta nova eldono de “La danĝera lingvo” Ulrich Lins prilumas novajn detalojn pri la persekuto de Esperanto en diktaturoj. La registaroj de nedemokratiaj landoj ofte ligis kun Esperanto pli da potenco, ol ĝi efektive havis, li diras en intervjuo de Libera Folio. La libro ĉi-jare fine aperos ankaŭ en la angla.

Paĝnumerado por afiŝoj

Paĝo 1 … Paĝo 48 Paĝo 49 Paĝo 50 Paĝo 51

Lastaj komentoj

  • Grigorii Arosev pri Lo Jacomo kaj Wandel volas resti en la estraro: “Nenio nova en viaj vortoj, anonima Hans. La daŭrigo de la Holokaŭsto je la 7.10.2023 zorgigis kaj terurigis neniun “kondamnanton”.…” jul 20, 12:24
  • Hans pri Lo Jacomo kaj Wandel volas resti en la estraro: “”kaj ne operaciis judajn viktimojn de pluraj palestinaj teroratakoj” Tion ni bedaŭras. Sed ĉu tio iel donas al Israelo senliman…” jul 20, 00:23
  • Hans pri Lo Jacomo kaj Wandel volas resti en la estraro: “Wandel: ”Tiu artikolo estis verkita laŭ la peto de la redaktoro de Kontakto, mallongan tempon post la atako de 7.10,…” jul 19, 22:07
  • Grigorii Arosev pri Lo Jacomo kaj Wandel volas resti en la estraro: “Minusu min pli aktive, samideanoj, eĉ pli aktive. Tio nur pli forte pruvas hipokritecon kaj stultecon de la okcidenta mondo.…” jul 19, 18:55
  • Grigorii Arosev pri Lo Jacomo kaj Wandel volas resti en la estraro: “(Pardonu min pro la misskribo Phantom, tion mi bedaŭras.)” jul 19, 18:44

Lastaj 50 komentoj

Lastaj artikoloj

  • Lo Jacomo kaj Wandel volas resti en la estraro
  • La nova estraro jam ne respondas
  • Ĉu Esperanto fiaskis aŭ sukcesis?
  • Panikaj decidoj, nula informado
  • La UK en 2026 okazos en Aŭstrio

RSS Global Voices Esperanto

  • Indonezia tribunalo senkulpigas laboristinon akuzita pro kalumnio de fama entreprenisto
  • Knabina edukado povas sproni transformiĝon de Afriko
  • Kial la baŝkira bando Ay Yola kaj ilia furoraĵo ‘Homay’ ne plaĉis al kelkaj baŝkiroj

RSS La Ondo de Esperanto

RSS TEJO

  • Partoprenu FESTOn kaj muzikumu senpage dum tuta semajno!
  • Kontribuu al la malferma filmeto de IJK 2025!
  • La gajnintoj de la dua alvoko de Konkurso Partoprenu IJK-n 2025

Aboni retpoŝte

Aliĝi al 503 aliaj abonantoj
Konvertilo por ĉapeligi iksojn
Permesilo Krea Komunaĵo Se nenio alia estas indikita ĉe la koncerna artikolo, la tekstoj de Libera Folio
estas disponeblaj laŭ la permesilo
Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.
Temo Gatsby de FRT