Saltu al enhavo
Libera Folio

Libera Folio

sendependa movada bulteno

  • ĉefpaĝo
  • movado
  • interreto
  • kulturo
  • vidpunkto
  • pri libera folio
  • kontakti la redakcion
  • privateco
  • ensaluti

Aŭtoro: Libera Folio

Formi unuecon en diverseco

de Libera Folio je 2017-02-212017-02-21

En la 21-a de februaro oni festas la internacian tagon de la gepatra lingvo, kaj lige kun ĝi la rajton je edukado kaj informado en la gepatra lingvo. Lige kun tio Albert Stalin T. Garrido volas aparte omaĝi unu instruiston, kiun li neniam persone renkontis.

Nova takso: 60.000 parolas Esperanton

de Libera Folio je 2017-02-132017-02-13

Kiom da homoj en la mondo parolas ĝin? Tiu estas plej ofta demando pri Esperanto. La respondoj varias laŭ la fantazio de la respondantoj. Nun Svend Vendelbo Nielsen en Danio kalkulis, ke kredeble ne multe pli ol 60.000 homoj scipovas la lingvon.

Membroj provas savi la retejon Ipernity

de Libera Folio je 2017-02-082017-02-08

La populara foto-retejo Ipernity, kies baldaŭa fermiĝo estis anoncita en decembro, plu funkcias. Nun grupo de membroj planas kolekti monon por savi ĝin

La revuo de UEA havos du redaktorojn

de Libera Folio je 2017-02-052017-02-05

Kiel novaj redaktoroj de la revuo Esperanto estas elektitaj la geedzoj Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova. Tion decidis la estraro de UEA. La novaj redaktoroj starigos apartan retejon por la revuo.

TEJO gratulis partianon de Berlusconi

de Libera Folio je 2017-02-05

La prezidanto de TEJO, Michael Boris Mandirola, sendis gratulleteron al la nova prezidanto de la Eŭropa parlamento, Antonio Tajani, kiu en sia elektoparolado menciis ankaŭ la problemojn de lingvaj minoritatoj. Tajani estis kunfondinto de la partio de Silvio Berlusconi, Forza Italia.

”Belartaj Konkursoj estu pordo por novuloj”

de Libera Folio je 2017-01-282017-01-29

Miguel Fernández ne tuj entuziasmis, kiam la “mirindaj frenezuloj de UEA” petis lin estri la Belartajn Konkursojn. La kvalito de la konkursaĵoj laŭ li ofte estas malalta – sed aliflanke… [Legu plu]

Forpasis Zbigniew Galor

de Libera Folio je 2017-01-272017-01-28

Dum la nokto inter ĵaŭdo kaj vendrede tute neatendite, en la aĝo de 64 jaroj, forpasis la konata pola esperantisto, Zbigniew Galor.

”Ekparolu” volas aktivigi izolulojn

de Libera Folio je 2017-01-272017-02-26

Lastatempe multaj homoj eklernas Esperanton per la reto, sed restas izolitaj de la Esperanto-komunumo kaj ne aktive ekuzas la lingvon. Per sia nova projekto Edukado.net strebas ekparoligi ilin. Ni petis Katalin Kováts rakonti pli.

UEA komencas renovigon de sia retejo

de Libera Folio je 2017-01-232017-01-23

En 2013 la novelektita estraro de UEA decidis elspezi 100.000 eŭrojn por renovigi la retejon de la asocio. De tiam malmulto okazis, sed nun UEA anoncis konkurson por renovigo de la retejo kaj de la tuta administra sistemo de la asocio.

Rusia Esperantista Unio aneksis Krimeon

de Libera Folio je 2017-01-142017-01-14

La landa asocio de UEA en Rusio elektis loĝanton de Krimeo “la Rusia esperantisto de la jaro 2016” kaj tiel agnoskis la anekson de la duoninsulo, kiu laŭ internacia juro apartenas al Ukrainio.

Paĝnumerado por afiŝoj

Paĝo 1 … Paĝo 81 Paĝo 82 Paĝo 83 … Paĝo 87

Lastaj komentoj

  • Jens Stengaard Larsen pri KEJ subtenas ĝeneralan strikon: “La deklaracio estas sufiĉe bone verkita, sed ĝi tamen ŝajnas al mi nura virtosignalado sen praktika signifo. Ĝi fortimigas verŝajne…” nov 11, 14:51
  • pierrefavre pri KEJ subtenas ĝeneralan strikon: “Tio ne estas fundamenta principo de “la” esperanto-movado, sed de “iu” esperanto-movado, kaj certe ne de la junulara. Krom tio,…” nov 11, 10:13
  • DICCON MASTERMAN pri KEJ subtenas ĝeneralan strikon: “Tia striko estas klare politika agado kiu estas tute kontraŭ fundamenta principo de la Esperanto-movado kaj mi miras ke iu…” nov 10, 22:06
  • chielismo pri KEJ subtenas ĝeneralan strikon: “Saluton al la bravaj junuloj kadre de KEJ! Esperantismo estas neŭtrala respektante ĉiujn kulturojn, sed ne signifas indiferenti la socian…” nov 10, 13:48
  • Jens Stengaard Larsen pri Arta intelekto infektas belarton: “La monda kulturo estas kiel unu el tiuj malnovaj urboj, sur kies pontoj oni ofte konstruis domojn, ĉar spaco mankis…” nov 4, 07:31

Lastaj 50 komentoj

Lastaj artikoloj

  • KEJ subtenas ĝeneralan strikon
  • TEJO ekamikas kun sudorienta Azio
  • Arta intelekto infektas belarton
  • Instruo de la historio
  • Jesper Jacobsen nova prezidanto de la Akademio

Aboni retpoŝte

Aliĝi al 543 aliaj abonantoj
Konvertilo por ĉapeligi iksojn
Permesilo Krea Komunaĵo Se nenio alia estas indikita ĉe la koncerna artikolo, la tekstoj de Libera Folio
estas disponeblaj laŭ la permesilo
Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.
Temo Gatsby de FRT