La rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2020 de Libera Folio je 2020-09-062020-09-06 La rezultoj de la ĉi-jaraj Belartaj Konkursoj estis diskonigitaj dum reta premia festo, elsenditaj per la reto. Ni publikigas la plenan liston.
Ĉu vere Esperanto estas facila lingvo? de Libera Folio je 2020-08-25 Eblas lerni Esperanton dekoble pli rapide ol la germanan, aŭ la hispanan, aŭ entute ajnan lingvon. Tiajn asertojn oni ofte aŭdas, sed sur kio ili baziĝas? Kaj ne malofte oni renkontas eĉ tutmonde famajn esperantistojn, kiuj eraras pri bazaj aferoj – kiel tio eblas, se Esperanto estas facilega lingvo? Ni demandis al akademiano kaj lingvisto Jouko Lindstedt.
Esploristoj enmetis Esperanton en DNA de Libera Folio je 2020-08-152020-08-15 Usonaj esploristoj sukcesis enkodigi en DNA-molekuloj la tutan esperantlingvan version de la verko ”La mirinda sorĉisto de Oz”. Laŭ la esploristoj Esperanto aparte bone taŭgis por la eksperimento pri sia neŭtraleco – kaj pro siaj ĉapelitaj literoj.
Nova PIV prezentita dum reta SAT-kongreso de Libera Folio je 2020-08-052020-08-05 Samkiel la plej multaj Esperanto-aranĝoj, ankaŭ la kongreso de SAT ĉi-jare okazis en la reto. Estis pli ol 250 aliĝintoj. Dum la kongreso Bertilo Wennergren prezentis la novan eldonon de Plena Ilustrita Vortaro, kaj rakontis pri ŝanĝoj planitaj por la sekva, pli funde reviziita versio.
La Ondo dufoje ĉesis aperi – sed ne malaperis de Libera Folio je 2020-08-04 En 2016 Libera Folio kun bedaŭro raportis, ke ĉesis aperi la papera revuo La Ondo de Esperanto. Fine de 2019 ĉesis aperi ankaŭ la elektronika versio de la revuo. Kaj tamen La Ondo pluvivas, en formo de abonebla almanako, kies abonantoj financas ankaŭ la funkciadon de ĉiutage aktualigata novaĵretejo. Ni petis Aleksander Korĵenkov klarigi, kiel tio funkcias.
Pandemio instigis al literaturaj legadoj en la reto de Libera Folio je 2020-05-27 Pro la daŭranta pandemio ne povas okazi ĉeestaj Esperanto-aranĝoj. Anstataŭe aperis diversaj retaj aktivaĵoj. Unu el tiuj estas la literatura projekto E-legante de Pola Esperanto-Junularo. Ni petis la prezidanton de PEJ rakonti pri la reta voĉlegado.
Riismo konkeras la junan generacion de Libera Folio je 2020-05-222020-10-06 Ĉu Esperanto bezonas neŭtralan pronomon, aldone al la tradiciaj li kaj ŝi? Kion opinias rete aktivaj esperantistoj, kaj ĉu tia netradicia pronomo havas lokon en la efektiva lingvouzo? Tion esploris akademiano Markos Kramer per ampleksa enketo.
Esperanto allogas esploristojn pri internaciismo de Libera Folio je 2020-05-182020-05-18 Nova esplorprojekto ĉe universitato en Skotlando esploras la rilaton de la Esperanto-movado kaj internaciismo en la jardekoj ĉirkaŭ 1900. ”La Esperanta movado estis multe pli heterogena kaj kompleksa ol ni pensis”, diras la iniciatinto, profesoro Bernhard Struck, en intervjuo de Libera Folio.
La Akademio distancigas sin de seksismo de Libera Folio je 2020-05-112020-05-16 Lige kun disputo pri seksa molestado en Esperantujo la Akademio de Esperanto en malofta publika komuniko deklaras sian volon ”defendi kaj antaŭenigi la egalecon de kaj justecon por ĉiuj homoj, sendiskriminacie”. La sama komuniko aludas, ke mankas virinoj kun sufiĉa lingva kompetento por eniri la Akademion. Libera Folio petis komenton de ĉiuj kvin nunaj virinaj akademianoj.
Forpasis Hans Erasmus de Libera Folio je 2020-04-272020-04-27 Fine de marto forpasis Hans Erasmus (1933–2020), la ĉefa arkitekto de la katedro pri Interlingvistiko kaj Esperanto ĉe la Universitato de Amsterdamo. ”La granda merito de Hans estis triobla: li kunkreis la katedron, kontinuigis ĝin sub la nova flago de IEI kaj savis ĝin per transdono al la nuna partnero UEA”, skribas lia multjara kolego Wim Jansen.