UEA promesas novan retejon ene de kelkaj monatoj de Libera Folio je 2018-02-272018-02-28 Laŭ Mark Fettes la laboro pri la retejo malrapide progresis interalie pro problemoj en la Centra Oficejo. La decido pri renovigo estis farita en 2013. Post unu-du monatoj Fettes esperas vidi la unuan rezultojn.
Elekta komisiono volas du novajn estraranojn de Libera Folio je 2018-02-272018-03-01 Post la elekto de Aleks Kadar kiel nova ĝenerala sekretario de UEA, la elekta komisiono proponas ke aldone aldone estu elektitaj du pliaj estraranoj: Huang Yinbao (Trezoro) kaj Orlando Raola.
Aleks Kadar nova ĝenerala sekretario de UEA de Libera Folio je 2018-02-082018-02-08 Per dua voĉdonado la komitato de UEA sukcesis elekti novan ĝeneralan sekretarion. Aleks Kadar anstataŭos Martin Schäffer, kiu iĝis la ĝenerala direktoro de la asocio. Li promesas aparte okupiĝi pri la problema financa situacio de la asocio.
La lasta adreso de Nikolaj Incertov de Libera Folio je 2018-02-062018-02-06 Nikolaj Incertov estis unu el la esperantistoj, kiuj pereis dum la Stalinaj persekutoj. Fine de januaro, kadre de projekto kiu celas eternigi la memoron de la viktimoj, sur la muro de lia lasta loĝdomo en Moskvo estis fiksita memortabulo. Nun rusiaj esperantistoj intencas serĉi la lastajn adresojn de pliaj persekutitoj, rakontas Nikolao Gudskov.
Dmitrij Bogatov liberigita el hejma aresto de Libera Folio je 2018-01-302018-02-03 La esperantisto Dmitrij Bogatov, kiu estis arestista en Moskvo en aprilo 2017, nun estas liberigita el hejma aresto. Tamen plu daŭras la krimesplorado pro liaj suspektataj “alvokoj al terorismo”.
TEJO kun nova prezidanto kongresos en Slovakio de Libera Folio je 2018-01-302018-02-03 Nova prezidanto de TEJO post la neatendita demisio de Enric Baltasar iĝis Hoan Tran. Sub ŝia gvido la estraro faris la finan decidon pri la ĉi-jara IJK-urbo. Post plia demisio TEJO nun serĉas novan estraranon.
Buller volas novan teamon de Libera Folio je 2018-01-032018-01-03 La eksa ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, ne plu fidas ke la nuna estraro sukcesos solvi la krizon de la asocio. Tion li publike deklaris en la diskutejo de la komitato. Al Libera Folio li diras, ke li povus mem eniri novan estraron.
Demisiis la prezidanto de TEJO de Libera Folio je 2017-12-312018-01-02 Dum la komitata kunsido de TEJO en Szczecin surprize anoncis sian demision la prezidanto de TEJO, Enric Baltasar. Li estis elektita por unujara mandatperiodo en aŭgusto 2017.
Komitatano postulas demision de la estraro de Libera Folio je 2017-12-202017-12-20 Reage al la listo de kandidatoj por novaj estraraj postenoj, komitatano Edvige Tantin Ackermann postulis demision de la tuta estraro. Ŝia propono ĝis nun ne ricevis subtenon, kaj la balotado pri la kandidatoj komenciĝos la 22-an de decembro.
Kvin kandidatoj por la estraro de UEA de Libera Folio je 2017-12-152017-12-16 Kvin personoj kandidatas por la maksimume tri novaj estraraj postenoj ĉe UEA. Tri el ili pretas alpreni la taskojn de la nuna ĝenerala sekretario Martin Schäffer, kiam tiu iĝos la nova ĝenerala direktoro de la asocio.