Charters plu estros UEA de Libera Folio je 2022-06-102022-06-10 Duncan Charters restos prezidanto de UEA, laŭ propono de la elekta komisiono. Kiel novaj estraranoj estas proponataj Aurora Bute kaj François Lo Jacomo.
Aĉetu la Centran Oficejon de Libera Folio je 2022-06-082022-06-11 La domo en kiu ekde 1962 troviĝas la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio nun estas vendata. La domo estas proponata al aĉetantoj en la retejo de nederlanda maklerista firmao por la prezo de 1,8 milionoj da eŭroj. La merkata valoro de la domo laŭ pli frua takso estas ĉirkaŭ unu miliono da euroj.
Virinaj kandidatoj mankas ĉe TEJO de Libera Folio je 2022-06-072022-06-07 La elekta komisiono de TEJO remalfermis kandidatiĝon por la estraro, ĉar nur unu el ok kandidatoj estis virino. La nova limdato estas la 12-a de junio, kaj la elekto okazos dum la sekva monato. Nova estraro de TEJO nuntempe estas elektata ĉiujare.
Van Oostendorp estros Esperanto Nederland de Libera Folio je 2022-05-302022-05-31 Profesoro Marc van Oostendorp estas elektita kiel nova prezidanto de la asocio Esperanto Nederland, la landa asocio de UEA, dum ĝia jarkunveno la 21-an de majo 2022 en Lunteren.
Prezidanto de EAF kondamnas la atakon de Rusio de Libera Folio je 2022-05-252022-05-25 La nova prezidanto de Esperanto-Asocio de Finnlando en la oficiala organo de la asocio forte kondamnis la militadon de Rusio en Ukrainio. Ni petis Juha Metsäkallas klarigi, kial li trovis necesa tian deklaron.
TEJO perdis subvencion de 85 000 eŭroj de Libera Folio je 2022-05-172022-07-27 TEJO ne ricevis la buĝetitan administran subencion de 85 000 eŭroj. Tiu subvencio estas la ĉefa enspezo de TEJO, kaj ĝi devis kovri 58 procentojn el la kostoj de la asocio en la nuna jaro. La tuta buĝeto nun devas esti refarita kaj TEJO verŝajne devos maldungi oficistojn.
TEJO ricevas 25 000 eŭrojn por muzikalo de Libera Folio je 2022-05-042022-05-04 TEJO ricevas subvencion de 25 000 eŭroj por fari muzikalon en Esperanto. Ĝi estos prezentita dum la Internacia Junulara Kongreso en Nederlando en aŭgusto. La muzikalo temos pri iu fikcia IJK, kaj TEJO serĉas kandidatojn por la roloj.
TEJO denove rifuzis geografian kvoton de Libera Folio je 2022-04-28 Jam duan fojon la komitato de TEJO voĉdonis kontraŭ propono por geografia kvoto por ĉiuj kandidatoj al postenoj en la organizo. Laŭ kritikantoj la balotilo estis malneŭtrala kaj celis puŝi pli da komitatanoj subteni la proponon.
Esperantistoj helpas defendi Odeson de Libera Folio je 2022-04-192022-04-19 Viktor Vilĥa en Odeso kolektas subtenon por la defendo de sia hejmurbo, kaj li jam ricevis kontribuojn de esperantistoj el pluraj landoj. Sed mirigas lin, ke ekzistas ankaŭ esperantistoj, kiuj subtenas la invadon de aliaj landoj. ”Tio estas por mi tute nekomprenebla afero”, li diras.
TEJO ree malaprobis genran kvoton de Libera Folio je 2022-04-182022-04-19 Jam la duan fojon dum ses monatoj la komitato de TEJO voĉdonis kontraŭ propono laŭ kiu almenaŭ triono de la kandidatoj por ĉiuj postenoj estu de malsamaj genroj. La komitato krome elektis du novajn estraranojn por anstataŭigi eksigitojn.