Esperanto furoras en renkontiĝejo de Duolingo de Libera Folio je 2018-06-272018-06-27 Esperanto jam iĝis la 6-a plej aktiva lingvo en la nova sistemo de Duolingo por fizikaj renkontiĝoj de lernantoj. UEA helpas funkciigi la sistemon en Esperanto, kiu aldoniĝos al la jamaj du lingvoj, la angla kaj la hispana.
Dmitrij Bogatov en intervjuo de Libera Folio de Libera Folio je 2018-06-052018-06-05 La esperantisto Dmitrij Bogatov, kiu estis arestita en Moskvo en aprilo 2017, nun estis liberigita de ĉiuj akuzoj. Libroj en Esperanto ne estis permesitaj en la arestejo, li rakontas en intervjuo de Libera Folio.
Esperantujo ekprotektas siajn datumojn de Libera Folio je 2018-05-292018-05-29 Dum la lastaj tagoj la retpoŝtujoj de la plej multaj esperantistoj estas inundataj de mesaĝoj pri datumprotekto. Multaj el tiuj mesaĝoj estas senutilaj kaj nebezonataj. Tamen ankaŭ Esperanto-organizaĵoj devas strebi adaptiĝi al la novaj reguloj de EU, por eviti enormajn punpagojn.
Duolingo ekhavis trian lingvon de Libera Folio je 2018-05-172018-05-17 Portugala iĝis la tria lingvo pere de kiu eblas lerni Esperanton en la retejo Duolingo. ”Ni estas sep personoj el malsamaj partoj de Brazilo kaj ni provis havi iel tian geografie vastan teamon por povi enmeti en la kurson la plejmulton de la variantoj de la brazila portugala.”
Amikumu iĝas socia reto de Libera Folio je 2018-03-242018-03-24 La nova versio de la poŝtelefona aplikaĵo Amikumu ebligas afiŝadon de mesaĝoj videblaj al la cent plej proksimaj parolantoj de elektita lingvo. Tio estas la unua paŝo en evoluo, kiu celas ke Amikumu iĝu novspeca socia reto.
Evildea ĉesas fari filmetojn de Libera Folio je 2018-03-092018-03-10 La plej populara videoblogisto en Esperantujo, Richard Delamore (Evildea), ĉesas fari filmetojn pro tempomanko. Tion li klarigas en mesaĝo al siaj subtenantoj en la monkolekta retejo Patreon.
UEA promesas novan retejon ene de kelkaj monatoj de Libera Folio je 2018-02-272018-02-28 Laŭ Mark Fettes la laboro pri la retejo malrapide progresis interalie pro problemoj en la Centra Oficejo. La decido pri renovigo estis farita en 2013. Post unu-du monatoj Fettes esperas vidi la unuan rezultojn.
Libera Folio plej populara primovada retejo de Libera Folio je 2018-02-212018-02-21 En enketo farita de Richard Delamore Libera Folio montriĝis la klare plej populara retejo pri la Esperanto-movado inter la respondintoj.
Steven Brewer volas montri la utilon de Esperanto al Global Voices de Libera Folio je 2018-01-092018-01-09 Post kvar jaroj da sindediĉa laboro Hirotaka Masaaki (Vastalto) forlasis sian taskon kiel la redaktoro de la Esperanta versio de la monda blogaro Global Voices. La nova redaktoro estas Steven Brewer. Laŭ li ĝuste per Esperanto Global Voices povus vere atingi siajn celojn.
UEA investis 10.000 eŭrojn en Amikumu de Libera Folio je 2017-10-272017-10-28 La poŝtelefona programo Amikumu iĝis multlingva, ricevis premion kaj trovis novajn investantojn. Unu el ili estas UEA, kiu aĉetis akciojn de Amikumu por 10.000 eŭroj.