Saltu al enhavo
Libera Folio

Libera Folio

sendependa movada bulteno

  • ĉefpaĝo
  • movado
  • interreto
  • kulturo
  • vidpunkto
  • pri libera folio
  • privateco
  • kontakti la redakcion
  • ensaluti

Kategorio: kulturo

Forpasis la fondinto de Esperanta respubliko

de Libera Folio je 2017-03-072017-03-07

Dum kelkaj semajnoj en 1968 ekzistis artefarita insula ŝtato kies oficiala lingvo estis Esperanto. Laŭplane ĝi devus iĝi turisma celo, sed ĝin rapide detruis la italaj aŭtoritatoj. Nun forpasis ĝia fondinto, Giorgio Rosa.

”Belartaj Konkursoj estu pordo por novuloj”

de Libera Folio je 2017-01-282017-01-29

Miguel Fernández ne tuj entuziasmis, kiam la “mirindaj frenezuloj de UEA” petis lin estri la Belartajn Konkursojn. La kvalito de la konkursaĵoj laŭ li ofte estas malalta – sed aliflanke… [Legu plu]

La Ondo de Esperanto forlasos paperon

de Libera Folio je 2017-01-092017-01-10

Ekde la jarŝanĝo unu el la plej popularaj internaciaj Esperanto-gazetoj, La Ondo de Esperanto, ne plu aperos en papera formo, sed nur elektronike. Aleksandr Korĵenkov fondis la gazeton en 1991 kaj redaktas ĝin de tiam. Ni petis lin rakonti kial la papera eldono ne plu aperos.

Heroldo esperas ekhavi 3.600 abonantojn

de Libera Folio je 2017-01-092017-01-10

Heroldo de Esperanto, kiu dum multaj jaroj funkciis kiel la organo de la Esperanta Civito, antaŭ duonjaro estis vendita al Fabrício Valle. La nova retejo ankoraŭ ne ekfunkciis, la papera gazeto ne aperis, kaj estas nur 60 abonantoj.

26 libroj de la jaro 2016

de Libera Folio je 2016-12-282017-01-03

Ĉiusemajne aperas pluraj novaj verkoj en kaj pri Esperanto, do malfacilas havi superrigardon pri ĉio. Paweł Fischer-Kotowski elektis el la rikolto de 2016 dek kvin novajn beletraĵojn, dek unu novajn faklibrojn en Esperanto – kaj aldone kelkajn aliajn eldonaĵojn, kiuj laŭ li estas aparte atentindaj.

Ponto el vortoj donas novan bildon de Esperantujo

de Libera Folio je 2016-11-142016-12-28

Sian libron “A Bridge of Words” Esther Schor origine konceptis kiel biografion de la juda intelektulo Ludoviko Zamenhof, sed post kvinjara laboro la rezulto estis multo plia aldone al tio. Steven Brewer recenzis la libron por Libera Folio.

Reinhard Selten: Ne nur por vidi la venkon

de Libera Folio je 2016-09-062016-12-15

La esperantista nobelpremiito Reinhard Selten forpasis la 23-an de aŭgusto 2016. Por honori lin ni republikigas intervjuon de 1994, en kiu li rakontas interalie pri apliko de ludoteorio en lingvolernado, pri decidoj bazitaj sur ”limigita racieco” kaj pri sia propra esperantistiĝo en 1947.

Nova akademia verko pri Esperanto

de Libera Folio je 2016-07-182016-12-15

Kial Esperanto gajnis la batalon kontraŭ aliaj internaciaj lingvoj kaj perdis la militon kontraŭ la angla? Tiun demandon provas respondi Roberto Garvía en sia ĵus aperinta akademia verko “Esperanto and Its Rivals. The Struggle for an International Language” (Esperanto kaj ĝiaj rivaloj, la lukto por internacia lingvo).

Nova Pomego estos eĉ pli korekta

de Libera Folio je 2016-05-272016-12-15

Jam dum kvarona jarcento Bertilo Wennergren okupiĝas pri sia ĉefverko, Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, PMEG. Aŭ PoMEGo, kiel oni kutime nomas ĝin. Ĵus aperis renovigita reta versio kun kelkaj gravaj ŝanĝoj – en intervjuo de Libera Folio Bertilo Wennergren rakontas, kiaj.

Zamenhof-centro en Bjalistoko malfondota

de Libera Folio je 2016-05-242017-05-22

La Zamenhof-centro en Bjalistoko estos malfondita kiel sendependa kultura institucio por ŝpari monon. Ĉiuj laborantoj estos maldungitaj. En diskuto pri la temo loka politikisto komparis Zamenhof kun Hitlero. La Zamenhof-centro… [Legu plu]

Paĝnumerado por afiŝoj

Paĝo 1 … Paĝo 19 Paĝo 20 Paĝo 21

Lastaj komentoj

  • Francisco Javier Moleón pri La komitato de UEA aprobis statutŝanĝojn: “Se paroli pri progreso kaj administraj reformoj. Mi ne komprenas: ĉu TEJO ne sendependiĝis en 2017? Ĝi ne plu aperas…” mar 16, 21:11
  • Hans pri La komitato de UEA aprobis statutŝanĝojn: ““plibonigi ĝian funkciadon” “kreski pli forte per ĉi tiuj reformoj” Se nia espero por progreso baziĝas sur administraj reformoj, ni…” mar 14, 09:14
  • Budhomo pri La komitato de UEA aprobis statutŝanĝojn: “Gratulon al la komitato de UEA pro la aprobo de la statutŝanĝoj! Estas grava paŝo por adaptigi la asociojn al…” mar 14, 02:17
  • Francisco Javier Moleón pri La komitato de UEA aprobis statutŝanĝojn: “Se paroli pri direktoro de la CO, jen baza demando: ĉu ankoraŭ ekzistas Centra Oficejo? Mi pensis, ke la CO…” mar 11, 10:07
  • Osmo Buller pri La komitato de UEA aprobis statutŝanĝojn: “Tiu umado pri statutŝanĝoj mirigas min. Unue, ne necesas aldoni difinon por la kazo, ke forfalus la direktoro de la…” mar 10, 17:52

Lastaj 50 komentoj

Lastaj artikoloj

  • La komitato de UEA aprobis statutŝanĝojn
  • Kvindek jarojn post Kalocsay
  • Duobla katastrofo ĉe Vinilkosmo
  • Usono kaj Katalunio ne iĝos pli potencaj en UEA
  • Esperanto en la dosieroj de Epstein

Aboni retpoŝte

Aliĝi al 525 aliaj abonantoj
Konvertilo por ĉapeligi iksojn
Permesilo Krea Komunaĵo Se nenio alia estas indikita ĉe la koncerna artikolo, la tekstoj de Libera Folio
estas disponeblaj laŭ la permesilo
Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.
Temo Gatsby de FRT