Saltu al enhavo
Libera Folio

Libera Folio

sendependa movada bulteno

  • ĉefpaĝo
  • movado
  • interreto
  • kulturo
  • vidpunkto
  • pri libera folio
  • privateco
  • kontakti la redakcion
  • ensaluti

Aŭtoro: Libera Folio

Buller reiras al sia politika kariero

de Libera Folio je 2017-04-122017-04-12

Osmo Buller, la antaŭa multjara ĝenerala direktoro de UEA, ĵus estis elektita en la municipan konsilantaron de sia hejmvilaĝo Taivalkoski en nordorienta Finnlando. Kvankam politiko nun iĝas lia ĉefa okupiĝo, li ne neglektos la Esperanto-movadon.

TEJO eksigas neaktivajn komitatanojn

de Libera Folio je 2017-04-042017-04-04

TEJO ĵus eksigis el sia komitato la reprezentantojn de kvin landaj sekcioj, ĉar ili maltrafis tri voĉdonadojn. La decido ŝajnas kontraŭi la statuton de TEJO.

La akuzativo dividas la Akademion

de Libera Folio je 2017-04-012018-05-09

Lastatempe neniuj novaĵoj venis de la Akademio de Esperanto. Laŭ informoj ricevitaj de Libera Folio, la silento estas kaŭzita de interna konflikto, kiu povos konduki al demisio al pluraj konataj akademianoj.

TEJO daŭre sen buĝeto

de Libera Folio je 2017-03-292017-03-29

TEJO daŭre ne havas buĝeton por la jaro 2017. La kasisto de la sendependiĝanta asocio eĉ ne ŝajnas bone kompreni, kial necesus havi planon antaŭ ol komenci elspezi monon por diversaj agadoj.

La malrevolucio

de Libera Folio je 2017-03-242017-03-24

Aperis la unua numero de la revuo Esperanto sub la respondeco de la nova redaktora duopo. Paweł Fischer-Kotowski konstatas, ke la nova numero ne draste diferencas de aliaj aperintaj dum la lastaj jaroj – ĝi estas nek katastrofa nek brila.

La Civito eldonis propran Heroldon

de Libera Folio je 2017-03-182017-03-24

“Ne estas Heroldo de Esperanto”, tekstas la titolo de la plej nova eldonaĵo de Kultura Centro Esperantista. KCE pasintjare vendis Heroldon al Fabrício Valle, sed nun neatendite aperigis propran informfolion kun la sama aspekto kaj paĝokapo.

UEA ekhavos novan retejon en 2018

de Libera Folio je 2017-03-10

En ĵusa konkurso UEA ricevis unu kontentigan proponon pri projekto de nova retejo. La realigo de la propono daŭros unu jaron, laŭ Veronika Poór. Samtempe UEA okupiĝas pri deko da aliaj retejoj.

Forpasis la fondinto de Esperanta respubliko

de Libera Folio je 2017-03-072017-03-07

Dum kelkaj semajnoj en 1968 ekzistis artefarita insula ŝtato kies oficiala lingvo estis Esperanto. Laŭplane ĝi devus iĝi turisma celo, sed ĝin rapide detruis la italaj aŭtoritatoj. Nun forpasis ĝia fondinto, Giorgio Rosa.

La Civito minacas repreni Heroldon

de Libera Folio je 2017-02-282017-02-28

La aĉetsumo estas ”eble la plej granda transakcio de la esperantista ekonomio en la tuta historio de Esperanto”, laŭ Fabrício Valle. Sed ĉar la pagoj malfruas kaj la gazeto ne aperas, la vendinto minacas repreni Heroldon.

Monkolekto de TEJO sukcesis duone

de Libera Folio je 2017-02-212017-02-21

En decembro TEJO diskonigis monkolektan kampanjon por subteni la planatan IJK-n en Afriko. La kampanjo tuj finiĝos, sed oni sukcesis kolekti nur duonon de la celita sumo. Tio signifas, ke TEJO devos preni pli da mono por la kongreso el sia propra poŝo.

Paĝnumerado por afiŝoj

Paĝo 1 … Paĝo 76 Paĝo 77 Paĝo 78 … Paĝo 83

Lastaj komentoj

  • Ulrich Matthias pri Malagasoj bezonas Esperanton: “Dankon pro via interesiĝo pri subteno. Tio eblas pere de mi aŭ – se utilas al vi donackvitanco – pere…” maj 16, 14:04
  • Gary Mickle pri REU plu aneksas Ukrainion: “Verŝajne la plej multaj povas konsenti, ke la oficiala lingvopolitiko de Ukrainio estas suboptimuma. Ĝi estas kritikata de multaj en…” maj 15, 08:29
  • Edmundo pri REU plu aneksas Ukrainion: “”Ukainio subskribis kaj ratifis la Eŭropan Ĉarton pri” Tio estas kompreneble tre bona, sed ŝajne ne rilatas al la rusa.…” maj 14, 17:24
  • Tjeri pri REU plu aneksas Ukrainion: “Pri lingvaj rajtoj sciu, ke Ukainio subskribis kaj ratifis la Eŭropan Ĉarton pri la Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj. Tion, nek…” maj 14, 17:00
  • Edmundo pri REU plu aneksas Ukrainion: “Ŝajnas al mi, ke vi malpravas pri tio. Mi pli fidas The Guardian, The Economist, Private Eye, … Ĉiuj gazetoj…” maj 14, 12:44

Lastaj 50 komentoj

Lastaj artikoloj

  • REU plu aneksas Ukrainion
  • Kataluna junularo bonvenigas la ĉi-jaran IJK-n
  • Malagasoj bezonas Esperanton
  • Truego en la poŝo de TEJO
  • Guteto el Usono legologos per abonklubo

Aboni retpoŝte

Aliĝi al 524 aliaj abonantoj
Konvertilo por ĉapeligi iksojn
Permesilo Krea Komunaĵo Se nenio alia estas indikita ĉe la koncerna artikolo, la tekstoj de Libera Folio
estas disponeblaj laŭ la permesilo
Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.
Temo Gatsby de FRT