Nova socia retejo nur por esperantistoj de Libera Folio je 2020-11-032020-11-03 Kion se Facebook ne estus komerca, kaj ĉiuj uzantoj skribus nur en Esperanto? Pri tio revis Johannes Genberg en Svedio. Ĉar malfacilas ŝanĝi Facebook, li kreis propran socian retejon. Unu semajnon post la lanĉo Miavivo.net havas pli ol 150 membrojn.
Tutmondaj Voĉoj en Esperanto iĝis pli tutmondaj de Libera Folio je 2020-10-30 La Esperantlingva versio de la konata retejo Global Voices ekzistas de 2013, sed ĝi kelkfoje estis proksime al forvelko pro manko de kunlaborantoj. Nun la retejo vigliĝis kaj regule aperigas bonkvalitajn artikolojn pri plej diversaj tutmondaj temoj. Ni petis Manuela Burghelea rakonti, kiel tio sukcesis.
Amikumu perdis la vizaĝojn de Libera Folio je 2020-09-292020-09-30 Pro servila eraro la profilbildoj de la plej multaj uzantoj en Amikumu neripareble malaperis. La servo nun alvokas la uzantojn denove alŝuti siajn bildojn.
Anonimulo kolektas sekretojn de esperantistoj de Libera Folio je 2020-09-222020-09-23 En Facebook aperis anonima paĝo, kiu strebas kolekti sekretojn en Esperanto. Ni petis la anonimulon rakonti, pri kio temas.
Ĉu vere Esperanto inter pintaj lingvoj en Twitter? de Libera Folio je 2020-08-312020-09-09 Laŭ statistika esploro Esperanto troviĝas inter la 30 plej uzataj lingvoj en Twitter. Sed ĉu vere tiel estas? Kie do estas la multegaj pepaĵoj en Esperanto?
UEA jam pagis 70 000 eŭrojn por nova retejo de Libera Folio je 2020-08-07 Kompleta renovigo de la retejo de UEA estis anoncita kiel ĉefa prioritato de la estraro de UEA, kiu estis elektita en Rejkjaviko en 2013. Tiam oni rezervis 100 000 eŭrojn por tiu tasko. Ĝis la fino de 2019 el tiu rezervo estis elspezitaj 69 588 eŭroj kaj 20 cendoj, sed daŭre mankas la nova retejo. La mono ŝajne tute elĉerpiĝos ĉi-jare.
Virtuala kongreso malfermas novan pordon de Libera Folio je 2020-08-062020-08-06 Pro la kronvirusa pandemio ĉi-jare ne okazas Universala Kongreso. Ĝin anstataŭas unusemajna Virtuala Kongreso de Esperanto, kiu finiĝas sabate. Ĵenja Amis, LKK-sekretario de la prokrastita Montreala UK, partoprenas la unuan Virtualan Kongreson kaj trovas ke ĝi malfermas novan eraon por UEA kaj Esperanto.
Nova PIV prezentita dum reta SAT-kongreso de Libera Folio je 2020-08-052020-08-05 Samkiel la plej multaj Esperanto-aranĝoj, ankaŭ la kongreso de SAT ĉi-jare okazis en la reto. Estis pli ol 250 aliĝintoj. Dum la kongreso Bertilo Wennergren prezentis la novan eldonon de Plena Ilustrita Vortaro, kaj rakontis pri ŝanĝoj planitaj por la sekva, pli funde reviziita versio.
Amikumu iĝos pli malferma al siaj amikoj de Libera Folio je 2020-07-272020-07-27 La poŝtelefona servo Amikumu jam havas pli ol 20 000 membrojn, el kiuj du trionoj estas esperantistoj. Sep uzantoj asertas, ke ili parolas tokiponon denaske. Dum la IJK Amikumu lanĉis novan kampanjon por varbi orajn membrojn. La celo estas reprogrami la tutan sistemon por plibonigi la servon, rakontas Chuck Smith.
Duolingo nun ankaŭ por franclingvanoj de Libera Folio je 2020-07-25 Ĵus estis lanĉita franclingva kurso pri Esperanto en la populara lingvolerna retejo Duolingo. Jam pli ol 2 400 personoj aliĝis al la kurso. Sume en la kvar diverslingvaj kursoj de Duolingo nun estas proksimume 730 000 aktivaj lernantoj de Esperanto.